Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Scienca konferenco kun amasa partopreno de esperantistoj

Scienca konferenco kun amasa partopreno de esperantistoj

de Redakcio Laste modifita: 2007-05-30 19:54
la 18-19-an de majo, 2007 en Kaŭno, Litovio, okazis la internacia interfaka scienca konferenco FIHUSO 2007. Partoprenis la konferencon fakuloj pri fizikaj, humanismaj kaj sociaj sciencoj. La konferencon organizis Kaŭna humanisma fakultato de Vilna universitato.

La konferencon partoprenis 204 personoj el 33 landoj. Okazis plenkunsido kaj kunsidoj en la kvin sekcioj informadiko, lingvistiko kaj literaturo, interlingvistiko, ekonomiko kaj entreprenado.

La konferenco estis tre vasta kaj diversflanka, kaj Esperanto kaj esperantistoj havis grandan rolon en ĝi. Verŝajne estas la unua fojo en la mondo, kiam en ĝenerala scienca konferenco tiom multe da atento estis dediĉita al Esperanto kaj al prelegoj en Esperanto.

Okazis efika informado pri Esperanto. En la sciencan komitaton de la konferenco eniris ses famaj esperantistoj: Humphrey Tonkin, Renato Corsetti, Geraldo Mattos, Balázs Wacha, Wim Jansen kaj Aleksandr Duliĉenko.  En la listo de partoprenantoj estis 21 esperantistoj el 16 landoj.

La honora prezidanto de la scienca komitato de la konferenco estis Reinhard Selten el Germanio. Inter la ĉefparolantoj de la konferenco en la plenkunsido estis kvin esperantistoj. Ĉiuj ili, same kiel la aliaj esperantistoj, faris siajn prelegojn dufoje - unufoje en la angla aŭ litova lingvo, kaj duan fojon en Esperanto, en la interlingvistika sekcio.

Estas eldonita 180-paĝa konferenca libro kun informoj kaj resumoj de la prelegoj. La prelegoj de la esperantistoj estas resumitaj en tri lingvoj (la angla, esperanto, la litova), ĉiuj aliaj prelegoj estas resumitaj nur en la angla.

[Laŭ informo de Litova Esperanto-Asocio]

La retejo de la konferenco

arkivita en: