Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Internacia Himalaja Renkontiĝo

Internacia Himalaja Renkontiĝo

de Redakcio Laste modifita: 2007-03-01 14:49
En la suda parto de Azio inter Hinda Unio kaj Ĉinio situas regiono kun la mondfama monto Everesto, multaj antikvaj temploj kaj aliaj belegaj vidindaĵoj. Tiu lando estas Nepalo. Por konigi Nepalon al alilandaj Esperantistoj, la Nepala Esperanto-Asocio kun helpo de Sierra Travel and Tours organizas internaciajn renkontiĝojn. Kiel unua, Mark Ono, el Japanio, proponis al la asocio ke ĝi okazigu tiajn programojn. Ekde 1996, ĉiudujare, ĝi realigas lian planon. Tiuj renkontiĝoj estas la plej gravaj eventoj en la kalendaro de la E-movado en Nepalo.

Detaloj de evento

Kiam

2007-02-26 je 01:10 ĝis
2007-03-11 je 00:10

Kie

Langtang, Nepalo

Kontakta telefono

+977-1-6209877

Aldoni eventon en la kalendaron.

Nepala Esperanto-Asocio ĝojas anonci la sepan dektritagan Internacian Himalajan Renkontiĝon 2007 por konigi sian landon al alilandaj e-stoj.Apena ekzistas iu lando en la mondo kiu povus rangi samnivele kun Nepalo rilate naturan, etnan kaj kulturan diversecon. Partoprenante la renkontiĝon, vi havas ŝanĉon formi vian propran bildon de la lando kaj samtempe konatiĝi kun nepalaj kaj alilokaj e-stoj kiuj partoprenos la samajn programerojn.


Ĉi-foja Internacia Himalaja Renkontiĝo okazos unu jaron pli frue ol kutimo en 2007 por ne esti en konflikto kun la 5-a Azia Kongreso okazonta en 2008 en Barato.

Vi pasigos la unuajn kaj lastajn tagojn de la renkontiĝo en Katmando valo kie situas ĉefurbo de Nepalo. Ĝian riĉan kulturan pasintecon atestas la tieaj historiaj distriktoj kaj monumentoj kaj temploj notinde tiuj de ĝiaj plej tri grandaj urboj Katmando, Bhaktapuro kaj Patano. Tie vi povos vidi kiel nevaroj kaj tamangoj, la originaj etnoj de la valo restas fidelaj al siaj jarcentaj tradicioj malgra multflanka moderniĝo de la valo. La ĉefa parto de la renkontiĝo estos vojaĝo al alia granda valo de Nepalo, Langtang situanta norde de Katmando je 100 kilometroj.

Pli da informo pri tiu evento…