Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Nova TEJO-estro ne diras, ĉu li restos

Nova TEJO-estro ne diras, ĉu li restos

de Redakcio Laste modifita: 2007-09-08 10:10
La nova prezidanto de TEJO, Haris Subašić, naskiĝis en 1981. Li loĝas en Bosnio kaj estas studento pri komputiko kaj ekonomiko. En la Esperanto-movado li lastatempe okupiĝas pri la projekto E@I, pri Pasporta Servo, kaj pri la eksteraj rilatoj de TEJO. Laŭ li, la demisio de David-Emil Wickström ne kondukos al grandaj ŝanĝoj en la planoj aŭ prioritatoj de TEJO. La nuna estraro, kiu eklaboris antaŭ du jaroj, laŭ li plu sekvos la laborplanon ĝis la fino de la oficado iam jarŝanĝe. "Krom ke ni bedaŭrinde devos labori kun iom malpli da homfortoj, tio ne signifas ke estas tempo por enkonduki novaĵojn, ĉar la resto de la estraro plu funkcias kun samaj taskoj kaj samaj respondecoj", li diras al Libera Folio.

Haris Subašić, la ĝisnuna vicprezidanto de TEJO, iĝis aganta prezidanto, kiam David-Emil Wickström demisiis pro familiaj kaj laboraj kialoj la 2-an de septembro. Nova prezidanto kaj nova estraro de TEJO devus esti elektitaj en la ĉi-jara IJK en Vjetnamio, sed tio ne eblis, ĉar ne kolektiĝis la bezonata kvanto da komitatanoj.

- Nuntempe, ni klopodas organizi komitat-kunsidon en kiu okazu elekto de nova estraro, kaj ni espereble sukcesos tion fari jarfine, rakontas Haris Subašić.

La lastaj du prezidantoj de TEJO oficis nur unu jaron, kaj ĝenerale la kontinueco en la gvidado de TEJO lastatempe ne estis tre granda. Haris Subašić ne povas nun diri, ĉu li aŭ aliaj el la nunaj estraranoj de TEJO daŭrigos sian laboron post la jarŝanĝo.

- Estas ĉiam tre utile kaj grave havi kontinuecon en la estraro, kaj pro spertoj kiujn oni akiras dum la oficperiodo, kaj por pli bone efektivigi longdaŭrajn planojn kaj ideojn. Tamen, junulaj vivoj tre ofte ŝanĝiĝas subite, kiel ni povas rimarki, kaj estas malfacile por multaj plani venontajn du jarojn eĉ. Ni jam scias ke kelkaj el la nuna estraro ne povos rekandidatiĝi, sed iuj plej verŝajne sukcesos kaj pretos.

Laŭ li, la fakto ke nova estraro de TEJO ne povis esti elektita en Vjetnamio ne nepre estas nur malutila.

-  Ni certe uzos la venontajn monatojn, ĝis novaj elektoj, por findecidi pri tio kaj por prepari transdonon al la nova estraro. Estas ankoraŭ tro frue por doni konkretajn respondojn pri rekandidatiĝoj de la nuntempaj estraranoj.

Jam en decemro 2006 pasis la limdato, kiun TEJO metis por inviti la Internacian Junularan Kongreson 2008, sed ĝis nun mankas decido pri tio, kie okazu la kongreso.

Post la ĉi-jara IJK en Vjetnamio, ja sukcesa, sed sen sufiĉa partopreno de la ĉefe eŭropaj komitatanoj, oni eĉ diskutis la eblecon aranĝi la IJK-n en Roterdamo, paralele kun la jubilea Univerala Kongreso de Esperanto. Tiu propono tamen ne renkontis aprobon flanke de UEA, kaj plu daŭras la diskutoj pri la venontjara kongresurbo de TEJO.

- Oni scias ke ni ankoraŭ ne havas anoncitan gastiganton de la venontjara IJK. Kiel vi mem jam publikigis, mi povas diri ke ni havas kelkajn kandidatojn, kaj ni klopodas jam ĉi-monate fari formalan decidon pri IJK 2008. Ĝis tiam ni ne povas paroli pri tio pli konkrete. Mi scias ke aperis multaj "interesaj'" rakontoj rilataj al tio, sed mi mem ne vidas bezonon por brui tro laŭte pri tio, diras Haris Subašić.

Laŭ li, spite la malfruan decidon pri la venontjara kongreso, la IJK en 2008 certe estos sukcesa, sed pri la sekvajara kongreso li esperas decidi multe pli frue.

- Nur elekti kongresurbon ne signifas ke la preparado estas finita, ĝuste male. Estas tre grave certi ke iu loko kaj teamo pretas bone kaj diligente labori pri la organizado, por akcepti ilian proponon. La 63-jara historio de Internacia Junulara Kongreso montras al ni ĉiam sukcesan kaj belan aranĝon, kaj ĝi same estos ankaŭ la 64-an fojon. Samtempe ni ankaŭ planas kaj pripensas venontjarajn kongresojn, por kiuj jam estas multegaj kaj interesegaj ideoj kaj sinproponoj. Tuj post decidi pri la venontjara kongreso, ni daŭrigos la konkretan preparadon por la jaro 2009.

Noto de la redakcio: Sub la nomo Internacia Junulara Kongreso IJK efektive havas ne 63-jaran, sed nur 60-jaran historion. Se oni kalkulas la unuajn du IJK-ojn (kiuj  nomiĝis "Internacia Junulara Kunveno"), tiam la historio daŭras jam 69 jarojn.)

arkivita en: