Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / La franca landa asocio elektis junan estraron

La franca landa asocio elektis junan estraron

de Redakcio Laste modifita: 2007-06-04 18:28
Pli ol 160 homoj, el almenaŭ 6 landoj, partoprenis la francan nacian kongreson, okazintan en Bourg-en-Bresse fine de majo. Partoprenantoj venis el Francio, Luksemburgio, Hispanio, Svedio, Rumanio, kaj Irano.

La Kongreson markis inaŭgura prelego de Rodica Todor pri Rumanio, perskajpa interŝanĝo kun ĉinaj samideanoj, inauĝuro de Arbo de Paco, kaj aparte riĉa kultura programo: sukcesa koncerto de la kataluna ensemblo Kaj Tiel Plu, kiu ravis multajn ĉeestantojn, inter kiuj kelkajn neesperantistojn, en plena Domo de Junuloj kaj Kulturo. Estis eĉ unu kanto ludata kune kun Martin Wiese kaj Duobla Unu - prezento de la tre baldaŭ aperonta k-disko de Duobla Unu, kiu bonege prezentis ankaŭ la koncertajn vesperojn. Okazis ankaŭ epika koncerto de Martin Wiese, kantisto de la iama furora grupo Persone, akustike.

La Kongreso kompreneble ankaŭ konsistis el multaj laborkunsidoj: du komitatkunsidoj kaj la ĝenerala asembleo de la landa asocio Esperanto-France, laborgrupoj pri kotiz-sistemo kaj pri interfederacia kunlaboro. En la dua komitata kunsido, post elekto de novaj komitatanoj reprezentantaj la individuajn membrojn de UFE, estis elektita nova estraro de la asocio. Pluraj el la nova estraranoj estas relative junaj, kaj la meza aĝo de la estraranoj estas malpli ol 40 jaroj.

  • Prezidanto: Bruno Flochon
  • Kasisto: Julia Hedoux
  • Ĝenerala sekretario: Aleks Kadar
  • Vic-sekretario: Armelle Piolat
  • Vic-prezidanto pri informado: François Bartsch
  • Vic-prezidanto pri eksteraj rilatoj: Cyrille Hurstel
  • Estrarano pri federacioj: Xavier Dewidehem
  • Estrarano pri kulturaj aferoj: Claude Nourmont

[Laŭ komuniko de Esperanto France kaj aliaj informoj]

Fotoj de la kongreso

arkivita en: