Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Valerio Ari akuzata pri fraŭdo en elekto

Valerio Ari akuzata pri fraŭdo en elekto

de Redakcio Laste modifita: 2007-01-14 14:20
Valerio Ari, ankaŭ konata kiel Giorgio Silfer, en decembro lasis elekti sin konsulo, aŭ la prezidanto de ĉiuj Civitanoj. Estas sendube, ke ne ĉiuj kalkulitaj voĉoj estis validaj. Estis enkalkulita la voĉo de almenaŭ unu nevoĉdoninto, Diego Fiumarella el Torino. Responde al siaj plendoj senditaj al la Civito, Fiumarella ricevis la klarigon, ke li rajtas plendi nur, se li unue pagos 300 eŭrojn, kaj ke la rezulto ajnakaze ne estos ŝanĝita. Lige kun la elektoj estis malkaŝita ankaŭ la suma kvanto de la Civitanoj: 266 personoj, el kiuj sesdeko estas lastatempe aligitaj afrikanoj. Post sia elektiĝo Valerio Ari en intervjuo klarigis, por kio la Civito estis fondita: por certigi ke Esperanto ne tute malaperu dum la nuna jarcento. Evidente laŭ li la Civito havas pli grandajn ŝancojn sukcesi pri tiu modesta tasko ol UEA kun sia 50-oble pli granda membraro.

En jarfina balotado la postkulisa movadanto de la Esperanta Civito, la italo Valerio Ari (pseŭdonime Giorgio Silfer), estis fine oficiale elektita konsulo. Antaŭ la baloto estis unuafoje malkaŝita ankaŭ la kvanto de anoj, registritaj en la dokumentoj de la Civito: 266.

Por komparo eblas mencii, ke UEA havas pli ol 6.000 individuajn kaj pli ol 12.000 aligitajn membrojn. La nura kresko en la kvanto de individuaj membroj de UEA en la jaro 2005 estis 251, cifero kiu preskaŭ egalis la suman membrokvanton de la Civito. La kvanto de Civitanoj egalas al proksimume 2,2% el la kvanto de aligitaj membroj de UEA, aŭ proksimume 4,4% el la kvanto de individuaj membroj. La komparo kun aligitaj membroj ŝajnas pli justa, ĉar same kiel la anoj de la Civito, ili membras ne rekte, sed tra alia organizaĵo. Tamen UEA-anoj, male ol Civitanoj, devas ĉiujare rekotizi por resti membroj.

Cetere, ankaŭ Libera Folio havas pli da membroj ol la Civito. Fine de 2006 Libera Folio havis 476 registritajn membrojn kiuj rajtas komenti la artikolojn. Supozeble jam en la unuaj monatoj de la jaro 2007 la membrokvanto de Libera Folio atingos la duoblon de la cifero de la Civito.

El la 266 voĉdonrajtaj Civitanoj, laŭ la statistiko de la Civito balotis sume 163. Ne eblas scii, ĉu ĉiuj 266 registritaj anoj konscias pri sia membreco en la Civito. Tamen almenaŭ unu el la registritaj balotintoj tute ne konsciis, ke li balotis. Diego Fiumarella - bahaa esperantisto el Torino - je sia surprizo ricevis de la Civito dankon pro sia voĉdono, kvankam li tute ne partoprenis en la baloto. Konkludeble do iu alia voĉdonis lianome.

- Ĉar estintece mi havis kelkajn kontaktojn kun la supre menciita fiulo [Valerio Ari], mi havas la "privilegion" honore porti la titolon de Civitano, do mi pensis ke mi povus kontribue partopreni la demokratian vivon de parto de la esperantista mondo (kia iluzio!) Mi estis decidinta voĉdoni poŝte, sed ĉar ĝis la lasta momento mi hezitis por kiu voĉdoni, fine mi preferis rekte veturi al Milano – nur ke ĝuste la tagon de la voĉdono okazis fervoja striko, tiel ke mi devis senkonsole rezigni, skribas Diego Fiumarella en itallingva teksto aperinta en loka retejo. La vorto "fiulo" tamen aperas esperante.

Kvankam li fine do ne voĉdonis, jam la sekvan tagon post la elektoj Fiumarella ricevis de la Civito retpoŝtan dankleteron pro la partopreno. Kiam li petis klarigojn, la respondo estis, ke por "iniciati juran proceduron" ĉe la kortumo de la Civito, li devus unue pagi 500 svisajn frankojn (proksimume 300 eŭrojn).

- Ankaŭ en la kazo ke mi montriĝus prava, la rezultojn oni ne modifus, kaj tial oni "proponis" al mi ne insisti, skribas Diego Fiumarella.

Aparte incitis lin, ke Valerio Ari, la gajninto de la elektoj, persone skribis al li kaj akuzis lin pro nekonsekvenceco, ĉar li kiel bahaano laŭ Ari tute ne devus interesiĝi pri la voĉdonado. Krome Diego Fiumarella - post kiam li plendis pri la voĉdona fuŝo - estis subite kaj senklarige elfermita el la interna Civita diskutforumo.

- El ĉio ĉi (...) aldone al la fakto ke nur la supre menciita fiulo konas la kodon de mia legitimilo (t.e. la identiga karto kiun havas ĉiuj gecivitanoj), konkludiĝas ke nur li povis fraŭde sendi mian voĉon per poŝto, sen mia scio. La moralo de la rakonto: restu kiel eble plej malproksime de Valerio Ari, alinome Giorgio Silfer, kaj de lia kliko!

Se efektive laŭ la reguloj necesas pago de 500 svisaj frankoj por rajti plendi pri misfaroj de la Civito, oni pli facile komprenas, ke la kortumo - kies tasko estas interveni kiel paciganto en konfliktoj interne de la Civito - dum sia ĝisnuna ekzisto neniam bezonis ion entrepreni.

En memintervjuo donita al La Ondo de Esperanto post la elektoj, Valerio Ari unuafoje klare formulis la finan celon de la Civito, kaj la esencon de la raŭmismo: malhelpi ke Esperanto malaperu dum la nuna jarcento. La ambici-nivelo de la "raŭmistoj" do evidente estas malpli alta ol tiu de la "finvenkistoj":

- En la nova Esperantio, kie ĉiuj individuoj estas raŭmistoj, temas pri kuro kontraŭ la tempo: ĉu sufiĉe rapide ekzistos tio, kio garantios la transvivon de esperanto en la nuna jarcento? Ja finfine la Civito ekestis tiucele, klarigis Valerio Ari en la intervjuo.

arkivita en:
redakcio
redakcio diras:
2007-05-23 09:55
En la retejo de la Esperanta Civito la 21-an de majo aperis teksteto, titolita "Anonco sendita al Libera Folio", subskribita de Diego Fiumarella. Tia "anonco" tamen neniam estis sendita al Libera Folio, sed ial aperis nur en la Civita retejo. Laŭ klarigo de s-ro Fiumarella, li ĝis nun ne sendis sian tekston al Libera Folio pro "komputilaj problemoj". Ni publikigas la tekston de s-ro Fiumarella, kaj aldone la kompletan tekston de la letero, kiun li post la Civitaj elektoj sendis al la diskutlisto de Torinaj esperantistoj, por ke legantoj mem povu juĝi, ĉu Libera Folio misinterpretis liajn vortojn.

La redakcio de Libera Folio

---

HeKo 330 3-A, 21 maj 07: Anonco sendita al "Libera Folio"

Ĝustigo

"Libera Folio" misinterpretis miajn vortojn, probable pro sia ĝenerale skandalisma tono.

Mi neniam akuzis iun ajn pri defraŭdo en la elektoj por la Senato de la Esperanta Civito.

Kiel bahaano, mi celas ne havi, kaj eĉ malhavi ĉiajn konfliktojn, ĉefe politikajn, kaj kiel Esperanta civitano mi agnoskas amikon kaj civitanon prof. Giorgio Silfer kiel legitiman Konsulon de la Esperanta Civito. Ĉio ajn ekster tio nur estas klaĉoj.

Diego Fiumarella
21 majo 2007

---

La letero de Diego Fiumarella al la diskutlisto de Torinaj esperantistoj (traduko el la itala):

2 Masa'il 163 BE

Kiel antaŭvidite, la 15-an de decembro 2006 okazis la elektoj por la sinnomanta "Senato de la Esperanta Civito". Eblis voĉdoni laŭ du manieroj: rekte ĉe la koncerna balotejo (kiu por Italio estis Milano), aŭ per poŝto. Ĉar estintece mi havis kelkajn kontaktojn kun la supre menciita fiulo /Valerio Ari/Giorgio Silfer; "fiulo" Esperante en la originalo/, mi havas la "privilegion" honore porti la titolon de civitano, do mi pensis ke mi povus kontribue partopreni la demokratian vivon de parto de la esperantista mondo (kia iluzio!)

Mi estis decidinta voĉdoni poŝte, sed ĉar ĝis la lasta momento mi hezitis por kiu voĉdoni, fine mi preferis rekte veturi al Milano – nur ke ĝuste la tagon de la voĉdono okazis fervoja striko, tiel ke mi devis senkonsole rezigni. Tamen, jam la postan tagon pli forta sento montriĝis la surprizo, kiam mi ricevis retmesaĝon de la skrutiniantino el Milano, kiu min dankis pro partopreno en la elektoj. Je tiu punkto mi diris: "Sed, ho ve, kiel tio eblas? Mi ja ne voĉdonis…" do mi sendis mesaĝon al la Esperanta Civito por peti klarigojn. Ĉio kion mi eksciis el la respondo estis ke

1. Por iniciati juran proceduron ĉe la Kortumo mi estus devinta elpoŝigi 500 svisajn frankojn.

2. Ankaŭ en la kazo ke mi montriĝus prava, la rezultojn oni ne modifus, kaj tial oni "proponis" al mi ne insisti...

3. Fi-Silfer (aŭ Fi-Ari, se vi preferas...) sendas al mi personan mesaĝon, en kiu li akuzas min pri malkohereco, ĉar – laŭ liaj vortoj – kiel bahaano mi ne povintus voĉdoni, kaj se pro devigo mi tamen voĉdonus, tiam mi devus min deteni (falsaĵo: al bahaanoj estas malpermesita aktiva agado politika, sed ne uzado de sia voĉdonrajto, des malpli ĉe sekreta voĉdonado!)

Fine, mi estis krude kaj sen apartaj klarigoj ekskludita el la forumo de la Civito (portiko@esperantio.net).

El ĉio ĉi (aparte el punkto 3), aldone al la fakto ke nur la supre menciita fiulo konas la kodon de mia legitimilo (t.e. la identiga karto kiun havas ĉiuj gecivitanoj), konkludiĝas ke nur li povis fraŭde sendi mian voĉon per poŝto, sen mia scio.

La moralo de la rakonto: restu kiel eble plej malproksime de Valerio Ari, alinome Giorgio Silfer, kaj de lia kliko!

Ĝis!

Diego

---

La itallingva originalo de la letero:

12 Masa'il 163 BE

Come previsto, il 15 dicembre 2006 si sono svolte le elezioni per il sedicente "Senato de la Esperanta Civito". Si poteva votare in due modi: direttamente presso il seggio elettorale di competenza (in Italia a Milano), oppure per posta. Avendo avuto in passato alcuni contatti con il summenzionato fiulo ho il "privilegio" di fregiarmi del titolo di civitano, così ho pensato di contribuire a partecipare alla vita democratica di una parte del mondo esperantista (che illuso!).

Ero deciso a votare per posta, ma ho tirato tardi fino all'ultimo nel decidermi per chi votare, così ho preferito andare direttamente a Milano, senonché proprio il giorno delle votazioni c'è stato uno sciopero dei treni, così ho dovuto rinunciare, sconfortato. Il giorno dopo, tuttavia, la sorpresa ha preso il sopravvento, quando ho ricevuto una email dalla scrutatrice di Milano, ringraziandomi per aver partecipato alle elezioni! A quel punto ho detto: "Ohibò, come è possibile? Io non ho votato...", così ho mandato un messaggio alla Esperanta Civito, chiedendo spiegazioni. Per tutta risposta sono venuto a sapere che:

1. Per aprire un contenzioso presso la Kortumo avrei dovuto sborsare 500 franchi svizzeri,

2. Anche qualora avessi avuto ragione, i risultati non si sarebbero modificati, pertanto mi si "proponeva" di lasciar perdere...

3.Fi-Silfer (o Fi-Ari, se preferite...) mi manda un messaggio personale accusandomi di non essere coerente, poiché - a suo dire - come baha'i non avrei potuto votare e se costretto a votare avrei dovuto astenermi (cosa falsa: ai baha'i è vietata l'attività partitica attiva, non lo svolgimento del diritto di elettore, a maggior ragione se a scrutinio segreto!)

Infine, sono stato escluso brutalmente e senza tante spiegazioni dal forum della EC (portiko@esperantio.net).

Da tutto ciò (specialmente dal punto 3), unitamente al fatto che solo il summenzionato fiulo è a conoscenza del codice della mia legitimilo (cioè la carta d'identità che hanno tutti i gecivitanoj) se ne deduce che solo lui può aver fraudolentemente mandato il mio voto per posta, a mia insaputa.

Morale della favola: state lontani più che potete da "Valerio Ari dit Giorgio Silfer" e dalla sua cricca!!!

Gxis!

Diego
dfiuma
dfiuma diras:
2007-05-23 17:58
Post longa intersxangxo da retmesagxoj inter mi kaj la redakciestro de "Libera Folio", finfine mi devas komenti jene:
1. Tio, kion aperis en la torina diskutlisto estis nur privata klacxo: neniu rajtis publikigi gxin;
2. Mi neniam akuzis iun ajn oficiale (tio postulus 500 svisajn frankojn...);
3. Mi interparolis rekte kun Giorgio Silfer, kaj mi asekuras, ke tute ne estas malamika interrilato inter ni;
4. Finfine mi pardonis la kulpulo(j)n de la frauxdo, kiu(j) ajn li/sxi/ili estis, kiel decas al vera kredanto je Dio,
5. Mi invitas cxiujn ajn ne dauxrigi cxi tiun polemikon!
Amike kaj bahaame,
Diego Fiumarella