Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Esperantista aventurulo rezignis pri monda piedirado

Esperantista aventurulo rezignis pri monda piedirado

de Redakcio Laste modifita: 2007-02-10 14:38
La itala esperantisto Marino Curnis fluge revenis el Irano al Italio, post malsukcesaj provoj ricevi vizon por marŝado tra centr-aziaj landoj cele al Japanio. La vojaĝo de Marino Curnis komenciĝis el Italio en januaro 2006. Li marŝis pli ol 6.000 kilometrojn tra naŭ landoj, sed devis fine rezigni pri sia plano marŝi ĝis Japanio kaj reen, ĉar li ne ricevis la bezonatajn vizojn.

La 28-an de januaro Marino Curnis dissendis el Tehrano urĝan helpopeton al la esperantistoj de la mondo, por ke tiuj intervenu ĉe la ministerio de eksterlandaj aferoj de Italio. Li esperis, ke pli aktiva subteno de la itala ambasado en Tehrano povus helpi lin finfine ricevi vizojn. Tio tamen ne okazis, kaj li fine reflugis al Italio.

Helpe de sponsoroj li aĉetis flugbileton por aviadilo al Milano, sed jam antaŭ ol ekflugi el Irano li en sia blogo komencis fari planojn por plua piedirado.

- Se pli malfrue la italaj politikistoj permesos al mi repreni mian Vojaĝon, mi rekomencos de kie mi haltis. Se ne, mi vivigos novan projekton: Eurasia Pedibus Calcantibus iĝos Italia Pedibus Calcantibus, ĉar almenaŭ ĉi tie mi rajtas moviĝi libere! Dankon al ĉiuj pro grandega kunsento kaj helpo: geamikoj, parencoj, amaskomunikiloj kaj sponsoroj. Ĝis baldaŭ!

arkivita en: