Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Kvar RETanoj savitaj el la maro

Kvar RETanoj savitaj el la maro

de Andrej Grigorjevskij Laste modifita: 2007-09-09 22:36
Kvar partoprenintoj de Rusiaj Esperanto-tagoj estis savitaj, post kiam ilia akvobiciklo estis forportita for de la bordo per fortega vento.

Azova maro en suda Rusio estas renoma pro sia malprofundeco (la plej profunda loko en ĝi estas proksimume 12 m). Tial ĝi estas speciale taŭga por familia ripozado - la profundeco kreskas tre malrapide, oni bezonas iri centon da metroj for de la bordo antaŭ la profundeco iĝas sufiĉa por naĝi.

Tio allogis al RET-07 (Rusiaj E-tagoj, 15-25.08.2007) multajn esperantistajn familiojn kun infanoj. Inter la 183 partoprenintoj el 8 landoj estis 21 infanoj de diversaj aĝoj. Sed pro alloga programo venis ankaŭ multaj pliaĝuloj ka gejunuloj. Ja estis planitaj pluraj koncertoj - interalie de JoMo, Georgo Handzlik, Mikaelo Bronŝtejn - diskotekoj, kursoj, kaj aliaj interesaj programeroj.

Por pli aĝaj homoj la malgranda profundeco estis konstanta incitilo iri ien tre for de la bordo, por povi bone naĝi. Por tiu celo oni foje uzis unu el la akvobicikloj de la bazejo.

En unu tago, esperantista kompanio el kvar personoj (pli ol permesite), akvobiciklis for de la bordo - kaj ne kapablis reveni, kiam subite ekblovis fortega vento. La akvobiciklo estis rapide forportata de la bordo, malgraŭ ĉiuj penoj. Iu aparte forta ventoblovo kune kun la ondoj renversis ĝin. La esperantistoj povus provi alnaĝi al la bordo memstare - sed la ondado estis forta, nek oni volis forlasi la renversitan akvobiciklon, je kiu oni sin tenis.

Ĉiuj kvar estis baldaŭ savitaj de la savista servo, kiu sendis motorboaton.

Andrej Grigorjevskij

arkivita en: