Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Fischer prezidos Germanan Esperanto-Asocion

Fischer prezidos Germanan Esperanto-Asocion

de Redakcio Laste modifita: 2007-05-31 11:29
La prelego de Ó Riain pri "Esperanto kiel ŝanco por la Eŭropa Unio" estis unu de la kulminaj punktoj en la ĉi-jara Germana Esperanto-Kongreso, kiu okazis de la 25-a ĝis la 28-a de majo en Hamburgo. La ĉeftemo de la kongreso estis "Hamburgo – la la kreskanta urbo". Kiel nova prezidanto de Germana Esperanto-Asocio estis elektita la lingvisto Rudolf Fischer.

Esperanto helpus plifortigi la Eŭropan identecon. Tiel opinias D-ro Seán Ó Riain en sia prelego en la Germana Esperanto-Kongreso. La ambasadoro de Irlando en Bruselo kaj prezidanto de la Eŭropa Esperanto-Unio estas konvinkita, ke ĝuste lige kun la multlingveco en la Eŭropa Unio pli da justeco en la lingva politiko donus pli da efikeco. Helpe de Esperanto oni povus malpliigi la komplikan kaj temporaban traduklaboron en la institucioj de la EU. Tiamaniere oni povus treege rapidigi la decidprocesojn.

La 172 partoprenantoj, inter ili gastoj el Danlando, Nederlando kaj Britujo, el Pollando, Hungarujo kaj Latvujo, el Kazaĥujo kaj Bulgarujo, sin okupis i.a. pri la urba evoluo el ekonomia vidpunkto (d-ro Werner Bormann, Hamburgo) kaj pri la problemo de „urbo-ŝrumpaado (Peter Kühnel, Berlino). Ekskursoj kompletigis ilian bildon, i.a. en la estiĝantan "havenurbon" kaj al la renversa flanko de la kreskanta urbo, la vivmedio de la senhejmuloj.

Riĉa kulturprogramo rondigis la aranĝon, ekz. koncerto de la fama nederlanda grupo Kajto.

La plej grava punkto en la tagordo de la GEA-membrokunveno estis la elekto de nova estraro la 27-an de majo. D-ro Rudolf Fischer, lingvisto kaj privata docento pri medicina informadiko kaj biometrio el Nordwalde apud Muenster estis elektita kiel prezidanto, Andreas Emmerich kiel vicprezidanto kaj Pit Hauge kiel kasisto. Wolfgang Bohr, Andreas Diemel, Dr. Jörg Gersonde, Sebastian Kirf, Christof Krick kaj Dr. Rainer Kurz kiel kromaj estraranoj.

Dum la Germana Esperanto-Kongreso ankaw estis prezentata la Granda Vortaro Germana-Esperanto de Erich-Dieter Krause, kiu aperis la 21-an de majo en la eldonejo Helmut Buske en Hamburgo. Tiu estas la plej ampleksa dulingva vortaro de Esperanto en la mondo kun 1679 paĝoj kaj pli ol 160.000 kapvortoj kaj parolturnoj.

[Gazetara komuniko de GEA]

arkivita en: