Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Corsetti: "Esperantistoj subtenos Vjetnamion"

Corsetti: "Esperantistoj subtenos Vjetnamion"

de Redakcio Laste modifita: 2007-08-09 15:35
La oficiala Vjetnama Unio de Amikecaj Organizoj la 1-an de aŭgusto donis al Renato Corsetti ordenon kun la nomo "Por paco kaj amikeco de la popoloj". Laŭ raporto de la vjetnamia novaĵagentejo VNA, parolante en Hanojo, Renato Corsetti diris, ke esperantistoj ĉie en la mondo ĉiam subtenos Vjetnamion en la proceso de nacia konstruado kaj evoluo.

Renato Corsetti estis en Vjetnamio por partopreni la Internacian Junularan Kongreson de TEJO, rakontas VNA, kaj aldonas, ke Renato Corsetti lernis Esperanton en la 1960-aj jaroj.

"Poste li helpis publikigi la eldonaĵojn de Vjetnamio en Esperanto por rakonti al la mondo pri la rezisto de la lando por nacia sendependeco kaj reunuigo", skribas VNA.



arkivita en:
bab
bab diras:
2007-08-03 23:57
Do, Vjetnamio kaj Ĉinio estas subtenⁱ/ₑndaj, dum Tibeto kaj Usono estas ”fiulaj” landoj por Vera Esperantisto?

Mi esperas ke Corsetti iam glutos la langon dum kantado de ”En la mondon venis nova sento”.
Bonŝance UEA baldaŭ havos novan prezidanton.
slavik
slavik diras:
2007-08-05 10:44
Se vi opinias kontraŭe, ke Ĉinio estu subŝtato de Tibeto kaj Vjetnamio — de Usono, tio ne estas jam bona fundamento por deziri akcidentojn al estimata persono, kiu kun granda probableco estas pli aĝa ol vi.
bab
bab diras:
2007-08-06 19:47
kaj mi ne deziras akcidentojn al s-ro Corsetti.

La ”langglutado” estis sarkasmo, ne sincera deziro miaflanke.

Min ĝenis la iomete sennuanca subteno far Corsetti al socialismaj nedemokratioj (Ĉinio kaj Vjetnamio). Lia akcepto de la Ĉina invado je Tibeto vere starigis miajn harojn. (Samtempe Corsetti jes kritikis la diversajn Usonajn invadojn en Latinameriko.) Mi trovas lian ĵusan konduton kontraŭa al la idealo de neŭtraleco – kaj al la ”interna ideo”, kiel esprimita interalie en La Espero (”ne al glavo sangon soifanta”).

La pliaĝeco de Corsetti ne aŭtomate estimatigas lin. Ankaŭ Bush estas pli aĝa ol mi, sed tiu fakto ne igas min estimi tiun ulon.
bab
bab diras:
2007-08-06 22:05
(Por ambigu-serĉantoj mi volas precizigi, ke mi neniel estimas s-on Bush. Al s-ro Corsetti mi tenas min neŭtrala, nur liaj lastatempaj asertoj iom negative influis mian opinion pri la asertinto.)
jinen
jinen diras:
2007-08-06 00:16
Ankaŭ mi ne deziras akcidentojn al tiuj kun kiuj mi ne konsentas, kaj ĉiu havas la rajton pensi pri io ajn kion li aŭ ŝi volas. Sed precize tial reprezentanto de grupo kies anoj havas malsamajn politikajn opiniojn nepre devas atenti siajn oficialajn eldirojn kaj agojn. Esperantisto ja estas ĉiu kiu uzas Esperanton, kaj ne ĉiuj uz(et)antoj de la lingvo de Zamenhof konsideras subtenindaj la ŝtatojn aŭ sistemojn kiujn ŝajne favoras la prezidinto de UEA. Sed (esper)eble temas pri nekorekta citaĵo.
slavik
slavik diras:
2007-08-06 11:28
Kio povus esti malsubteninda pri Vjetnamio?
Ĝi ŝajne eĉ ne estas en la Malica Akso :)
unuel
unuel diras:
2007-08-06 13:11
Malsubteninda pri Vjetnamio povus esti ekzemple la manko de homaj rajtoj, manko de demokratio, la unupartia diktatora regado, la politikaj malliberuloj, cenzuro, kaj similaj bagateloj. Aliflanke estos interese scii, ĉu Corsetti efektive diris tion, kion skribas la ŝtata novaĵ-agentejo, aŭ ĉu temas pri nova fuŝo, kaj la novaĵ-agentejo raportis tion, kion Corsetti laŭ ĝi DEVUS diri?
slavik
slavik diras:
2007-08-07 03:10
Mi iom memoras vivon en Sovetunio (kaj iom pli bone la vivon en reformata ŝtato) kaj povas aserti, ke kutima por oni vivmaniero ne nepre estas la sola ĝusta. Aparte gravas, ke transiro de unu vivmaniero al la alia, kiom ajn pli ĝusta, ĉiam sekvigas tiajn perturbegojn, ke eble la celo ne kostas la kromefikojn.

Mi nur volas per tio atentigi, ke alvokoj al "liberiĝo" de Norda Koreio, Vjetnamio kaj kelkaj aliaj "neliberaj" (aŭ eĉ "malicaj") nacioj en realeco estas deziro de malbono minimume al unu generacio de tiuj landoj. Ĉu iom pli libera sinesprimado en la nuna Rusio valoris dudek jarojn da tohuvabohuo (ekstrema malriĉeco, krimiĝo, interetnaj militoj ks.) kaj kelkajn milionojn da vivoj? Mi ne vere certas pri la respondo.

Tial min ĉiam mirigas homoj, kiuj pli bone scias, kian vojon elektu vjetnamoj anstataŭ tiu, kiun ili elektis plurajn jarojn antaŭe kaj pri kiu ili, ŝajne, ĝenerale feliĉas. Mi estas por respekti lokajn vivmanierojn, eĉ se tiuj ne similas al io kutima por mi.
jinen
jinen diras:
2007-08-06 14:28
Nu, nesocialisto ne estas devigata aprobi la ideojn kaj la terminaron de sinjoro Bush, por ne mencii vere influhavajn personojn... Serioze, mi preferas vivi en ``burĝa'' demokratio ol en sistemo kiu volas feliĉigi min per la forigo de miaj liberecoj kaj rajtoj. Ke tiaj tendencoj nuntempe ankaŭ videblas en okcidentaj demokratioj, nur konfirmas ke malferma socio estas ĉiam malstabila. Sed tiu malstabileco ja estas la kosto pagenda por ĉiuj liberecoj, interalie ankaŭ tiu paroli kontraŭ ili - stranga paradokso, ĉu ne ? Mi ne postulas ke vi konsentas kun mi kaj mi pretas defendi vian rajton aserti vian vidpunkton. Tial gravas ke reprezentanto de UEA ne deklaru sian personan opinion kvazaŭ ĝi estus tiu de ĉiuj esperantistoj.