Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Peter Zilvar iĝis la Esperantisto de la jaro 2007

Peter Zilvar iĝis la Esperantisto de la jaro 2007

de Redakcio Laste modifita: 2007-12-22 13:55
La germana esperantisto Peter Zilvar, prezidanto de Esperanto-Societo Sudharz, gvidanto de la Germana Esperanto-Centro en Herzberg, estas proklamita la Esperantisto de la Jaro 2007.

La sendependa internacia magazino "La Ondo de Esperanto" iniciatis en 1998 ĉiujaran proklamon de la Esperantisto de la Jaro. Al la projekto aliĝis reprezentantoj de diversaj tendencoj en la Esperanto-komunumo kaj sendependaj kompetentuloj.

Kiel la unua laŭreato en 1998 estis elektita William Auld. En 1999 lin sekvis Kep Enderby. En 2000 estis distingitaj tri personoj: Hans Bakker, Mauro La Torre kaj Jouko Lindstedt. Poste laŭreatiĝis Osmo Buller (2001), Michel Duc Goninaz (2002), Dafydd ap Fergus (2003), Helmar Frank (2004), Povilas Jegorovas (2005), Bertilo Wennergren (2006).

Ĉi-jare estis proponitaj 20 personoj, al kiuj la elektantoj povis doni siajn voĉojn.

La rezulto de la voĉdonado:

  • Peter Zilvar: 5 voĉoj
  • Ilona Koutny, Andreas Künzli: 4 voĉoj
  • Renato Corsetti, Probal Dasgupta: 3 voĉoj
  • Peter Baláž, Kalle Kniivilä, Katalin Kováts, Paul Peeraerts, Baldur Ragnarsson: 2 voĉoj

Kvin kandidatoj ricevis po unu voĉon. Kvin proponitoj ne ricevis voĉojn.

zilvarLa germana esperantisto Peter Zilvar, prezidanto de Esperanto-Societo Sudharz, gvidanto de la Germana Esperanto-Centro en Herzberg estas proklamita la Esperantisto de la Jaro 2007 pro diversflanka agado por kaj per Esperanto en Herzberg, la Esperanto-urbo. Lia agado estis intensa ankaŭ en 2007: serio de altnivelaj seminarioj kaj ekzamen-sesioj, starigo de novaj ZEOj, imitinda loka informado pri Esperanto, evoluigo de kunlaboro inter Herzberg kaj Góra (Pollando) k.a.

Intervjuo kun la laŭreato aperos en la februara kajero de La Ondo de Esperanto.

Pliajn informojn pri la projekto kaj intervjuojn kun ĉiuj antaŭaj laŭreatoj legu rete ĉi tie.

Sekretario Halina Gorecka

(Gazetara komuniko)

arkivita en: