Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Kunlaboro trans limoj arabigis la retejon "Lernu!"

Kunlaboro trans limoj arabigis la retejon "Lernu!"

de Redakcio Laste modifita: 2008-01-09 21:52
La Esperanto-instrua retejo "Lernu", kiu ĵus festis sian kvinjariĝon, nun havas version ankaŭ en la araba. Por krei la novan version kunlaboris Lernu-anoj el Jordanio, Usono, Israelo kaj Saud-Arabio. "Kvankam mi estas sufiĉe cinika persono, estis kor-varmige por mi, rimarki ke estis judaj israelanoj kiuj demandis pri la manko de araba traduko, kaj ke estas jordanianino kiu parolas (kaj amas) la hebrean, kiu faris la plejparton de tiu traduko", komentas, Erin Piateski, unu el la ĉefaj teamanoj de "Lernu".

La retejo Lernu.net, aŭ "lernu!", kiel preferas ĝin nomi la teamanoj, estas la plej ampleksa ekzistanta multlingva ret-paĝaro per kiu eblas lerni Esperanton. Pri la paĝaro okupiĝas pluraj dekoj da homoj, kaj la paĝaro nuntempe ekzistas en pli ol 30 lingvoj. Inter la elekteblaj lingvoj estas kelkaj ne tre grandaj, kiel ekzemple la gaela, sed longe mankis pluraj gravaj ekstereŭropaj lingvoj.

La ideo pri la paĝaro naskiĝis dum seminario en Svedio en aprilo de 2000. En julio 2002 la projekto ricevis subtenon de la fondaĵo ESF, kaj la nova paĝaro estis lanĉita en decembro 2002. Tradukoj de la paĝaro estis faritaj de volontuloj, sed por havigi tradukojn en la araba kaj persa oni eĉ proponis pagon por la laboro. Tamen ne estis trovitaj tradukemuloj, kaj la tasko restis netuŝita dum kelkaj jaroj, rakontas Erin Piateski.

- Dum kelkaj jaroj, neniu faris ion. Sed pasint-printempe, mi kredas ke estis iam dum majo, la Lernu-teamo ricevis du komentojn, kredeble sendependajn, de israelaj Esperantistoj kiuj scivolis kial Lernu ne estas havebla en la araba. Ni klarigis al ili, ke kompreneble ni ĉiuj volas ke ĝi ja haveblu, sed ke mankas tradukantoj. Tamen tiuj komentoj estis vere pensigaj por mi. Kvankam mi neniam dirus, ke unu lingvo estas pli grava ol alia, la araba havas inter 200 kaj 400 milionojn da parolantoj (la preciza cifero varias multege, depende de la fonto), kaj estas unu el la ses oficialaj lingvoj de la UN. Estas iom strange, do, ke Lernu estas havebla en la litova (3-4 milionoj da parolantoj) kaj la gaela (1-2 milionoj), sed ne en la araba.

Tial Erin Piateski komencis denove aktive serĉi tradukemulojn por la araba, kaj por alia neglektita grava lingvo, la persa. Ŝi rapide konstatis, ke en la esperantaj diskutforumoj pri la araba mondo kaj Irano ĉefe ĉeestis eŭropanoj, kiuj interesiĝas pri la regiono, sed ne scias la lingvojn. Tamen inter la studentoj de Lernu ŝi trovis la 24-jaran jordanianinon Hind Hussein, kiu konsentis helpi pri la traduko al la araba.

- Kvankam Hind havis nur mezan nivelon de Esperanto, ŝi povis uzi sian konon de la angla kaj de la hebrea por traduki la paĝaron. Ĉi ĉio okazis ekde malfrua majo 2007, do la laboro entute daŭris malpli ol unu jaron. La fina rezulto de la laboro estas ke Lernu nun estas 90%-e tradukita en la araban, kio estas grandega laboro, konsiderante ke la paĝaro konsistas el pli ol mil paĝoj.

Ĝis nun tamen mankis traduko de grava ero en la retejo, la vortaro. Hind Hussein mem rakontas, ke la afero ĵus rapide ekprogresis, kiam la israela Lernu-ano Oded Gilad ekokupiĝis pri la traduko de la vortaro al la araba.

- Mi mem ekokupiĝis pri la tradukado, ĉar mi pensas, ke Esperanto estas la plej bona lingvo, kiu povas unuigi homojn el diversaj kulturoj, kaj mi volis faciligi la taskon de arabaj lernantoj. Mi havis amikon, kiu parolas Esperanton, kaj li kuraĝigis min lerni. Mi multe ŝatis la ideon. Mi pensas ke la nombro de Esperantistoj en arablingvaj landoj ja altiĝos, sed mi ne scias kiel oni povas disvastigi la informon pri Lernu en arablingva medio. Post la festotempo tamen aperos reklamo pri Esperanto en araba gazeto en Jordanio. Printempe ni intencas organizi kunvenon en Jordanio por esperantistoj de la Meza Oriento, rakontas Hind Hussein.

Oded Gilad rakontas, ke li unue renkontis Hind Hussein en hebre-lingva reta formumo pri Esperanto.

- Ŝi aperis sub la nomo "Antigona" kaj tio estis tre kortuŝa, ĉar la timo kaj malamo, kiu regas la rilatoj inter judoj kaj araboj, vere estas terura tragedio. Kiam ŝi komencis traduki la pagxaron Lernu al la araba mi ege ĝojis kaj kuraĝigis ŝin, ĉar mi pensas ke tiel ŝi heroe malfermas la esperantan pordegon al la arabaj gejunuloj de la mondo, kaj mi vere sentas specialan historian senton, ke tiu ago povas ŝanĝi la mondan estontecon. Mi tre fieras ke mi komencis traduki la vortaron al la araba lingvo, sed mi ne tiom bone regas la araban, do mi ĝojegis ke post kelk-dekoj da vortoj Hind aliĝis.

En la tradukado al la araba kunlaboris ankaŭ Adel Dossary el Saud-Arabio, kiu mem tute lastatempe lernis Esperanton per la paĝaro.

- Mi aŭdis pri Esperanto kiam mi estis knabo, kaj mi pensis ke la koncepto de internacia lingvo estas admirinda. Do, kiam mi iel trovis Lernu antaŭ kelkaj monatoj, mi decidis lerni Esperanton. Mi ne bedaŭris ĉi tiun faron, ĉar mi trovis multajn afablajn geamikojn, rakontas Adel Dossary.

Libera Folio: Ĉu laŭ vi estas io speciala en la fakto, ke arabaj esperantistoj kunlaboras kun esperantisto en Israelo por krei araban paĝaron?

Adel Dossary: - Ĉiu tradukanto tradukas sole. Kaj en vero, mi ne sciis ke Oded tradukas la araban version. Mi neniam vidis lian nomon antaŭ via mesaĝo. Sed mi ne havas iun ajn problemon kunlabori kun israelanoj. Certe, mi subtenas la palestinan aferon, sed tio ne signifas ke mi ne parolas aŭ ne laboras kun israelanoj.

Oded Gilad: - Antaŭ jardekoj ekzistis kunlaboro inter esperantistaj judoj kaj araboj, sed jam de longe ĝi iĝis fora historio. Kvankam ĉe la juda flanko Esperanto restis sufiĉe aktiva, en la araba mondo ĝi ege rariĝis. Mi ne konas Adel, sed ĝojegas ke ankaŭ li aliĝis al la klopodoj, kaj mi ege esperas renkonti lin kaj Hind, kaj multajn aliajn en la planata mezorienta renkontiĝo.

Kvankam la araba versio de Lernu jam estas plene funkcianta, la teamo ankoraŭ hezitas grandskale reklami ĝin antaŭ ol la vortaro estos plene tradukita, diras Erin Piateski.

- Ne prezentus tre bonan impreson pri la Esperanto-movado, se ni multe reklamus lingvolernan paĝaron, kiu havus nur apenaŭan vortaron por la lingvo, per kiu oni reklamas. Kiam ni ja reklamos, mi kredas ke ni uzos guglo-reklamojn, aŭ eble reklamojn en iu alia serĉilo kiu estas ofta en la araba mondo.

Laŭ Hind Hussein, jam eblus komenci la reklamadon.

- Lernu estas nun 91,7%-a tradukita en la araban, kaj 100% de la malgranda vortaro estas tradukita.
arkivita en:
blahma
blahma diras:
2008-01-07 21:20
Dankon pro publikigo de tiu bona artikolo.

Tamen, rilate al "lernu!" la redaktanto forgesis mencii unu esencan informon: Se oni skribas pri projekto kreata de iu grupo, estas dece mencii ties nomon, por ke la grupo ne restu por la leganto anonima. La unuaj iniciatoj el 2000, menciataj en la artikolo, kaŭzis naskon de ne nur "lernu!", sed ankaŭ de E@I (foje nomata "Esperanto ĉe Interreto"), organizaĵo kiu estas la oficiala respondeculo por tiu kaj pluraj aliaj projektoj. Por detaloj eblas konsulti ties paĝaron www.ikso.net. Kiel nuntempa ĝenerala sekretario de tiu organizaĵo, mi sentis la devon pri tio ĉi ĉi tie atentigi kaj tiel samtempe kompletigi la artikolon.
dennis
dennis diras:
2008-02-06 09:21
La fakto ke nun ekzistas kurso por lerni Esperanton per arablingva retkurso estas tre bona novajho. Sed kiamaniere sciigi tiun fakton tra la araba mondo por, ke homoj tie ekstudu Esperanton per lernu.net?

Eble ghuste venis unu el la plej bonaj momentoj por anonci la araban kurson en Nordafriko kaj Mezoriento. Nome, en la lastaj tagoj, lauh ret-esploro de Henri Masson de SAT-Amikaro, multe da arabmondaj jhurnaloj publikigis artikolon pri eblaj kandidatoj por la Nobelpacpremio. Inter tiuj kandidatoj estas kaj la prezidento de Algherio kaj Esperanto. En tiu tre favora kunteksto aperis la vorto Esperanto en jhurnaltitoloj.

Mi ne scias, kiom da personoj en la lasta semajno eksciis pri Esperanto per tiuj jhurnaloj. Eble dekmiloj, eble centmiloj, eble milionoj. Chiaokaze, nun estas bonega momento, se iu en Esperantujo scias tion fari, verki PUBLIK-RILATAJN artikolojn pri Esperanto kaj paco (auh io simila), kaj poste provi publikigi tiujn artikojn en tiuj samaj jhurnaloj KUNE KUN la retadreso de LERNU.NET

Samtempe se iu scias kiamaniere samtempe fari "Google" senpagan anonc-kampanjon, tio donos ech pli da efiko. La chefa afero estas informi samtempe diversflanke.

Nun estas la bona momento.