Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Brita kongreso de Esperanto

Brita kongreso de Esperanto

de Redakcio Laste modifita: 2007-01-08 10:36
La Brita Kongreso de Esperanto 2007 okazos en Ĝardenurbo Letchworth de majo 4 ĝis majo 7. Letchworth situas 40 km norde de Londono, kaj estas facile atingebla per regula vagonara servo de King's Cross, kaj per aŭtobuso de Heathrow.

Detaloj de evento

Kiam

2007-05-04 je 02:05 ĝis
2007-05-08 je 01:55

Kie

Letchworth, Britio

Aldoni eventon en la kalendaron.

La ĝardenurbo estas la unua de sia speco en la mondo, planita laŭ ideoj de Esperantisto Ebenezer Howard. Antaŭ ĝuste cent jaroj la ĝardenurbon vizitis partoprenantoj de la Universala Kongreso de Esperanto en ekskurso de Kembriĝo en 1907.

La kongresa temo, renoviĝo, taŭgas kaj por la aktuala diskuto pri renovigo de la urbocentro de la ĝardenurbo, kaj por la aktuala diskutado pri renoviĝo inter britaj esperantistoj.

Pli da informo pri tiu evento…