Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Mondfama bando uzas Esperanton

Mondfama bando uzas Esperanton

de Redakcio Laste modifita: 2007-01-19 13:12
Unu el la plej konataj rusiaj bandoj, Akvarium, nun havas retejon en Esperanto. Krom Esperanto, la oficiala multlingva retejo de Akvarium estas legebla en la rusa, angla, germana, franca kaj finna lingvoj. Tradukoj al pliaj lingvoj estas planataj. La nove lanĉita retejo ankoraŭ ne havas ege multajn vizitojn, kaj la vizitoj al la anglalingva sekcio estas nur duoble pli multaj ol al la esperantlingva. "Mi aŭskultas kantojn Akvarium ekde adoleskanteco, kaj kompreneble mi multe interesiĝas pri ĝia interret-aktivado", rakontas Grigorij Arosev, kiu nun respondecas pri la esperantlingva versio de la oficiala multlingva retejo de la bando. Speciale por Libera Folio Grigorij Arosev tradukis unu el la popularaj kantoj de Akvarium. Multaj kantoj de la bando estas libere elŝuteblaj. "Libere fordonante nian muzikon, ni mem akiras pli da libereco", diras la kreinto de Akvarium, Boris Grebenŝĉikov.

La grupo Akvarium estis formita en la jaro 1972 en Leningrado. "Tiutempe en USSR regis rigida ŝtata sistemo, kiu bezonis homojn kun koncerna vivkoncepto kaj mallibera kulturo, servanta por ĝi. Tiumedie rok-muziko estis kiel torento da freŝa aero", rakontas la retejo en ampleksa artikolo pri la historio de la bando.

En alia sekcio de la ampleksa multlingva retejo www.aquarium-web.com, la kreinto de la bando, Boris Grebenŝĉikov, respondas al demando pri tio, kial kaj kiam aperis la ideo krei multlingvan retejon.

- La ideo fari nian retejon multlingva ekzistis de la komenco, ekde 1996. Tiam ĉi tiu tasko estis nerealigebla – Artemij Lebedev, konceptinta la retejon www.aquarium.ru, ne havis tempon kaj eblon serĉi tradukistojn. Tiam mi ekpetis ke Miĥail Morozov faru almenaŭ angalingvan version. Li faris ĝin, sed aliaj aferoj ne permesis al li okupiĝi pri tio efektive serioze, tial la anglalingva retejo fariĝis poiome forgesita. Nun finfine – dankon al Maria – tio realiĝas.

Ĉu estis malfacile trovi tradukistojn?

- Por kelkaj lingvoj ni plu serĉas. Sed kutime homoj mem skribas al ni kaj proponas sian helpon.

Kiulingvaj versioj aperos estonte en la retejo?

- Oni bezonas ĉi tie la japanan, la ĉinan kaj la portugalan versiojn – almenaŭ.

La esperantan version kreis la konata Moskva esperantisto Grigorij Arosev, kiu ekde sia junaĝo ŝatas la muzikon de Akvarium. Ni petis lin rakonti, kiel estiĝis la ideo pri esperanta retejo de Akvarium.

Griŝa Arosev- Antaŭ kelkaj jaroj, eble en 2003, mi legis en dissendolisto pri la grupo, ke aperis ideo krei multlingvan retejon pri Akvarium. Ĝi tekstis, ke senescepte ĉiuj homoj, kiuj posedas aliajn lingvojn, estas invitataj por kunlabori. Ĉar iu alia rusia esperantisto apenaŭ tion farus, mi tuj decidis proponi mian helpon koncerne Esperanton. La propono estis akceptita kaj la laboro komenciĝis. Tamen ĉar la aferon faris homoj nesalajrataj, la laboro kelkfoje haltis por nemalmulta tempo. La retejo en la nuna aspekto aperis antaŭ eble unu jaro, sed ĝi ne estis oficiale lanĉita. Nun - jes. Mi fieras, ke apud la angla, la franca kaj la germana staras Esperanto.

Kiel rilatas al la Esperanto-versio Boris Grebenŝĉikov?

- BG kompreneble rilatas al la ideo bone - ja estas oficiala retejo, kaj ĉiuj materialoj estis aŭ selektitaj de li, aŭ minimume aprobitaj. Ja oni konscias, ke ekzistas amasego da artikoloj, intervjuoj ktp. Krome ekzistas ekskluziva rubriko por ĉi retejo - "Direct BG", kie li respondas demandojn speciale por la retejo.

Estas iom nekutima elekto de lingvoj. Kial aperas ĝuste tiuj lingvoj?

- Ne miru: tio signifas, ke estas iu konkreta homoj (homoj), kiu(j) proponis tradukon ekzemple en la finnan, kaj estas neniu, kiu proponis, ekzemple, la svedan. Kaj por la la unuaj tri lingvoj, evidente, estas plej facile trovi tradukistojn.

Ĉu ĉiuj ses lingvoj aperis samtempe? Kiel multajn vizitojn ricevas la diverslingvaj versioj?

- La retejo estis lanĉita en 2004 en la rusa, angla, germana kaj franca. En 2006 aldoniĝis la finna kaj Esperanto. Iom post iom okazas tradukado en la ĉinan, japanan, italan, polan kaj ukrainan. Plej vizitata parto estas la angla, poste sekvas rusa, germana kaj franca. La angla paĝo havas averaĝe 100-200 vizitojn tage. Rusa, germana, franca - 100-150 tage. Finna, esperanta - 50-100 tage.

La kvanto de vizitoj en la esperantlingva paĝo ŝajnas proporcie mirinde alta - tute komparebla kun la kvanto de vizitoj en la alilingvaj. Sed ne estas ege multaj vizitoj entute...

- Pri ĝenerala kvanto de vizitoj estas tia klarigo, ke tio ne estas la nura oficiala retejo de Akvarium - ekzistas ankaŭ la nur ruslingva www.aquarium.ru.

Kiel ofte la retejo estas ĝisdatigata? Ĉu ĉio aperas en ĉiuj lingvoj?

- La prizorganto de la projekto dissendas al tradukantoj ĉiun novan informon, kiun oni laŭ siaj povoj tradukas. Ekzemple, freŝa intervjuo en Esperanto aperis fine de decembro 2006. Do, teorie ĉio aperas en ĉiuj lingvoj, sed ĉu praktike okazas tiel - mi ne scias.

Kio estas speciala pri la muziko de Akvarium, kial indas ĝin auskulti?

- Terura demando. Akvarium plenumas muzikon, kiu estas tute diversa, de fakta barda kanto ĝis regeo kaj ŝtonroko, sed la muziko de Akvarium estas neniel difinebla per unu vorto aŭ frazo. La tekstoj de Akvarium ofte (kvankam ne ĉiam) estas iom absurdismaj, kaj tio estas la specifa trajto de A. Pro tio tute ne ĉiuj kantoj estas traduk-ebl/ind-aj. Se tio kongruas kun ies animo - tiu homo ĉiam deziros denove aŭskulti Akvarium-on.

Kelkaj kantoj de Akvarium estas rekte elŝuteblaj el la esperantlingva retejo (ekzemple la irlandeska Stakani, "Glasoj" kaj Golova Alfredo Garsia "La kapo de Alfredo Garcia"), sed ekzistas en la reto ankaŭ (netradukita) grandega neoficiala kolekto kun mp3-versioj de la albumoj de Akvarium. Boris Grebenŝĉikov subtenas liberan disvastigon de muziko en la reto, kiel li klarigas en la retejo mem:


B. Grebenŝĉikov- Ni lokas nian muzikon en la reton senpage. Mi opinias, ke devas esti tiel. En la 1970-j kaj 1980-j jaroj en Rusio "neoficiala" muziko ne aperis por vendado; estis bonege, se vi povis gajni iun monon, ludante muzikon, sed komerca elemento tie tute ne ekzistis. Alivorte, ni faris muzikon, kiun ŝatis ni kaj niaj amikoj, sed ni ne sentis, ke ni devis konsideri la guston de la "vasta publiko". Tiu starpunkto povas fari muzikon unika kaj interesa. La ebloj de interreto kaj mp3 permesas realigi la samon: muziko ne devas esti komerca aŭ korespondi kun la ekonomiaj kriterioj. Libere fordonante nian muzikon, ni mem akiras pli da libereco. Krome, mi multe prenas muzikon el interreto, sed mi aĉetas eĉ pli. Kutime, se mi ŝatas ion, prenitan el interreto, mi iras kaj aĉetas tion.

Speciale por Libera Folio Grigorij Arosev tradukis la kanton 2-12-85-06. Ĝia mp3-versio estas prenebla jen.

arkivita en:
piter
piter diras:
2007-01-14 23:57
Se iu volas scii pli pri Akvarium kaj Sovieta rokmuziko tiam indus legi la doktoran laboron "Rock in the Reservation: Songs from the Leningrad Rock Club 1981-1986" de la norvega slavisto Yngvar Steinholt:
http://mediamusicstudies.net/mmmsp/publications.html#Yngvar (en la angla)
grikha
grikha diras:
2007-01-15 06:54
Interesega informo. Mi nepre rigardos. Mi konsilas sciigi tion al la retejo. Se vi volas/povas, skribu al la administrantoj.