Aperis novaj tradukoj de La Infana Raso de Auld
de Redakcio
—
Laste modifita:
2007-09-11 23:30
En la retejo de Esperantista Verkista Asocio nun aperas novaj nacilingvaj tradukoj de La Infana Raso de William Auld.
Por omaĝi al la elstara poeto William Auld, ekde la 11-a de septembro Esperantlingva Verkista Asocio disponigas, en pdf-dosieroj, tri nacilingvajn tradukojn de La Infana Raso kiujn oni rajtas libere elŝuti kaj diskonigi: la skotan kaj la anglan versiojn disponigis Girvan McKay, dum la francan Jean-Pierre Danvy. Baldaŭ estos preta ankaŭ hungarlingva versio de István Ertl. Aliajn tradukojn legu en la sekcio pri William Auld de la retejo.
amike
Istvan Ertl