Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / 11 viroj estros la Akademion

11 viroj estros la Akademion

de Redakcio Laste modifita: 2007-09-15 09:46
Vendrede la 14-an de septembro estis publikigitaj la rezultoj de la elekto de la estraro kaj aliaj ofichavantoj de la Akademio de Esperanto. Kiel prezidanto estis elektita John Wells. Ĉiuj estraranoj kaj direktoroj de la sekcioj estas viroj, kaj ĉiuj krom Probal Dasgupta estas laŭdevene eŭropanoj.

En la elektoj voĉdonis 42 el la 45 akademianoj. Kiel estraranoj krom John Wells (novelekto) estis elektitaj Probal Dasgupta (vicprezidanto), Brian Moon (vicprezidanto) kaj Renato Corsetti (sekretario).

Kiel direktoroj de la sekcioj estis elektitaj: Marc Bavant (faka Lingvo), Jouko Lindstedt (gramatiko), Bertilo Wennergren (ĝenerala vortaro), Marc Bavant (kontrolado de lerniloj), Boris Kolker (novelekto, lingva Konsultejo), Humphrey Tonkin (novelekto, literaturo), Probal Dasgupta (prononco), Carlo Minnaja (komisiono pri la historio de la Akademio).

El la estraranoj kaj direktoroj, krom Probal Dasgupta, ankaŭ Boris Kolker, Humphrey Tonkin kaj provizore Bertilo Wennergren loĝas ekster Eŭropo. Ĉiuj 45 akademianoj laŭ siaj konstantaj loĝlandoj dividiĝas laŭkontinente jene: Eŭropo 28, Azio 10, Ameriko 5, Afriko 1, Oceanio 1. El la 45 akademianoj entute 6 estas virinoj.

arkivita en:
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2007-09-14 17:29
Se la Angli-devena Humphrey Tonkin estas neEŭropano, tiam la Rusi-devena Boris Kolker estas ankaŭ. Ili ambaŭ loĝas nuntempe en Usono.
redakcio
redakcio diras:
2007-09-14 21:17
Jes, vi pravas. Aliflanke, ankaŭ Bertilo Wennergren nun loĝas ekstereŭrope,sed ĉar li ŝajne baldaŭ revenos al Eŭropo, apenau eblas kalkuli lin kiel neeŭropanon.

Laŭ la deveno, neeŭropa estas nur Probal Dasgupta. Kaj virinoj tute mankas.
bab
bab diras:
2007-09-15 00:00
Kaj mi kredis ke Renato Corsetti estas tibetano…

:->
gunnargallmo
gunnargallmo diras:
2007-09-15 15:18
ne tibetano - teverano.

Kiu post la telaviva UK vojagxis de Palestino al Palestrino.
Loren
Loren diras:
2007-09-17 03:22
Renato? Tibetano? Ne, ne. Sed sendube post lia venonta renaskiĝo...