Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Baltiaj Esperanto-Tagoj

Baltiaj Esperanto-Tagoj

de Redakcio Laste modifita: 2007-01-13 22:07
Litova Esperanto-Asocio invitas Vin partopreni vicajn ĉiujarajn internaciajn somerajn tradiciajn la 43-ajn Baltiajn Esperanto-Tagojn (BET- 43). CELOJ kaj TASKOJ: studi problemojn de Esperanto-movado, elstarigi nuntempajn ĉefajn taskojn de Esperanto-agado, interŝanĝi sperton pri esperantista laboro, perfektiĝi en Esperanto, enhavoriĉe pasigi la tempon. BET okazas ekde 1959 ĉiujare laŭvice en Latvio, Estonio, Litovio. BET- 43 estas dediĉata al 80-jariĝo de Esperanto-movado en SIAULIAI.

Detaloj de evento

Kiam

2007-07-14 je 12:05 ĝis
2007-07-23 je 00:05

Kie

Šiauliai, Litovio

Aldoni eventon en la kalendaron.

LOKO: BET-43 okazos en nordlitovia urbo ŠIAULIAI , kiu situas 214 kilometrojn for de Vilnius, 142 kilometrojn for de Kaunas, 165 kilometrojn for de Klaipeda, 128 kilometrojn for de Riga (Latvio) kaj 250 kilometrojn for de Kaliningrad (Rusio). En la urbo loĝas 134000 loĝantoj, ĝi okupas 82 kvadratajn kilometrojn de areo kaj estas la kvara laŭ grandeco urbo de Litovio. La urbo estas fondita en 1236. Meza temperaturo en ŠIAULIAI en julio estas 18 gradoj da varmo. BET-43 funkcios en universitato de ŠIAULIAI. Ĉefa kaj sola lokalo de BET-43 estos Fakultato de sociaj sciencoj de tiu universitato ( str. Architektu 1 ) iom for de la urbocentro, kie estas luksaj kondiĉoj por laboro de BET-43. Partoprenantoj de BET-43 libere povos uzi ĉiujn ejojn kaj servojn de la fakultato (salonoj, aŭditorioj, la plej modernaj teknikaĵoj, muzikiloj, multaj komputiloj kun libera reta aliro k.s.). SIAULIAI estas atingebla trajne, buse kaj aŭtomobile.

TEMPO: BET-43 funkcios la 14-22-an de Julio, 2007. Veni al la aranĝo eblas jam la 13-an de Julio.

PARTOPRENO: ni invitas ĉiujn esperantistojn. Speciale ni dezirus vidi esperantistojn el la landoj ĉirkaŭ Balta maro, sed ankaŭ de ĉiuj aliaj najbaraj kaj pli foraj landoj. La kvanto de partoprenantoj ne estas limigita.

Pli da informo pri tiu evento…