Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / La nova estraro sin prezentis

La nova estraro sin prezentis

de Redakcio Laste modifita: 2007-08-13 20:16
Tricento da kongresanoj ĉeestis ĵaŭde matene, kiam la nova estraro sin prezentis en salono Hodler de la Jokohama Universala Kongreso de Esperanto. Multaj kongresanoj entuziasme fotis la novan estraron. Ĉeestis ĉiuj novaj estraranoj krom Loes Demmendaal, kiun anstataŭe prezentis alia nederlandano, la eliranta estrarano Ans Bakker. La diskuton el inter la publiko partoprenis la eliranta prezidanto, Renato Corsetti. Ĉeestis ankaŭ niaj helpantoj, kiu sendis ampleksan raporton al Libera Folio kaj faris sonregistraĵojn, kiujn ni proponas al niaj legantoj.

Aŭskultu la sinprezentojn de la estraranoj: [mp3, 22 min]

Aŭskultu la demandojn de la publiko: [mp3, 63 min]

Komence de la 90-minuta programero ĉiu unuopa estrarano diris kelkajn vortojn pri si mem. Komencis la nova prezidanto Probal Dasgupta, kiu rakontis, ke li naskiĝis en Kolkato en Barato. Lia denaska lingvo estas bengala. Li parolas ankaŭ la anglan kaj la sanskritan. Li kreskis en Usono. Li estas lingvisto, doktoro de New York University pri sintakso. Laboris pri la rolo de la angla en Barato. Verkas kaj tradukas el la bangala. Revenis al Kolkato, kie li naskiĝis, antaŭ unu jaro. Membro de la Akademio de Esperanto ekde 1983, de 6 jaroj vic-prezidanto de la Akademio.

Ranieri Clerici rakontis, ke naskiĝis en 1940. Italo, parolas la italan. Sekvis klasikan liceon, estis inĝeniero ĝis antaŭ kelkaj jaroj. Malkovris Esperanton 15-jara. Estis prezidanto de Itala Esperantista Junularo, vicprezidanto de Itala Esperanto-Federacio, komitatano de UEA.

Claude Nourmont, la sola restanta el la malnova estraro, rakontis, ke ŝi estas francino, sed loĝas en Luksemburgio de 30 jaroj. Estis estrarano de UFE, prezidanto de TEJO, nun honora prezidanto de TEJO. Redaktoro de Le monde de l' espéranto, estrarano de UFE pri kulturaj aferoj. En la estraro, respondecos pri kulturo, kongresoj kaj instruado, kiel en antaŭa estraro. Instruisto pri filozofio; diplomoj pri psikologio kaj art-historio. Laboris en biblioteko.

- Mi dankas al miaj antaŭaj kolegoj pro varmaj kaj harmoniaj rilatoj. Ni estas tie ĉi por aŭskulti vin; ni atentos pri tio kion vi diros al ni, ŝi diris.

Barbara Pietrzak rakontis, ke ŝi naskiĝis en Varsovio. Konatiĝis kun Esperanto 15-jara. Ligita kun la movado ekde la komenco, kun Pola Esperanto-Junularo. Redaktis Polan Esperantiston. Tuta profesia aktivado estis ligita al Esperanto, pere de la Esperanto-Redakcio de Pola Radio de 1968 ĝis januaro de tiu ĉi jaro. Instruisto, sed laboris pri tio mallonge. Fakoj: ĝenerala sekretario kaj informado.

José Antonio Vergara rakontis, ke li venas el Ĉilio, kaj ne el la ĉefurbo, sed el la suda parto de la lando. Reprezentas laŭ sia opinio periferion, kun Probal Dasgupto kaj Hori Jasuo. La tuta nuna estraro reprezentas tion, kio Esperanto estas, alivorte tutmondiĝon, li opiniis.

- Politikistoj ofte parolas pri tio, sed nia movada estas pruvo ke eblas aliaj manieroj organizi, kaj pli demokratia lingvo-sistemo, li diris.

Liaj fakoj estas scienca kaj faka agado. Laŭ siaj propraj vortoj li estas "ĝisosta adepto de Zamenhof", fidela al niaj antaŭuloj, "ni faru same kaj eĉ pli".

Hori Jasuo rakontis, ke li venas el Japanio kaj estas 65-jara. Esperantistiĝis kiel knabo. Lia patro estis esperantisto. Li interesiĝis pri diversaj lingvoj. Finlernis Esperanton antaŭ 14 jaroj, ĉar li ŝatas lerni lingvojn kaj amas pacon. De 20 jaroj serioze lernis Esperanton. Estrarano de Japana Esperanto-Instituto (JEI) pli ol 10 jarojn, respondecis pri La revuo orienta. Verkas mallongajn eseojn ekde 1998, "Raportoj el Japanio", aperis 10 kajeroj. Antaŭ 6 jaroj fariĝis prezidanto de la azia komisiono de UEA (KAEM), respondecis/os pri tri aziaj kongresoj, en Seŭlo, Katmanduo, Bengaloro. Respondecas pri Esperanto en Azio, Japanio estas granda lando por Esperanto, ĝi havas devon sendi iun al UEA.

Loes Demmendaal estis prezentita fare de Ans Bakker. El Rotterdam. Aktivis en la nederlanda movado dum multaj jaroj. Prezidis la laboristan asocion, kunlaboris kiam la 2 organizoj (neŭtrala kaj laborista) kuniĝis. Volontulis en CO. Laboras en financa-administra fako. Nun havas pli da tempo. LKK-ano por UK Rotterdam, pri ekskursoj.

estrarofotoPost la sinprezentoj oni akceptis demandojn de la publiko. La unuan demandon faris Anna Löwenstein.

Demando: Ĉu vi jam dividis la fakojn?

Respondo: Probal Dasgupto estos prezidanto, Ranieri Clerici respondecos pri eksteraj rilatoj, Claude Nourmont pri kultura agado, kongresoj, instruado, José Antonio Vergara pri scienca kaj faka agado, Hori Jasuo pri landa kaj regiona agado,  Barbara Pietrzak estos ĝenerala sekretario kaj respondecos pri rilatoj kun la komitato kaj kun la CO. Loes Demmendaal respondecos pri financo kaj administrado, kaj rilatoj kun TEJO.

Demando: Estas novaj estraranoj. Ĉu novaj ideoj pri eksteraj rilatoj?

Respondo de Ranieri Clerici: Ne havas multajn ideojn, mi fidelos al la komitato kaj subkomitato. Nobel-premio estas aparte urĝa, ni povas ricevi helpon de ĉiuj. Oni kontaktu sian deputiton, kiu rajtas kandidatigi. Okazos de sept. 2007 al januaro 2008. Longue-Epée sendos informojn al landaj asocioj. Nur pri tio mi sentas min nefidela al tio, ke mi unue aŭskultu la jamajn homojn. Ankaŭ plifortigo de rilatoj kun Barcelona, lingva instituto de Unesko.

Demando: Oni ne rajtas proponi sin mem al Nobel-premio. UEA-membroj ne laboru pri Nobel-premio al UEA.

Respondo de Ulla Luin (eksestrarano): Rajtas proponi parlamentano, universitata profesoro pri iuj fakoj, ktp. Normala membro ne rajtas mem proponi, sed povas labori por ke aliaj proponu.

Demando: Neniu afrikano partoprenas en la ĉi-jara UK. En Togolando estas misakordo inter Afriko kaj Estraro. Oni pritraktu tion dum la estonteco, por ke la laboro de Hans Bakker ne perdiĝu. (Aplaŭdoj.)

Respondo de Renato Corsetti: La laboro de Hans ne perdiĝis. Li petis ke la Afrika Oficejo transprenu sian laboron. La demando pri kie estas la oficejo estas nur teknika. Ĉar vojaĝo el Afriko estas kosta, oni invitis ĉefe azianojn. Al Roterdamo oni invitos afrikanojn. Fondiĝis nacia asocio en Angolo.

Demando: Kongresanoj estas tro maljunaj. Kiel oni povas junigi la kongresanojn? Scienca agado: terminaro scienca estas plej grava laboro. Hori Jasuo havas 6 jarojn da spertoj en azia agado, povas transdoni la sperton al amerika agado.

Respondo de Claude Nourmont: Pri juniĝo, mi konsentas. La impreso estas erara, ĉar junulara programo okazas aliloke. Mi mem ne povis iri tien. Estas kvazaŭ du programoj. Ĉi tie ni vidas malmultajn junulojn. Ili ĉeestas, sed ne videblas. Estas bone havi fortan TEJO-n. TEJO havis sian propran kongreson, sed ne povis elekti estraron pro manko de kvorumo. Junuloj ne havas multe da mono kaj ne povas iri al foraj kongresoj.

Respondo de José Antonio Vergara: La terminaro evoluas, ĉar venas novaj teknikaj rimedoj, ekzemple Vikipedio. Ne gravas la juneco de la kongresoj, sed de la movado. En la movado mem, multaj junuloj lernas la lingvon, ekzemple per lernu.net. Multaj junuloj trovas la lingvon per si mem, en la reto. Mi estas optimisma pri nia afero. La ideo mem restas juna. (Aplaŭdoj.)

Respondo de Hori Jasuo: Multaj timis ke ĉio en Japanio estas kosta. La problemoj por multaj estis la kosto, kaj vizo-problemoj. Por multaj azianoj estas malfacile havi vizon. Tial JEI invitis 23 aziajn aktivulojn, el kiuj 20 venis. Mi dankas al japanaj Esperantistoj. (Aplaŭdoj) Dum mia 6-jara agado en Azio, landaj asocioj firme stabiliĝis en Ĉinio, Koreo, Japanio. En aliaj landoj ni devas kontakti homojn rekte, pro tio la azia komisiono faris Jarlibron. Precipe koreoj kaj japanoj vizitu aziajn landojn kaj amikiĝu kun la homoj tie.

Respondo de Barbara Pietrzak: Homoj malaperas de la movado pro familio kaj kariero. Junuloj ekzistas, sed ne povas veni pro diversaj cirkonstancoj. Eĉ se nia NRO estas malgranda, mi volas ke ĝi estu asocio al kiu oni volu kaj deziru aliĝi.

Respondo de Ranieri Clerici: Juneco estas reala problemo, sed la UK ne bone montras la situacion. La movado ŝoviĝis al ne-personaj kunvenoj. Pro la pli longa vivo-daŭro, homoj povas pli longe aktivi.

Ekde nun oni akceptis plurajn demandojn antaŭ ol ekrespondi.

estrarofoto2Demando de Michela Lipari: Multaj homoj lernas per la reto kaj ne havas la ideon aliĝi al UEA. Kiel rilati al tiu nova fenomeno kaj al tiuj homoj kiuj rilatas al Esperanto pere de la reto? Eksteraj rilatoj: Ni ne forgesu ke esperantistoj havas apartan karakteron. Ni direktiĝu al movadoj kiuj estas pli malfermitaj al ni, t.e. alternativaj movadoj. Ili estas esperantististoj kiuj ne jam konas la lingvon. Pri neŭtraleco, ni ne plu estas en la 70-aj jaroj. Ni rilatu kun pacaj movadoj, kun movadoj kiuj agas en militaj regionoj, ktp.

El la publiko: La antaŭa estraro estu en la fermo por ke oni aplaŭdu ĝin. (Aplaŭdoj.)

Repliko de Renato Corsetti el la publiko: Problemo pri junularo estas problemo en Eŭropo kaj UK. En Afriko estas male: mankas maljunularo. En Ameriko estas nekomprenebla ke necesas aparta junulara organizo. En Azio ankaŭ estas junuloj. UK ne reprezentas la movadon.

Respondo de José Antonio Vergara: Vivo-espero en Afriko estas mallonga. Tio estas nejusta; ni modeste kontribuu al justiĝo. Esperanto estas tute normala lingvo, UEA estas la flag-portanto de la movado. Ju pli oni interesiĝas pri reprezentado de UEA en fakoj aŭ lokoj diversaj, des pli prosperos UEA. Eksteraj rilatoj ne nur tuŝas UN, sed ankaŭ tiujn kiuj batalas pace por pli justa mondo, Tie ni povas trovi homojn kiuj estas malfermaj al niaj ideoj.

Demando: Ĉu UEA iom post iom enplektiĝas en batalo por pli justa mondo?

Respondo de Probal Dasgupta: Legu mian tekston en la kongresa kuriero morgaŭ. La movado alparolas ĉiujn urĝajn problemojn.

Demando: En Oomoto, infanoj estas tre gravaj. Mi sendis 2 filinojn al UK en 1987. Esperantistoj devas allogi infanojn.

Demando: Pri ĝemelaj urboj. Kiel Probal antaŭ 4 jaroj diris al mi ke lia laboro ne rilatas al ĝemelaj urboj?

Respondo de Probal Dasgupta: En tiu tempo mi ne estis prezidanto de UEA.

Demando: En Belgio mankas pastroj, ili venas el Afriko. Tiel ni apogas afrikan agadon, ĉar tiel estas ligo inter Belgio kaj Afriko, Universitato de Kinŝasa instruas al 100 instruistoj jare; nur en Kinŝasa estas 9 Esperanto-kluboj.

Demando: En Pollando, ni venigis esperantan temon en la Davos-diskutojn. Selten venos kaj havos vesperan programon; li estos honora gasto. Estos 3.000 diversaj homoj, en la libro oni montros esperantan temon.

Probal Dasgupta haltigas la demandanton, ĉar ŝi parolas longe, kaj mankas demando.

Demando: Hieraŭ mi unuafoje estis en Zaim (junulara kongresejo). Estas diskriminacio, ĉar la kongresejo tie estas iom mizera. (Aplaŭdoj.)

Respondo de Probal Dasgupta: Junuloj ŝatas malkomfortajn kondiĉojn. (Aplaŭdoj).

Respondo de José Antonio Vergara: Zaim estas modesta, sed ne mizera. Ni ne bezonas lukson, ĉar gravas ke ni laboru kaj parolu kune. (Aplaŭdoj.)

Respondo de Ranieri Clerici: Pri neŭtraleco. Ni estas kun la suferanta mondo, kaj private faras ion por ĝi. Ankaŭ la movado faru ion por ĝi, sed tio estu agado loka kaj desuba. Multaj organizoj laboras por tio. Nia propra agado estas malpli granda. Nia specialaĵo estas la lingvo. Neŭtraleco estas grava, kiom ajn ŝanĝiĝis la koncepto de neŭtraleco.

Repliko el la publiko: Mankas eks-sovetiaj respublikoj en la UK. La estraro ne forgesu tiujn landojn. (Aplaŭdoj.)

Demando: Ĉu estraro starigos planon por enkonduki Esperanton en la lernejojn?

Repliko de Michela Lipari: Hori estos bonega estrararo pri landa agado. Mi ne celas ke ni prenu la ideojn de ne-registaraj movadoj, sed ke tiaj movadoj povas plej bone kompreni ke ni proponas solvon al la lingva problemo.

Respondo de Claude Nourmont: Pri instruado de Esperanto. Ni strebas al tio, sed tio estas ĉefe laboro en landoj. La landoj mem decidas pri tiaj aferoj. 2008 estas internacia jaro de lingvoj. Ni povus fari rezolucion pri tio, sed plej gravas ke oni laboru enlande.

Respondo de José Antonio Vergara: Neniu politikisto helpis nian movadon. Estas niaj klopodoj kiuj vivigas la aferon, Ni agu kaj desube kaj desupre. Esperanton oni elektas; ĝi estu pli videbla tiel ke pli da homoj lernu ĝin.

Respondo de Barbara Pietrzak: Esperanto estas lingvo por tiuj kiuj volas komuniki kun ali-landanoj. Homoj kiuj lernas per la reto ankaŭ venas al UK. Estas malpli facile logi ilin al la organizita movado.

Probal Dasgupta: Celoj de UEA estas informado, instruado, kaj aplikado, Ni estu malfermaj al ĉiuj.

arkivita en: ,