Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Granda foto-retejo ekuzos Esperanton

Granda foto-retejo ekuzos Esperanton

de Redakcio Laste modifita: 2007-09-08 16:55
La granda eŭropa foto-retejo Ipernity.com baldaŭ proponos siajn servojn ankaŭ en Esperanto. La decido estis farita antaŭ kelkaj tagoj, kaj jam en oktobro oni esperas lanĉi la esperantlingvan fasadon de la servo. La esperantigon de Ipernity iniciatis Paul Peeraerts, kiu kune kun kelkaj aliaj esperantistoj proteste forlasis la foto-servon Flickr pro ĝia neglekto de homaj rajtoj en Ĉinio. Krom Esperanto, la servoj de Ipernity laŭ la nunaj planoj estos haveblaj ne nur en la franca kaj angla, kiel nun, sed ankaŭ en la germana, hispana, portugala kaj itala lingvoj. La multlingveco ne estos nur fasado, sed ankaŭ helpos uzantojn de la servo trovi aliajn fotemulojn, kiuj preferas la saman lingvon. Male ol en nur-esperantaj retejoj, la esperantistoj tamen ĉeestos kaj videblos ankaŭ inter la ĝenerala publiko.

En junio multaj uzantoj proteste forlasis unu el la plej popularaj retaj foto-servoj en la mondo, Flickr. Inter ili estis ankaŭ kelkaj esperantistoj. La protesto estis unuavice direktita kontraŭ la agoj de la kompanio Yahoo, la nuna posedanto de Flickr, en Ĉinio. La filio de Yahoo en Ĉinio konsekvence donas al la ĉinaj aŭtoritatoj personajn informojn pri kritikantoj de la reĝimo, kiuj havas retpoŝtajn kontojn ĉe Yahoo. Helpe de pruvoj donitaj de Yahoo, almenaŭ kvar ĉinaj disidentoj povis esti kondamnitaj je severaj punoj.

Plej konata estas la kazo de la ĵurnalisto Shi Tao. En redakcia kunsido de lia gazeto printempe de 2004 oni voĉlegis oficialan ordonon, laŭ kiu gazetoj nenion publikigu pri la 15-a datreveno de la sangaj okazaĵoj en la placo Tiananmen en Pekino. Shi Tao uzis sian retpoŝtan konton ĉe Yahoo por sendi la informon al organizaĵo, kiu laboras por demokratio en Ĉinio. Pro tiu krimo li, helpe de Yahoo, en aprilo 2005 estis kondamnita je dek jaroj en malliberejo.

La afero denove iĝis aktuala en junio 2007, kiam okazis la jara kunsido de la akciuloj de Yahoo, kaj privataj posedantoj de akcioj postulis ŝanĝojn en la homrajta politiko de la kompanio. La proponoj estis tamen malakceptitaj de granda majoritato el la akciuloj. Sekve de tio multaj uzantoj de la servoj de Yahoo komencis serĉi alternativojn.

Inter ili estis ankaŭ Paul Peeraerts, la kreinto kaj administranto de unu el la esperantlingvaj foto-grupoj ĉe Flickr.

- Mi ne volas, ke mia mono servu por enkarcerigi senkulpajn personojn, li klarigis tiam.

Post iom da serĉado, li elektis la novan eŭropan foto-servon Ipernity, kiu ne estas posedata de Yahoo aŭ aliaj grandaj usonaj ret-kompanioj, kaj alvokis ankaŭ aliajn esperantistojn ĉe Flickr pripensi, kiu fotoservon ili volas uzi.

La servo de Ipernity ebligas publikigadon ne nur de fotoj, sed ankaŭ blogoj, filmetoj kaj sondosieroj. Momente la servo havas francan kaj anglan fasadojn, sed ĝi strebas al plurlingviĝo, kaj post kontakto kun Paul Peeraerts la firmao decidis starigi ankaŭ esperantlingvan version. Aparta konvinkado ne estis bezonata, kaj la iniciato venis de la flanko de Ipernity, rakontas Paul Peeraerts.

- Mi petis de Lea, la respondeculo pri ekstera komunikado, informojn pri ili por verki artikolon por Monato. Mi kompreneble diris, kio estis Monato, kaj sendis aldone la artikolon pri Flickr kaj la ĉina disidento en PDF-formo. Mi ricevis la donitaĵojn, kaj kelkajn tagojn poste Christian Conti, alia respondeculo, skribis al mi, ke li ekhavis ideon aldoni Esperanton kaj petis mian opinion. Tiam mi promesis zorgi pri tradukantoj.

Krom Esperanto, Ipernity baldaŭ intencas disponigi versiojn en la germana, hispana, portugala kaj itala lingvoj.

- Tradukado al Esperanto komenciĝos en septembro; estas plano lanĉi la aferon iam en oktobro. Estos skipo de ses tradukistoj, inter kiuj unu estas mi. Eble estas interese scii, ke unu el la kunlaborantoj estas Yves Nevelsteen, kiu ankaŭ partoprenas en la tradukado de OpenOfficeOrg - tio devus garantii harmonian terminologion inter la du programoj, rakontas Paul Peeraerts.

Libera Folio: Ĉu posedanto de konto ĉe Ipernity do povos decidi, en kiu lingvo unuavice aperu la enhavo?

- Jes. Vi elektas unu lingvon, kaj ĝi restos la lingvo de la surfaco ĝis vi decidas ŝanĝi ĝin. La lingvo elektita ankaŭ difinas, kiujn bildojn vi vidos sur la ĉefpaĝo. Se vi malfermas ĝin en Esperanto, vi unuavice vidos fotojn kaj filmojn, kiuj estis faritaj de personoj, kiuj same kiel vi elektis Esperanton. Por vidi la aliajn vi devos pluklaki unu fojon.

Ĉu oni povas scii, ke la esperanta versio ankaŭ estonte funkcios kaj estos ĝisdatigata?

- Ne. Mi certe scias nur, ke nenio estas certa, diris filozofo. Se montriĝus, ke nur deko da personoj uzas la esperantlingvan interfacon, mi tiam ne mirus, se ili neglektus estontan ĝisdatigon. Ĉio dependos de ni, kiel kutime.

arkivita en:
Fajro
Fajro diras:
2007-08-22 06:08
do..

Se mi petas helpon por esperantigi foto-retejo (ekde 2006) neniu helpas min... sed se alia...

Mi ecx faris liston pri esperantigendaj retejojn!

Mi malamas esperantistojn!

:-(
unuel
unuel diras:
2007-08-22 13:27
Interese. Kiun foto-retejon vi volis esperantigi? Ĉu vi eĉ interkonsentis kun la estro de tiu retejo, ke la esperantigo aperos? Se la afero estus serioza, supozeble troveblus tradukemuloj.

Sed ili unue bone lernu la akuzativo!
Cindio
Cindio diras:
2007-08-22 14:22
Fajro, mi trovis la liston. Mi pardonpetas, amiko.
:(
Cindy
Stefano
Stefano diras:
2007-08-22 17:25
- Bona atingo tiu pri "Ipernity". Gratulon!

- Min interesus ankaŭ la listo pri e-igendaj (kaj -igeblaj) retejoj, kiun menciis "fajro". Kie ĝi troveblas?
.
Cindio
Cindio diras:
2007-08-22 21:27
Mi trovis:
http://esperantajxoj.blogspot.com/
kaj
http://esperanto.wikia.com/wiki/Esperantigindaj_retejoj
Jes, Ipernity estas inda, ankaŭ.
Stefano
Stefano diras:
2007-08-24 18:47
Dankon Cindio por tiuj paĝadresoj.
Krom la retejoj menciitaj ĉi tie kaj en la bloga kaj la alia, estus retejadresoj kiujn mi volonte aldonus al la listoj. Nur se mi scius kiel membriĝi tie...