Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / IJK 2008 okazos en Hungario

IJK 2008 okazos en Hungario

de Redakcio Laste modifita: 2007-10-07 17:46
La Internacia Junulara Kongreso de TEJO en 2008 okazos en Hungario. Tio iĝis konata vendrede la 5-an de septembro laŭ mesaĝo aperinta en listo de hungaraj esperantistoj. Aliaj fidindaj fontoj poste konfirmis la informon, kaj du tagojn post la apero de la novaĵo en Libera Folio TEJO oficiale diskonigis ĝin. La venontjara junulara kongreso okazos de la 26-a de julio ĝis la 2-a de aŭgusto, tuj post la Universala Kongreso de Esperanto en Roterdamo.

Laŭplane la kongreso okazos en la urbo Szombathely, kaj ĝin aranĝos internacia teamo, kiun estros anoj de HEJ, la junulara asocio en Hungario.

Post kelkaj semajnoj pri la venontjara IJK oni rakontos en aparta retejo, skribas la aŭtoro de la mesaĝo. La mesaĝo, aperinta en listo de hungaraj esperantistoj, aparte dankas al Gergő Dévai, "kiu venigis la IJK-n al Hungario".

En ĉi tiu jaro la elekto de la kongresurbo por la Internacia Junulara Kongreso nekutime longe prokrastiĝis. Pli frue aperis informoj, laŭ kiuj la kongreso okazos en Belgio, sed tiuj planoj ŝajne poste estis nuligitaj pro manko de aktivuloj kaj taŭga ejo.

- Oni scias ke ni ankoraŭ ne havas anoncitan gastiganton de la venontjara IJK. Kiel vi mem jam publikigis, mi povas diri ke ni havas kelkajn kandidatojn, kaj ni klopodas jam ĉi-monate fari formalan decidon pri IJK 2008. Ĝis tiam ni ne povas paroli pri tio pli konkrete. Mi scias ke aperis multaj "interesaj'" rakontoj rilataj al tio, sed mi mem ne vidas bezonon por brui tro laŭte pri tio, diris la provizora prezidanto de TEJO, Haris Subašić, komence de septembro.

Libera Folio petis lin komenti la novan informon pri IJK en Hungario, sed ĝis nun ne ricevis respondon. Du tagojn post la apero de la novaĵo en Libera Folio tamen aperis konfirmo de la informo en la retejo de TEJO.

arkivita en:
gunnargallmo
gunnargallmo diras:
2007-10-06 14:24
Se oni eniras la retpagxon de UEA -

http://uea.org/kongresoj/index.html

- kaj tie klikas sur la linio "Pri la aktuala IJK en la retejo de TEJO", oni venas al la adreso

http://aktivulo.com/ijk/

kaj la mesagxo:

Seems you’ve arrived at some magical location. How so? (Just see below):

HostICan Home Page
Earn Money - HostICan Affiliate Program
Furthermore, we’re happy to extend a welcoming discount of $30 off coupon! Just use the coupon "30forme-12" on the checkout page.

Kio okazis?
andrejg
andrejg diras:
2007-10-06 19:14
UEA.ORG ligas al tejo.org/ijk/, kie dum pluraj jaroj estis la konstanta adreso por la aktuala IJK. Cxi-jare tejo.org/ijk/ redirektis venantojn al tiu aktivulo.com/ijk/, kie situis la retejo de la vjetnamia IJK.

Aspektas tiel, ke la retgastigado por la domajno ne plu estas pagita kaj tial gxi ne plu videblas. Anstataux gxi aperas anglalingva anonco de la rethotelo.

Espereble baldaux aperos iu retejo pri la IJK-2008 kaj la ligilo de TEJO.ORG estos tien redirektita.

Amike,
Andrej Grigorjevskij
volontula prizorganto de UEA.ORG