Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / UEA forigis decidon pri publikeco el sia retejo

UEA forigis decidon pri publikeco el sia retejo

de Redakcio Laste modifita: 2007-04-16 20:28
En 1973 la tiama estraro de UEA decidis nuligi la konfidencecon de la estraraj diskutoj, kun la escepto de specialaj kazoj, rilataj ĉefe al personaj informoj pri unuopuloj. En sia kunsido de la 13-a ĝis la 15-a de aprilo 2007 la estraro de UEA aparte diskutis la publikecon de siaj protokoloj, kaj ĉi-foje "notis, ke pri informado al la Komitato validas paragrafoj en la statuto kaj regularo, kaj ke la estraraj protokoloj ĝenerale ne estas publikaj". Laŭ klarigo de prezidanto Renato Corsetti al Libera Folio, la estaro nun nuligis la decidon de 1973. La 16-an de aprilo la decido ankaŭ malaperis el la retejo de UEA. Libera Folio publikigas la kompletan tekston de la nuligita decido.


PRI DISPONEBLECO DE LA PROTOKOLOJ DE LA ESTRARAJ KUNSIDOJ

Decidoj de la Estraro laŭ cirk. let. 30/1973 de la 3a de februaro 1973:

Nuligi la konfidencecon de la estraraj diskutoj antaŭ la Komitato kun escepto de unuopaj decidoj, kiuj pro specialaj kaŭzoj, precipe personaj, postulas konfidencecon.

Liberigi de konfidenceco antaŭ la Komitato ĉiujn antaŭajn protokolojn en la historio de UEA, escepte de tiuj partoj, kiuj povus malutili al la personaj reputacioj de unuopaj personoj.

Oni komunikos al la Komitato ĉiujn decidojn de la Estraro.

Se iu komitatano deziros pliajn detalojn oni povos doni al li la koncernajn partojn de la protokolo.

Ĉiu ajn estrarano povos libere citi el la protokoloj aŭ aliaj dokumentoj rilatantaj al la laboro de la Estraro.

Nur partoj eksplicite deklaritaj konfidencaj devos esti rigardataj kiel konfidencaj dum la periodo, al kiu la konfidenceco eksplicite rilatas.

Se, malgraŭ la deklarita konfidenceco, montriĝos, ke ĝi ne estas observata, tiel ke ekcirkulas onidiroj deformantaj la veron, la demandoj deklaritaj konfidencaj ne plu estas rigardataj kiel tiaj.


[Laŭ la stato de la oficiala retejo de UEA la 15-an de aprilo 2007. La originala dokumento tiam troviĝis en la jena adreso: http://www.uea.org/dokumentoj/estraraj_protokoloj.html]

arkivita en: