Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Forpasis John Rapley

Forpasis John Rapley

de Redakcio Laste modifita: 2007-06-20 21:41
La 9-an de junio forpasis John (Johano) Rapley (1927-2007), nur dek tagojn antaŭ sia 80-jariĝo.

John RapleyLi estis la lasta direktoro de la Centra Oficejo de UEA en la vilaĝo Heronsgate apud Londono. Esperantisto de 1944, li eklaboris en la CO en 1951 kaj estis ĝia direktoro de 1954 ĝis 1955, kiam la CO translokiĝis al Roterdamo. Post longa paŭzo Rapley laboris ankaŭ en la Roterdama oficejo kiel librotenisto en du periodoj, 1983-1986 kaj 1990-1992. Vivante ankoraŭ en Londono li aktivis en la Londona Esperanto-Klubo, kies honora vicprezidanto li fariĝis, kaj kiel peranto de SAT. Laste Rapley kaj la edzino Helga vivis en Francio, i.a. kelkajn jarojn en Bouresse helpante en La Kvinpetalo.

[Gazetara komuniko de UEA]

arkivita en: