Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Forpasis Szilveszter Ördögh

Forpasis Szilveszter Ördögh

de Redakcio Laste modifita: 2007-11-18 23:44
En sia kvindeknaŭa vivojaro, la 16-an de novembro, forpasis Szilveszter Ördögh, hungara verkisto, ĉefredaktoro de la Esperanto-rilata kultura revuo Tekintet.

Kiam en 1988 ĉesis aperi la hungarlingva gazeto Világ és Nyelv (Mondo kaj Lingvo), populariganta Esperanton, multaj malĝojis. Temis tamen kvazaŭ pri transformiĝo: la nova, literatura revuo de Hungara E-Asocio, Tekintet, multfoje okupiĝis pri Esperanto.

Tiel okazis dank' al la iniciatema ĉefredaktoro, Szilveszter Ördögh. En sia antaŭparolo al la unua numero li skribis:

Ni ŝatus publikigi ion homan, senan je antaŭjuĝoj kaj antaŭformitaj ideoj, konsciante tamen ke en ni mem povas troviĝi antaŭjuĝoj kaj antaŭformitaj ideoj, kaj konsciante ke nia intenco indiki samtempe realon kaj veron postulas ke ni formu juĝojn.

Ni kredas ke niaj intencoj koncernas, malrekte, la esencon de la Zamenhofa idealo, de la spirito de Esperanto. Zamenhof kreis artefaritan lingvon por ke naturaj povu iĝi finfine la konsciado kaj praktikado de l' kunaparteno. Ni ekiras ekde natureco, cele al natureco. Nia Tekintet estas hungarlingva kultura revuo - ankaŭ ĉi tion ni opinias difine natura afero. Same la fakton ke ni ĝin redaktas, nefordisputeble, estante hungaroj. Sed ni ja kredas ankaŭ ke la adjektivo „hungara" gajnas sian plenan signifon nur apud la substantivo „homo".

Efektive, Ördögh grandkvante aperigis en la revuo verkojn tradukitajn el la Esperanta literaturo (inter ili fragmentojn el La Infana Raso de William Auld), kaj plurdek novelojn el literaturoj de malgrandaj nacioj, tradukitajn pere de Esperanto. Li ĉiam bonvenigis verkojn de talentaj, verkemaj esperantistoj. Kiam nur eblis, li pledis por Esperanto en diversaj kulturaj kaj politikaj forumoj. Entuziasme li salutis ĉi-jare esperantlingvan poemlibron de Attila József. Li havis amason da planoj rilate al la kultura utiligo de Esperanto precipe en la internacia kultura interŝanĝo. Li merite sukcesis konservi tutlande rekonatan, prestiĝan, literaturan revuon por Esperanto eĉ kiam HEA preskaŭ komplete disfalis pro diversaj misagantaj gvidantoj.

Szilveszter Ördögh verkis multe da popularaj noveloj kaj romanoj, el kiuj estas faritaj ankaŭ televidaj kaj radiaj versioj. El liaj verkoj elstaras La monto de kranioj (Koponyák hegye, 1976) kaj Herezaj skribaĵoj (Eretnek írások, 2000), kiujn li intencis, sed ne plu povis, kompletigi al trilogio. Li kreis signife ankaŭ kiel tradukisto, precipe el francaj kaj vjetnamiaj aŭtoroj.

Lia verkista agado en 1974 estis rekonata per Premio Attila József, kaj postmorte li ricevis la 17-an de novembropremion de la Societo 21-a Jarcento, kies ĝenerala sekretario li estis.

István Ertl

(laŭ informoj de Imre Szabó kaj Jozefo Baksa)

arkivita en: