Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Francoj volas plifrancigi EU-n

Francoj volas plifrancigi EU-n

de Redakcio Laste modifita: 2007-02-17 09:59
Eŭropanoj volus havi komunan lingvon - la anglan, aŭ eventuale Esperanton, ĉiukaze ne la francan. Tion montras resumo pri la diskuto en la civitanaj retforumoj de Eŭropa Unio, publikigita de EU mem, kaj ĵus malkovrita de esperantistaj forumanoj. Samtempe francaj politikistoj lanĉis kampanjon por igi ĝuste la francan la ĉefa oficiala lingvo de EU. Laŭ la pintaj politikistoj, la aliĝo de ĉiam novaj landoj al la unio igas la lingvan situacion ĉiam pli kaosa, kaj la racia solvo estus elekti la francan kiel la kernan komunan lingvon. "Ne surprizas min nova iniciativeto por iel subteni la francan. Tio okazas post ĉiu pligrandiĝo, ĉar la francoj timas la angliĝon de novaj funkciuloj kaj EP-anoj, kiuj nur malfacile paroletas iom da angla, krom la nacia lingvo", komentas la konata brusela ĵurnalisto Dafydd ab Iago.

Merkrede la 8-an de februaro grupo de altrangaj francemaj politikistoj vizitis Bruselon, kampanjante por altigo de la statuso de la franca lingvo en Eŭropa Unio. La kampanjon partoprenas la antaŭaj ĉefministroj de Bulgario kaj  Rumanio, ministroj el Francio, Belgio, Pollando kaj Italio, aldone al EU-nivelaj politikistoj. La celo de la kampanjo estas igi la francan la referenca lingvo, en kiu estu verkitaj la oficialaj dokumentoj de EU. Laŭ la kampanjantoj, la franca estas la plej taŭga lingvo por juraj celoj, ĉar ĝi estas la plej "preciza kaj analiza" el la eŭropaj lingvoj.

- Momente ni havas 23 oficialajn lingvojn en EU, tio estas vera Babel-turo. Ni devas elekti referenc-lingvon por ĉiuj juraj tekstoj, kaj ni opinias ke la franca devus esti tiu lingvo, pro ĝia precizeco kaj rigoreco, diris Maurice Druon, Maurice Druon, franca verkisto, iama ministro pri kulturo kaj dumviva honora sekretario de la Franca Akademio.

La grupo de francemaj eminentuloj vizitis la sidejon de la Eŭropa Parlamento en Bruselo, renkontis la gazetaron kaj lunĉis kun la francparolantaj EU-komisionanoj kaj aliaj franclingvaj oficistoj de EU. Lige kun la okazaĵo, la franca EU-parlamentano Paul-Marie Coteaux plendis, ke multaj EU-parmentanoj ne scias pri kio ili voĉdonas, ĉar la proponoj de rezolucioj kaj iliaj modifoj estas haveblaj nur en la angla. Parolante pri voĉdonado rilata al la statuso de Kosovo, okazinta unu semajnon pli frue, li diris:

- La teksto estis havebla nur en la angla kaj en la ĉeĥa. Mi laboris ĉe UN, do mi komprenas la anglan. Sed multaj el miaj francaj kaj aliaj kolegoj tute ne komprenis ĝin. Tio okazas tro ofte. Homoj venas al mi kaj petas min klarigi, pri kio ili nun devas voĉdoni.

Responde al la plendo oficisto de la parlamento klarigis, ke la proponoj ofte naskiĝas en lastminutaj intertraktadoj, kaj ke mankas tempo traduki ilin. Tial estas nature, ke la tekstoj estas en la angla, li opiniis.

Ke la angla estus taŭga komuna lingvo por EU, tion opiniias ankaŭ multaj diskutantoj en la retaj forumoj starigitaj de EU. Eble ne mirinde, konsiderante ke la diskutoj okazas ĉefe en la anglalingva sekcio de la forumoj. Pli surprize estas, ke relative multaj diskutantoj anstataŭe subtenas Esperanton. La subteno estas tiom klara, ke Esperanto eĉ estis menciita en oficiala resumo pri la retaj diskutoj, aperinta en retejo de EU jam pasintsomere, sed malkovrita de esperantistoj nur nun.

La retaj diskutforumoj de EU por civitanoj estis lanĉitaj en marto 2006, kaj en julio estis publikigita oficiala raporto pri la ĝistiama diskuto. La forumoj estas dividitaj  en diverslingvajn sekciojn, sed ne ĉiuj sekcioj estas same viglaj.  Oni konstatis, ke 56% el la diskuto okazis en la angla lingvo, 23% en la franca, kaj 7% en la germana. Plej internacia la diskuto estis en la anglalingva kanalo, kie la plej multaj partoprenantoj ne estis anglalingvanoj.

Unu el la oftaj temoj en la forumoj rilatas ĝuste al lingvoj, konstatas la oficiala resumo:

La prilingva demando logis multajn kontribuantojn en multaj prilingvaj retejoj. La plej multaj el ili interkonsentas, ke Eŭropo devas elekti unu lingvon kiel la komunan duan lingvon por ĉiuj eŭropanoj. La angla kaj Esperanto estas proponataj, kaj forta Esperanto-lobio ĉeestas en la forumo. Oni argumentas, ke komuna lingvo estas kondiĉo por 'tuteŭropa demokratio', ĉar la vasta plejmulto de homoj en Eŭropo pensas naciŝtate, ĉiu kun propraj naciaj propralingvaj debatoj pere de la naciaj amaskomunikiloj.

Unu el la agadoj de tiu "forta Esperanto-lobio" koncentriĝas ĉirkaŭ la populara anglalingva blogo de la sveda  EU-komisionano Margot Wallström. Per komunaj fortoj la grupo entreprenas tradukojn de diskuteroj en la blogo al diversaj lingvoj, inkluzive Esperanton. Poste la tradukoj estas afiŝataj en la blogo kiel novaj diskuteroj.

La ampleksegaj multlingvaj diskuteroj forte iritas iujn legantojn, sed ofte estiĝas efektiva diskuto pri Esperanto kaj lingvaj problemoj en la blogo de Margot Wallström. Tamen ne ĉiuj diskutantoj estas konvinkitaj pri la meritoj de Esperanto. La 7-an de februaro la skeptika diskutanto KarlF konstatis, ke ekuzo de Esperanto nur fortigus la publikan bildon de EU kiel elita projekto:

Ĉu vi povus imagi, ke EU-regularoj estus unue verkitaj en Esperanto, kaj poste tradukitaj al 23 oficialaj lingvoj? Tio sendube gvidus al la kolapso de la EU-burokratio, tiom ŝatata de la skeptikuloj. Aferoj ne iĝus pli simplaj per aldono de 24-a, neŭtrala lingvo, tio simple fortigus la publikan bildon de EU kiel elita projekto, ĉar la plej multaj civitanoj komprenus eĉ malpli.

Pluraj esperantistoj tuj respondis al li, interalie dirante, ke jam nun la rezolucioj de EU estas unue verkataj en unu lingvo, plej ofte angle aŭ france, kaj poste tradukataj al ĉiuj oficialaj lingvoj.

arkivita en:
redakcio
redakcio diras:
2007-02-11 20:16
[tro longaj ligiloj forigitaj de la redakcio]

La tradukgrupo de la "Projekto Wallstrom", kiu plurlingvigas diskuterojn per Esperanto en la rettaglibro de Margot Wallstrom, ricevis ankaŭ plurajn dankmesaĝojn.

Jen la plej freŝdataj (esperantigo de Leo de Cooman)
La unua kaj la tria estas de NE-esperantistoj!

Anĉjo PacHorano.

---

Mi volas gratuli la tradukistaro pro ĝia laboro.
Mi komprenas, ke estas volontuloj, tio estas je ilia honoro.
Male, min surprizas, eĉ ŝokas, ke la komisiono, kiu mastrumas tiun retejon kaj kiu disponas homajn kaj monajn rimedojn do pagitaj de ĉiuj eŭropanoj (el kiuj pli ol 80% da ne anglalingvanoj) ne okupiĝas pri tiu laboro.

Ĉu eble la komisiono forgesis, ke Eŭropo estas multlingva?
.
Aldonite je la 02a de februaro 2007 je la 09:04 horo CET #
_________________


Mia komento en la franca:
Fine ideo vere entuziasmiga, tia ke ĝi igas la konstruadon de la komuna eŭropa domo vere kaj ege motiviga, ne nur por tiuj, kiujn oni prave aŭ malprave konsideras elito, sed ankaŭ por la ordinaran civitanoj: konstruadi nian estontecon kaj la estontecon de la kreskanta kaj estonta generacio ĉirkau respekto al aliulo, plena je bonvolo, kiel ajn!
Kaj respekti ĝin tiel, ke tiu alia 'ni-mem', tamen tiel diferenca de ni, ke oni ne hezitas trairi la duonon de la distanco inter ambaŭ: se li estas same bonvola, kiel ni, li volonte konsentos pri tiu minimuma peno, por ke oni interkomuniku egalrajte; al tiu grandega morala avantaĝo, duobligita de garantio de defendo kaj de ilustro de la multlingvismo en Eŭropo, aldoniĝas dua: ne neglektinda profito poer ĉiu impostpaganto!
Dankon al la esperantoparolantoj el diversaj nacioj aù lingvaj aeroj kiuj jam montris en chi-tiu blogo, ke Eùropo estas kaj restas multlingva komunumo kun komuna lingva identigilo!
Aldonite de Rovo je la 30a de januaro 2007 je la 14:05 horo CET #
_________________

Dankon al Esperantistoj, kiuj faris la laboron traduki la paroladon de Margot en diversajn lingvojn. Eĉ se mi pensas, ke Esperanto ne estas la solvo - mi pli ŝatas tradukon en ĉiujn lingvojn de EU fare de la institucioj, eĉ se tio kostas -, mi aprecas tiun signon de respekto al ĉiuj popoloj, kiuj ne sufiĉe parolas la anglan por legi anglalingvajn forumojn aŭ rettaglibrojn.

Margot,

Kiel vi volas efike komuniki se vi parolas al nur 10 aŭ 15% de la civitanoj?

Sincere

Laurent
Aldonite de Laurent_K je la 02a de februaro 2007 je 23:09 CET #
mbavant
mbavant diras:
2007-02-11 22:21
Hm, kiel ofte viaj titoloj malplaĉas al mi. Francoj estas same kretenaj kiel aliaj Eŭropanoj kaj amase kredas la propagandon, kvazaŭ la angla estus la plej bona solvo por komuna lingvo de Eŭropo: ili eĉ minuton ne imagas, ke la franca iam ĝuis kaj foje ankoraŭ ĝuas prestiĝon en aliaj landoj.

Pri la iniciativo de kelkaj "francemaj" eminentuloj la francaj amaskomunikiloj ne parolis (almenaŭ tio ne atingis min). Sed supozeble parolis pri ĝi la gazetaro de tiuj landoj, kiuj havas kiel asignitan taskon malgrandigi la rolon de Francujo en Eŭropo, i.a. per ridindigo de ĉio franca.

Via artikolo estus pli informa, se vi adoptus pli neŭtralan pozicion, memorigante, ekz-e, ke Francujo estas unu el la lastaj ŝtatoj, kiu almenaŭ simbole kontraŭas la anglalingvan hegemonion en la EU-instancoj. Emfazo de la rolo de la lingvo en juraj aferoj estas ankaŭ aludo pri diversaj manieroj koncepti juron (mallonge: la latina kontraŭ la brita-usona). Ne temas nur pri mallarĝmensa manifestiĝo de naciismo.
redakcio
redakcio diras:
2007-02-12 13:36
Kial la francoj kiuj petas ke la franca lingvo fariĝu la komuna lingvo de Eŭropo pravas kaj kial aliaj landanoj kiuj ne petas same por iliaj lingvoj malpravas. Se oni komparas nur inter la angla kaj Esperanto kiel komuna lingvo de Eŭropo, multaj preferas la anglan ol Esperanton. Tio komparo montras ke la angla estas supera ol aliaj eŭropaj lingvoj, ĉar oni studas nur pri la angla kiel komuna lingvo kaj ne pri aliaj eŭropaj lingvoj. Se oni konsideras ke ĉiuj eŭropaj lingvoj estas egalaj, kaj se oni parolas pri la ebleco ke la angla lingvo fariĝas la komuna lingvo, do ĉiu landano rajtas ke ilia lingvo fariĝas komuna lingvo. Se ĉiu landano petus ke sia lingvo fariĝus la komuna lingvo, la sola ebleco por solvi tiun problemon estus Esperanto. Do la kretenoj ne estas francoj kiuj petas por la franca lingvo, sed aliaj landanoj kiuj ne petas same por iliajn lingvojn.

Didier Janot