Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / La teamo de la IJK sturme eklaboras

La teamo de la IJK sturme eklaboras

de Redakcio Laste modifita: 2007-10-13 11:52
La loko de la venontjara Internacia Junulara Kongreso estis elektita nekutime malfrue, en septembro. La prezidanto de la Loka Kongresa Komitato, Vera Acsádi, tamen jam havas sperton pri simila tasko kaj estas konvinkita, ke ĉio funkcios bone. Sed por sukcesigi la IJK-n en Hungario nun necesas diligenta laboro, ŝi diras. "Ni tute ne estis preparitaj, ja ni vere ne pensis, ke ni povos gajni. Pro tio, nun ni devas ege rapide ĉion fari. Ideojn ni havis, sed realigo estas alia afero", ŝi diras en intervjuo donita al Libera Folio.

La diskuto pri la loko de la venontjara Internacia Junulara Kongreso daŭris longe, sed fine la estraro de TEJO jam pli-malpli decidis, ke la kongreso okazu en Belgio. Tamen la lokaj organizantoj tie lastmomente rezignis pri la ideo, kaj somere komenciĝis nova serĉado de kandidato.

Fine estis elektita la propono okazigi la 64-an IJK-n en la urbo Szombathely en la plej okcidenta parto de Hungario. Szombathely estas landlima urbo facile atingebla ne nur el Budapeŝto sed ankaŭ per rektaj trajnoj el Vieno kaj Graz en Aŭstrio. La nomo de la urbo signifas "sabata loko" (ĉar la urbaj foiroj iam okazadis en sabatoj), la kongreso komenciĝos en sabato, la 26-a de julio, kaj finiĝos same en sabato, la 2-a de aŭgusto.

Kiel kongresan temon la organiza teamo en sia oficiala kongres-invito sendita al TEJO proponas "Minoritataj rajtoj". Estas planata ankaŭ lingva kaj kultura festivalo kun partopreno de reprezentantoj de la lokaj minoritatoj.

Libera Folio petis la prezidanton de la LKK rakonti pli pri la kongresaj preparoj.

Libera Folio: Kiam vi sendis la kandidatiĝon?

Vera Acsádi: Fakte, la unuan fojon HEJ aliĝis, kiam mi eksciis, ke la originale elektita kandidato, Belgio, rezignis (mi membris en la IJK-2008-organiza retpoŝtlisto). Tio okazis iam komence de la somero ĉi-jare. Tiam mi proponis nian helpon al TEJO, se ili ne trovas alian eblon. Poste pasis la semajnoj, kaj iam en aŭgusto ni ricevis leteron de TEJO: "Bonvolu aliĝi oficiale per tiu kaj tiu dokumento, ja estas ankaŭ aliaj kandidatoj, kaj bonvolu sendi vian kandidatiĝon ĝis la 15-a de septembro."

Do estis ankaŭ aliaj kandidatoj?

Jes. TEJO ĉiam skribis al ni, ke la detaloj estas konfidencaj, pro tio ili ne diras, kiuj estas la aliaj.

Ĉu la malfrua decido malfaciligos vian laboron?

Jes. Ĉe financa flanko certe jes. Ni ne havas multe da tempo por trovi kaj skribi subvencipetojn. TEJO helpas en tiu kampo, tamen... Kaj jes, hasti neniam estas bona. Ekde du semajnoj ni scias, ke ni gajnis (fakte, ni ne pensis antaŭe, ke tio vere povos okazi), kaj ekde tiam ĉiutage kelkajn horojn mi pasigas ĉe komputilo. Ni bezonas TUJ hejmpaĝon, organizan teamon kaj helpantojn, retan aliĝilon, gazetarajn komunikojn, subskribitajn kontraktojn kun la ejoj, provizoran programon, ktp. ktp. Tio estas vere granda laboro nun.

Kion vi povas diri pri la kongresejo?

Estos du studenthejmoj, kie ni loĝos, 10 minutojn for de la urbocentro, tuj apud la busstacidomo. En unu estas 2-3-4-litaj ĉambroj kun retaliro, kun banĉambroj en la koridoro (ĵus renovigitaj), en la alia studenthejmo estas 6-litaj ĉambroj, same kun komunaj banĉambroj en la koridoro. En ambaŭ konstruaĵoj estas kelkaj "luksaj" ĉambroj kun propra banĉambro, televidilo, eĉ kuirejeto. La memzorgantejo estos en la pli granda studenthejmo. Kompreneble ni havos senpage uzeblan komputilan ĉambron, krome saŭnon kaj gimnastikejon.

Nia kongreso okazos ĉefe en tiuj ĉi du konstruaĵoj kaj inter ili en la tendego, kiun ni planas starigi por la vesperaj programeroj. Pluvkaze tuj apud ni estas la Regiona Kulturcentro, kies teatrejon ni rajtas uzi. Grava informo estas, ke tuj apud ni troviĝas la Centro de la Urba Fajrobrigadistaro - tiuj, kiuj jam partoprenis IJS-n (Internacia Junulara Semajno) en Hungario, ŝajne jam komprenas tion... La aliajn partoprenontojn mi jam nun avertas: nepre kunportu akvopistolon - kaj havu ĝin dum la IJK ĉiam ĉe vi!

Ĉu la organiza teamo estas internacia?

Certe! Antaŭ kelkaj jaroj en la junulara movado ekestis la kutimo ĉiam inviti alilandanojn al organizaj teamoj de diversaj aranĝoj. Tamen, tiom internacian teamon, kiun ni havos sekvontjare, oni ankoraŭ ne kreis: krom la hungaroj estas reprezentitaj Belgio, Bosnio, Germanio, Kroatio, Litovio, Pollando kaj Slovakio en la organiza teamo (ĝis nun). Ni ja ne havas lingvajn barojn. Krome ni kunlaboros kun iamaj organizintoj de hungaraj IJK-j en 1966 kaj 1983. Kaj mi mem estis unu el la ĉeforganizintoj de la IJK en 1999.

arkivita en:
piter
piter diras:
2007-10-12 01:27
"sed fine la estraro de TEJO jam pli-malpli decidis, ke la kongreso okazu en Belgio." la tejo estraro neniam decidis ke la kongreso okazu en belgio. kvamkam longtempe belgio estis la sola kandidato, tio ne signifas ke la estraro tiam elektis belgion kiel kongresa lando (eĉ se libera folio plurfoje provis skribis pri tio kaj laŭ iaj ne konataj fontoj la 8an de aprilo 2007 ŝajne sciis kaj la 14an de aprilo 2007 notis ke ĝi probable okazos en belgio). la sola oficiala fonto pri la ijk 2008 ĝis la 1a de septembro 2007 estis mi kaj mi neniam diris/skribis/konfirmis al libera folio ke ĝi okazos en belgio...
redakcio
redakcio diras:
2007-10-12 07:57
Se vi pli atente legas kion vi mem skribas, vi povas vidi, ke nenie en Libera Folio aperas aserto pri efektiva fina decido de la estraro de TEJO rilate Belgion. Sed kiel "sola oficiala fonto" vi estas tre bonvena rakonti pliajn detalojn pri tio, kial la elekto de la IJK-urbo tiel longe daŭris, kaj kial oni fine rezignis pri Belgio.

Kalle Kniivilä
redaktoro de Libera Folio
abcd
abcd diras:
2007-10-12 19:34
Ĝuste: Libera folio, kiu funkcias kiel moderna okcidenta amaskomunikilo, konsultante plurajn fontojn, ne povas konstrui sian veron. La Veron, aliflanke, konstruas de ĉiam "solaj oficialaj fontoj", kiel en Vjetnamio kaj Sovetio.
grikha
grikha diras:
2007-11-15 12:54
Estas vere bona novajxo pri Hungario! Mi tute prifajfas cxirkauxmovadajn debatojn "cxu Belgio, kial ne Belgio, kial TEJO tiom longe decidis ktp", sed la fakto ke IJK okazos gxuste en Hungario estas tre-tre bona! :)