Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Ipernity esperas je 2 milionoj da esperantistoj

Ipernity esperas je 2 milionoj da esperantistoj

de Redakcio Laste modifita: 2007-10-21 11:49
En aŭgusto Libera Folio rakontis pri la granda foto-retejo Ipernity, kiu decidis proponi siajn servojn ankaŭ en Esperanto. La esperanta traduko estis rapide finita, kaj dum kelkaj semajnoj la volontuloj de la esperanta teamo prov-uzis la sistemon por elsarki erarojn. La esperanta fasado de Ipernity estis oficiale lanĉita vendrede la 12-an de oktobro, kune kun la tradukoj en la germana, hispana kaj itala. La gvidantoj de Ipernity volis, ke la Esperanto-versio estu surprizo por la granda publiko, kaj neniuj informoj pri ĝi aperis en la retejo antaŭ la oficiala lanĉo. Lige kun la lanĉo Esperanto estis menciita en la diverslingvaj gazetaraj komunikoj de Ipernity. Intervjuo de Libera Folio kun Christian Conti, unu el la ĉefoj de Ipernity, montras ke interalie troigita Vikipedia informo pri la kvanto de esperantistoj influis lian decidon aperigi la retejon ankaŭ en Esperanto.

Libera Folio: Kiel vi ekhavis la ideon fari esperantlingvan fasadon por Ipernity?

Christian Conti: Unu aktiva membro, Paul Peeraerts, atentigis min pri multaj eraroj, kiujn li trovis en la germana kaj hispana tradukoj. Post kelkaj retmesaĝoj li rakontis al mi, ke li estas lingvemulo, parolas kelkajn lingvojn, el kiuj unu estas... Esperanto! Li ŝajnis tre interesita pri Ipernity. Mi rakontis al li, ke ni evoluigis enretan traduk-programon, kiu ebligas rapide funkciigi Ipernity en multaj lingvoj. Mi demandis al Paul, ĉu li akceptus gvidi la esperantan tradukon kaj trovi kvin pliajn volontulojn por la tasko. Paul akceptis, kaj la projekto tuj ekis!

Kial vi opiniis, ke esperanta traduko estus utila?

- Ipernity estas komunuma retejo, kaj bona maniero kreski estas elekti komunumojn kiel celgrupojn. Estas proksimume du milionoj da esperantistoj en la mondo (laŭ Vikipedio) kaj ne tre multaj kunhavigaj retejoj en Esperanto. Jen!

Kion vi anticipe sciis pri Esperanto?

- Bazajn aferojn, kiujn konas ĉiuj. Utopio de doktoro Zamenhof.

Kiel ŝanĝiĝis via ideo pri Esperanto kaj la Esperanto-komunumo post la komenco de la traduk-projekto?

- Mi ekkomprenis, ke Esperanto vivas, kaj du milionoj da homoj uzas ĝin!

Kiamaniere, se iel, la esperanta projekto diferencis de alilingvaj tradukprojektoj de Ipernity?

Christian Conti- Esperantistoj estas tre aktiva komunumo ĉie en la mondo. Ili ankaŭ kompreneble ŝatas volontuli por antaŭenigi sian lingvon. Nur du semajnoj estis bezonataj por traduki ĉiujn paĝojn de Ipernity. Aliaj lingvoj, kiel la germana kaj la hispana, postulis kvar ĝis ses semajnojn.

Ĉu Esperanto estas videbla en ĉiuj paĝoj de Ipernity, same kiel la aliaj lingvoj?

- Esperanto ricevas egalan traktadon. Ĉiuj fasadoj kaj servoj estos haveblaj en Esperanto.

Kiujn lingvojn vi nun planas aldoni?

- Tuj kiam ni trovos sufiĉe da volontuloj por nova lingvo, ni ektradukos. Ni kompreneble koncentriĝos al aliaj eŭropaj lingvoj (nordeŭropaj, orienteŭropaj), regionaj lingvoj, la rusa, araba, japana...

arkivita en:
edmundo
edmundo diras:
2007-10-14 17:33
Mi reagordis mian TTT-legilon, por ke www.google.com aperu en Esperanto, sed www.ipernity.com restas angla por mi. Kion oni devas fari por vidi la Esperantan fasadon?
edmundo
edmundo diras:
2007-10-14 17:37
Sube de la paĝo. Oni elektas la lingvon, kaj la TTT-legilo memoras per kuketo.
Jorge
Jorge diras:
2007-10-14 18:59
Vershajne malmankas unu nulo kaj fakte temas pri sumo proksima al 200 000.
slavik
slavik diras:
2007-10-16 10:35
Kial ĉiuj malŝatas tiun nombron? I. a. ĝi estas dokumentita en Vikipedio kun ligo al Ethnologue, do ne vere temas pri inventaĵo de esperantistoj.

Se iu nove tradukita projekto ne iĝis tuj populara, temas nur pri tio, ke sufiĉas aliaj analogoj kaj ke homoj jam kutimas uzi ion en sia nacia lingvo (mi certe konas kelkajn servojn en la rusa, kien mi iros unuavice por elmeti fotojn anstataŭ esplori la novan servon).
edmundo
edmundo diras:
2007-10-17 10:59
Kial oni malŝatas tiun nombron? Eble ĉar "Esperanton hantas la minuskomplekso kaj la masoĥismo", laŭ alia lastatempa artikolo en Libera Folio.

Laŭ mi, se oni kalkulus kiel esperantiston ĉiun, kiu jam aŭdis pri Esperanto, la nombro eble povus esti eĉ iomete pli ol du milionoj!

Ipernity ne estas nur por fotoj. Ĝi estas ankaŭ komunikilo (blogoj, ktp). Se multaj esperantistoj ekuzos ĝin, eblos uzi ĝin por komunikado en Esperanto.
Loren
Loren diras:
2007-10-18 05:07
> Kial ĉiuj malŝatas tiun nombron? <

Ĉu malŝatas tiun nombron efektive iu ajn? Mi scias nur ke multaj Esperantistoj ĝin malkredas, malgraŭ la prestiĝo de Ethnologue. (Tiu malkredo neniel validigas spekulativadon pri ies ajn "minuskomplekso" aŭ "masoĥismo".)

Kaj kiam iu kun mallonga sperto pri la viveco de Esperanto asertas, "Esperanto vivas, kaj du milionoj da homoj uzas ĝin!", eblas miri, "UzAS? Pri ĝuste kia 'uzado' do devus temi, por ke tiu estu diro pli-malpli ĝusta?" Tiu demando devas esti allasebla. Kaj eblas bedaŭri ke ĉe certaspecaj okazoj tiom el la Esperantistoj kvazaŭ rifuĝas en dumilionon da fantomoj. Eblas malŝati ne la nombron sed ĝian pluŝursan uzon.

Kaj kiam parte sur la kredo je du milionoj da "uzantoj" de Esperanto baziĝas decido de komerca firmao, eblas malhasti al uzado de ties servoj pro dubo pri tio, kiel facile firmao tiel facilkreda enmiksiĝos en kio alia, kaj kiel facile ĝi do travivos kaj tiujn servojn plu provizos. Sed ŝajnas ke Ipernity mem nur malmulton devis fari por oferti ankaŭ per Esperantlingva fasado siajn servojn. Kaj la nura publika senrezerva papagaĵo "Du milionoj da homoj uzas ĝin!" estas nur malgranda upsaĵo. "Ĝi ne aperus en la Interreto se ĝi ne estus vera."
Jorge
Jorge diras:
2007-10-18 10:12
Mi ne ŝatas tiun nombron ĉar ĝi estas mensogo aŭ almenaŭ revpensado, neniel kongrua kun la realo. Ĝi kongruas nek kun la membraro de niaj asocioj, nek kun la eldonnombro de niaj gazetoj kaj libroj (maksimume kelkaj centoj, kiuj preskaŭ neniam elĉerpiĝas eĉ post jardekoj) ktp.

"Laŭ mi, se oni kalkulus kiel esperantiston ĉiun, kiu jam aŭdis pri Esperanto, la nombro eble povus esti eĉ iomete pli ol du milionoj!"

Uzu la saman formulon por kalkuli la "uzantojn" de la angla, de la ĉina aŭ de volapuko!!! Laŭ tio, preskau ĉiu esperantulo estus ankaŭ "idisto" kaj "volapukisto", audinte jam paroli pri tiuj lingvoj!!!

Por mi, uzanto aŭ parolanto de esperanto estas persono kiu lernis la lingvon ĝis nivelo de aktiva kaj pasiva komunikado, kaj kiu uzas ĝin regule, almenaŭ per legado. Maksimume: kelkaj centmiloj.

Dume oni mensogu al si mem aŭ al Iperneco, ĉiel ajn neniu tion atentos...
edmundo
edmundo diras:
2007-10-18 11:29
Mi pensas, ke Sezonoj ĝenerale presas inter 500 kaj 1000 ekzemplerojn de siaj libroj, kaj ofte oni vendas ĉiujn. Mi pensas, ke vendiĝis plurmil ekzempleroj de "La bona lingvo". Ankaŭ PIV2002 vendiĝis plurmilope, mi pensas; ĝi estas ja vortaro, sed ĝi estas ankaŭ multekosta vortaro.

Al mi do ŝajnas, ke vi iom troigas, kiam vi skribas "maksimume kelkaj centoj, kiuj preskaŭ neniam elĉerpiĝas".

Oni povas verŝajne prave diri, ke "kelkaj centoj" estas tipa vendonombro. La 150 ekzempleroj de "La lupino" ankoraŭ ne elĉerpiĝis, bedaŭrinde!
edmundo
edmundo diras:
2007-10-26 12:19
Mi ĵus eksciis, ke ĝis nun vendiĝis 2600 ekzempleroj de "La bona lingvo", kies unua eldono aperis en 1989.
bkolker
bkolker diras:
2007-10-27 04:44
La suma kvanto de venditaj ekzempleroj de tri eldonoj de "Vojagxo en Esperanto-lando" estas cxirkaux 6500 ekzempleroj. La tria eldono ankoraux ne estas elcxerpita.
redakcio
redakcio diras:
2007-10-29 22:37
...sed ja pri la vendokvantoj en la libroservo de UEA oni povas legi ĉi tie:

http://www.liberafolio.org/2005/aperis/vendostatistiko
MariaS
MariaS diras:
2007-10-18 18:10
Edmundo: Laŭ mi, se oni kalkulus kiel esperantiston ĉiun, kiu jam aŭdis pri Esperanto, la nombro eble povus esti eĉ iomete pli ol du milionoj!

Jorge: Uzu la saman formulon por kalkuli la "uzantojn" de la angla, de la ĉina aŭ de volapuko!!! Laŭ tio, preskau ĉiu esperantulo estus ankaŭ "idisto" kaj "volapukisto", audinte jam paroli pri tiuj lingvoj

Hm, mi tamen komprenis la frazon de Edmundo kiel ... ironion
Peeter
Peeter diras:
2007-10-18 12:17
Estas sendube bona afero ke Ipernity estas uzebla ankau esperante. Tamen mi havas iujn dubojn rilate al gxia reklamo. Ipernity estas nova komencanta loko kaj cxiu komenco estas malfacila. Estas ne kritikinda la fakto ke E-ajxoj tie ankorau malmultas. Sed bedaurinde ecx tion malmulton ne eblas uzi. Registrigxinte mi provis por auskultado elsxuti unu el trovitaj malmultaj sonregistrajxoj. Evidentigxis ke tion povas nur PRO-membroj. Provante alian aperis peto komenti la sonregistrajxon sed auskulti ne eblis cxar lau aserto la alsxutinto estis tion malpermesinta. Mi penis elsxuti trian sonregistrajxon, kaj denove aperis "nur por PRO". Sekvontfoje ensalutinte min atendis "Nerifuzebla propono de Ipernity" - farigxi PRO t.e. pagi cxiumonate po 23,88 euroj! Do Ipernity estas tipa .com. Cxu tio valoras la uzendan monon? Oni fanfaronas pri grandeco sed mi dubas pri tio. Esperantlingvan novajxon estis leginta cent personoj, la anglalingvan tricent! Al granda parto de e-istoj estas postulata monsumo tro granda kaj al pagipovaj memorigxas monperdo lige kun gxangalo.com kaj ITV. Cxe Google eblas ciuj samaj funkcioj senpage. Se iu havas videofilmeton do indas ilin alsxuti kaj al farbskatol.net (la loko konata al e-istoj) kaj al YouTube kie multaj filmetoj trovas ecx kelkmiljonan rigardantaron. Do kial al mi Ipernity.com???
paulpeer
paulpeer diras:
2007-10-19 10:26
Mi ne samopinias kun Peeter pri Ipernity. Ĉi-momente la Esperanto-komunumo estas tre forta en Ipernity, pli forta ol la hispana, itala kaj portugala grupoj. La Esperanto-komunumo tie aktive vivas, kaj tion rimarkas la aliaj lingvo-grupoj. En Guglo io tia neniam estus ebla, eĉ se ĉiuj du milionoj aliĝus ;-)

Krome mi volas emfazi, ke la iniciato aldoni Esperanton kiel plenvaloran lingvon venis de Ipernity mem. Tio en si mem estas escepta kaj subteninda.

Ne justas skribi ke "estas postulata monsumo tro granda". Kiu postulis? Estas ja klare skribite, ke la bazaj servoj ĉiam estos senpagaj. Nur se oni volas ekstrajn servojn (ekzemple alŝuti 1000 megabajtojn monate, aŭ ne nur aŭskulti la sonaĵojn sed ankaŭ elŝuti ilin), oni petas kotizon de 1,99 eŭroj monate (kaj ne 23,88 eŭrojn monate, kiel Peeter volas kredigi al la legantoj de Libera Folio). Mi opinias, ke tiu sumeto estas tre modesta, se oni vidas, kiom da servoj oni ricevas. Mi tute ne bezonis la PRO-konton, sed pagis ĝin volonte, ĉar mi kredas, ke la iniciato de Ipernity estas realisma projekto kiu subtenas la Esperanto-movadon, kaj kiun la Esperanto-movado reciproke subtenu.


Peeter
Peeter diras:
2008-04-25 17:31
Hodiau oni festas unu-jar-igxon de Ipernity.
Miaj gratuloj al cxiuj kiuj estas ligitaj kun tiu bona loko!
Hodiau mi deziras tamen rememorigi tion pri kio mi dubis pasintjare. Nome temas pri esperantigo de GRANDA retejo...
Pasintjare mi indikis kiel pruvo malgranetan nombron de informolegantoj (angle k.a.). Hodiau, kiam Ipernity estas jam grave plidisvastigita, ni ekscias ankau nombron de gxiaj uzantoj - 50 000 (sume en cxiuj lingvoj).
Do pasintjare kiam oni skribis ke temas pri GRANDA retejo oni mensogis! Tia blufo estas kialo kial mi ne tre bone rilatas al tiu eble tute subteninda retejo. Mi pledas pri plia objektiveco en gazetaro (precipe esperanta)!

Peeter Aitai
msandelin
msandelin diras:
2008-04-25 21:19
Peeter Aitai: "Do pasintjare kiam oni skribis ke temas pri GRANDA retejo oni mensogis! Tia blufo estas kialo kial mi ne tre bone rilatas al tiu eble tute subteninda retejo."

Ĉu grandeco estas absoluta? Ĉu 50 000 estas nepre malmulte? Se retejo kun tiom da uzantoj estas malgranda, mi ne scias kiu estus granda.

Peeter Altai: "Mi pledas pri plia objektiveco en gazetaro (precipe esperanta)!"

Rilate vian parentezon: eble ekzemple la ĉina gazetaro estas malpli objektiva ol la esperanta? Nu, fakte parto el la esperanta gazetaro ja estas ĉina, kiel konate... Cetere mi konsentas pri la implicita kritiko de la neprofesieco de la esperanta gazetaro.

Objektiveco kompreneble ne ekzistas, sed ekzistas diversgrada strebo en la direkto al objektiveco. Unu el ĝiaj kondiĉoj estas libera esprimo. Kiel bone do, ke eĉ maltrafan kritikon, kiel la vian, oni povas esprimi en la esperanta gazetaro, almenaŭ ĉi-gazete. Eble tio ion signifas?

Maria Sandelin

Sebastiano
Sebastiano diras:
2008-04-26 09:54
Vi nomis »maltrafa« la kritikonk de Peeter Aitai, nome, ke retejo kun 50.000 uzantoj ne estas »granda«. Tamen vi kastris lian kritikon je la decida punkto kaj tiel malĝuste prezentas ĝin. Peeter Aitai atentigas, ke la NUNA suma nombro de uzantoj estas 50.000, kaj ke ANTAŬ UNU JARO, kiam la retejo ne estis jam »grave disvastigita« kaj kiam oni asertis ĝian grandecon, la nombro de uzantoj do supozeble estis grave malpli granda.

Estas, cetere, amuze, ke ĝuste vi, kiu forcenzuris miajn komentojn, prelegas pri »libera esprimo«. Se iam vi laciĝos pri via laboro en »Libera Folio«, vi kun viaj ĉi tie atingitaj referencoj certe facile trovos lokon en redakcio de ĉina gazetaro.
ArnoLagrange
ArnoLagrange diras:
2008-05-14 23:11
Bonvolu kontroli en la artikolo de Vikipedio : <a href="http://eo.wikipedia.org/wiki/Nombro_de_Esperanto-parolantoj" rel="nofollow" target="_blank">Nombro de Esperanto-parolantoj</a> , estas diversaj taksoj. La nombro 2 milionoj estas nur unu inter la taksoj menciitaj (takso de Culvert de 1988 kiu estas ripetita de <em>The Ethnologue</em> ankoraŭ en 2005). La taksoj de Jouko Linstedt, Simono Peino kaj Ziko van Dijk ankaŭ estas konsiderindaj kaj pli realismaj. </span></p>
<p> Se mi aplikas taksojn bazitajn laŭ anaro de asocioj kaj kvanto da venditaj libroj ekzemple al la franca, mi povas konstati ke nur parteto de parolantoj de la franca estas anoj de asocioj por franca lingvo kaj ke eldonkvanto de multaj libroj estas nur kelkcentoj, dum parolantaro estas pli ol centmilionoj. Takso de parolantaro havu pli seriozajn bazojn.</p>
<p>Ke fondintoj de ipernity diras ke ili baziĝis sur tiu kredo laŭdire ĉerpita el Vikipedio supozigas ke ĉu ili ne serioze legis Vikipedion (mirinde se temas pri ia merkatesploro) ĉu ili iel blufis por flati esperantistojn kaj provi allogi ilin : tiukaze ili sukcesis ĉar laŭ la taksoj de Paŭl estas signife pli granda procentaĵo da esperantoparolantoj en ipernity ol en la cetera mondo.</p>
redakcio
redakcio diras:
2008-05-15 21:06
Ne havas grandan sencon citi, kio estas NUN skribita en la ESPERANTLINGVA Vikipedio, kaj per tio argumenti kontraŭ io, kion neesperantisto legis en alilingva Vikipedio pasintoktobre.

Por amuzo mi kontrolis, kio estis skribita en la franclingva Vikipedio pri la kvanto de la parolantoj de Esperanto en la tago kiam aperis ĉi tiu artikolo. Jen citaĵo:

"les estimations varient beaucoup ; une étude considérée comme sérieuse donne 2 millions de locuteurs répartis dans le monde entier (étude réalisée par le professeur Culbert, de l' université de Washington).{{citnec}}"

Do, oni ja diras, ke la taksoj varias, sed la sola cifero menciata estas ĝuste du milionoj. Se la verkanto diras, ke taksoj varias, kaj samtempe mencias nur unu ciferon, por la leganto facilas pensi, ke tiu menciata cifero celas mezumon de la tre variaj taksoj.