Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / ILEI kaj UEA ĉe interregistara forumo

ILEI kaj UEA ĉe interregistara forumo

de Redakcio Laste modifita: 2007-02-22 13:42
En la dua semajno de februaro Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) kaj UEA estis reprezentitaj en interregistara forumo organizita de la Konsilio de Eŭropo en Strasburgo. La temo de la forumo estis la Komuna Eŭropa Referenckadro pri lingvoinstruado kaj lingva taksado. Ĝuste pri tiu temo ILEI kaj UEA antaŭ kelkaj semajnoj publikigis novan normigan broŝuron.

Sekve de unujara kunlaboro inter ILEI-UEA kaj la Lingvopolitika Departemento de la Konsilio de Eŭropo, Márta Kovács el Hungario havis eblon reprezenti la tutmondan esperantistaron en la interregistara forumo, kie partoprenis fakdelegitoj kaj projektogvidantoj, reprezentantoj de eŭropaj organizaĵoj kaj landoj, politikaj kaj lingvoinstruaj instancoj kaj neregistaraj organizaĵoj.

En grava parto de la programo oni prezentis la klopodojn de la Konsilio de Eŭropo por realigi sian instruan politikon, kies centra elemento estas edukado je plurlingveco. En tiu kunteksto estis ekzamenataj la atingoj de KER kaj prezentitaj la raportoj kaj studoj de la reprezentantoj. Du laborgrupoj diskutis pri la du ĉefterenoj de la uzo de la Komuna Eŭropa Referenckadro: planado de lingvaj instruprogramoj, kaj pritakso de lingvaj konoj.

Koncerne la pluan utiligon de la Referenckadro, prioritaton havis la ellaborado de normigitaj referenciloj kaj la plia diskonigo de la Referenckadro mem, per la verkado de iom pli facile kompreneblaj resumoj. Tia estas la esperantlingva libreto eldonita de UEA/ILEI, kiu aperis antaŭ tiu konferenco kaj estis transdonita dum ĝi al la respondeculoj la Konsilio de Eŭropo

La kernon de tiu libreto konsistigas la esperantlingva traduko de la unua ĉapitro de la libro eldonita de la Konsilio de Eŭropo kaj konsiderata la plej baza kaj grava dokumento en la eŭropa lingvoinstrua medio. UEA kaj ILEI nun ricevis de la Konsilio de Eŭropo la rajton traduki la tutan verkon.

Al deko da diversnaciaj partoprenantoj la reprezentanto de UEA kaj ILEI, Márta Kovács, sukcesis paroli pri la atingoj de la organizaĵoj kaj pri la kunligo de la Referenckadro kaj Esperanto. Krome ŝi informis pri la favora statuso de la internacia lingvo ene de la hungaraj ekzamensistemoj, en kies laboro ŝi aktive kaj respondece partoprenas.

"La nuna partopreno en la forumo donis novajn spertojn kaj kontaktojn por la estontaj tiuterenaj kunlaboroj kaj projektoj, pri kiuj la laborgrupo de UEA kaj ILEI estas plu laboranta", skribas ILEI en sia komuniko.

Jam antaŭ unu jaro delegacio de UEA/ILEI (Katalin Kováts, Mireille Grosjean, Sylvain Lelarge kaj Gilbert Stammbach) estis akceptita en Strasburgo en februaro 2006. Tiam ekis la kunlaboro kaj persona kontakto inter UEA-ILEI kaj la Lingva Departemento de la Konsilio de Eŭropo.  Unu el la sekvoj de tiu kontakto estis la nuna reprezentiĝo en la interregistara forumo.

(Laŭ komuniko de UEA)

arkivita en: