Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Esperantistoj superas eŭskojn en reta aktiveco

Esperantistoj superas eŭskojn en reta aktiveco

de Redakcio Laste modifita: 2007-12-18 10:02
Dujara lingvostatistika observo de retaj serĉiloj montras interalie, ke la mezuma nombro de retpaĝoj en Esperanto estas klare pli alta ol en la eŭska, sed multe malpli granda ol en la slovena. Se la proporcio inter la kvanto de parolantoj kaj kvanto de retpaĝoj estus la sama en ĉiuj lingvoj, oni povus konkludi, ke la kvanto de esperantoparolantoj superas milionon. Ĵeromo Vaŝe, kiu raportas pri sia esploro en Libera Folio, tamen avertas kontraŭ tro certaj konkludoj: "Ni memoru ĉiujn proksimumojn, de kiuj tiu takso dependas: retserĉiloj respondis parte fantazie, ili egalanime enkalkulas paĝojn en malbonkvalita lingvo, ni iom arbitre supozis ke la kimra kaj eŭska estas modelaj por nia kalkulo... Aparte ĉi lasta supozo estas kritikinda: parolantoj de provinca lingveto trovas kunparolantojn najbare kaj ne tre bezonas retpaĝojn por komuniki."

"Abako" estas eta projekto, kiu dum du jaroj statistike observis la uzon de Esperanto en interreto. Ĝi esploris krome kvinon da aliaj, proksimume samgrandaj lingvoj. Por ĉiu lingvo ĝi registris la nombrojn de retpaĝoj trovitaj per serĉiloj en ĉiu monato. Oni povas per singarda interpreto de la rezultoj konjekti pri la vigleco de la lingvo internacia en la tuttera teksaĵo kaj malrekte ankaŭ pri la nombro de esperantistoj.

Enketoj pri la rangoj de diversaj lingvoj en interreto malmultas. Iom malnova esploro montras Esperanton en jena parto de rezultolisto:

  • Estona 43.257.000
  • Latina 38.256.000
  • Eŭska 28.296.000
  • Esperanto 26.795.000
  • Latva 21.925.000
  • Litova 20.927.000
  • Bretona 9.975.000
  • Albana 9.203.000
  • Kimra 7.590.000


La kvantoj estas taksoj de vortnombroj por la respektivaj lingvoj en la tuttera teksaĵo. La metodo de tiu esploro apogis sin al la tiam populara serĉilo Altavista, kiu liveris la nombron de aperoj de serĉata vorto en interreto. La enketantoj uzis sufiĉe rafinitan metodon kun listo de diverse oftaj serĉovortoj por ĉiu lingvo, komparante la rezultojn de Altavista kun la rezultoj en kontroltekstaroj.

Intertempe Altavista, same kiel pli novaj serĉiloj, ne plu respondas per apernombro de vortoj. Ili anoncas iun "nombron de respondoj", en kiu supozeble unu respondo estas unu retpaĝo. Publikiĝis ankaŭ artikoloj forte pridubantaj la fidindecon de tiuj nombroj. Laŭ tiuj artikoloj malkonsekvencoj en serĉilaj rezultoj aperas pro mensogo, alivorte pro blufa grandigo de respondonombroj. Aliaj esplorantoj emfazis diversajn mankojn en serĉiloj: datumbankoj, kompaniaj retoj kaj aliaj informfontoj konsistigas "kaŝitan interreton", kiun serĉiloj ne vidas kaj ne vidigas.

"Abako" krude imitis la enketon el jaro 2000. Por ĉiu prienketata lingvo ĝi uzis tre oftajn vortojn, kiuj nepre aperas en eĉ mallonga teksto. Ekzemple por la lingvo internacia ĝi uzis "kaj la estas". Tiuj tri vortoj aperas en iu ajn esperanta kelklinia teksto, kaj ili normale ne aperas kune en teksto alilingva. La respondonombro de Google aŭ alia serĉilo al tia demando do montras teorie la nombron de retpaĝoj en Esperanto. Pro la menciita blufado tiu nombro ne fidindas kiel absoluta valoro, sed ĝi valoras por komparoj.

Kontraŭpeze al la fantaziemo de serĉiloj "Abako" esploris nur grupeton da lingvoj, laŭ grando kompareblaj kun la lingvo internacia. Ĝi ankaŭ uzis plurajn serĉilojn por kompensi iliajn eventualajn mankojn, kaj ĝi periode ripetis la demandojn tra tempo, observante evoluojn.

La enketo daŭris de la jaro 2006 ĝis la jaro 2007. La rezultoj estas prezentataj en la retpaĝo de Abako. Ĉi tiu artikolo proponas unu eblan komprenon de tiuj rezultoj.

Oni evitos misinterpretojn, ekkonante kelkajn kondiĉojn de la enketo.

Krom la menciita Altavista, estis uzataj la du serĉiloj Google kaj Yahoo. Montriĝis poste, ke pro la aĉeto de Altavista fare de Yahoo en jaro 2003, la respondoj de tiuj du serĉiloj ĉiam paralelas. La tri serĉiloj estis do fakte du.

Alia problemo estas, ke responde al ĉiu ajn demando Google anoncas pli da trafoj ol la aliaj serĉiloj. Se oni kalkulas simplan meznombron de la rezultoj, Google do "pezas" pli. Certagrade unu problemo kompensas la alian: Google havas naturan superpezon, sed Altavista kaj Yahoo enkalkuligas dufoje preskaŭ samajn respondojn. Tamen la uzo de fine nur du vere diversaj serĉiloj ne sufiĉe protektis kontraŭ iliaj kapricoj, kiel oni vidas jam el grafikaĵoj.
abako2a
abako3aabako4aKiel komparolingvoj estis uzataj la slovena (sl), la eŭska (eu), la kimra (cy), latino (la) kaj la malta (mt). Kiel tipaj serĉovortoj estis uzataj respektive "tudi lahko", "eta dira izan", "mae hefyd", "atque cum quod", "biex fuq". Ĉi tiuj listetoj estis konstruitaj per kalkulo de oftecoj el kelkdekmilvortaj tekstoj.

Aliaj kandidataj lingvoj montriĝis aŭ senkompare pli abundaj en interreto – ekzemple la kataluna – aŭ tro konfuzeblaj – ekzemple la korsika, apenaŭ distingebla de la norma itala. La fine konservita lingvaro sufiĉe proksimas al Esperanto laŭ nombro de retpaĝoj.

Alia konveno estis la kontrasto inter du ŝtataj lingvoj: slovena kaj malta, du neŝtataj: eŭska kaj kimra, kaj du nenaciaj: latina kaj esperanta. Tio eventuale observigus malsamajn evoluojn pro la pli aŭ malpli forta subteno fare de institucioj. La naciaj lingvoj estas lingvoj de eŭropaj mezriĉaj landoj, kio pli-malpli spegulas la situon kaj situacion de esperantistoj rilate al havo de komputiloj, aliro al interreto kaj emo krei retpaĝojn. Iom apartas la malta lingvo, estante verŝajne parolata de popolo malpli riĉa, do subreprezentata en interreto.

abako5aSe la evoluo de paĝonombroj tra 2006-2007 konformus al la frua ĵurnalisma mito pri interreto, ĝi konstante kreskegus. Tiel ne okazis. Fine de jaro 2006, la slovena kaj esperanta lingvoj ŝajne eĉ malkreskis je 3 kaj 31 elcentoj respektive. Post du jaroj, la anoncitaj paĝonombroj pli-malpli duobliĝis por ĉiu lingvo kompare kun la komenca stato.

La precipan zorgon por interpretado tamen kaŭzas ne la entuta evoluo, sed iuj abruptaj varioj: de monato al monato oni vidas kreskojn kaj malkreskojn, kiuj ŝajnas simple nekredeblaj. Eventuale oni akceptos, ke Google novigis siajn indeksojn en 2006-04, kaj subite trovis 9,53 milionojn da paĝoj por la slovena lingvo post 1,76 milionoj en 2006-03, sed kiel povis okazi, ke jam en la sekva monato, ĝi trovis nur 3,92 milionojn? Retpaĝoj ne tiom amase kreiĝas aŭ pereas.

Cetere, estas klare, ke tiuj ŝanĝoj okazas ne en la realo sed ĉe la serĉiloj mem: ĉe Google nombroj grandiĝas ĝuste sammonate por ĉiuj esplorataj lingvoj, dum ili samtempe malgrandiĝas ĉe Yahoo! Yahoo – aŭ ĝia ombro Altavista – malpli fantaziis, sed ĝi okaze pretendis trovi post unu monato +235% da esperantaj paĝoj (de 2006-07 al 2006-08) aŭ -54% da maltlingvaj paĝoj (de 2006-09 al 2006-10). La krutaĵoj de la grafikoj montras, ke ne nur la absolutaj nombroj, sed eĉ la evoluoj anoncitaj de serĉiloj estas apenaŭ fidindaj.

Se nek absolutaj nombroj nek evoluoj fidindas, kio restas? Restas la relativaj nombroj, la komparoj inter lingvoj. Por tio ni povas uzi mezumon de la rezultoj trovitaj dum la du jaroj.

abako6aOni vidas, ke laŭ tiu skalo la esplorataj lingvoj ordas en la tuttera teksaĵo de la plej granda slovena lingvo, al Esperanto, eŭska, kimra, latina, ĝis la plej malgranda malta. Tiu ordo konserviĝis tra la tuta enketo en ĉiuj serĉiloj, krom pri la kimra kaj eŭska, kiuj interŝanĝis la rangojn, tamen ĉiam restante proksimaj. La grandec-diferenco estas de 5 al 1: la slovena prezentas proksimume kvinoble la nombron de paĝoj en la malta.

Interese estas, ke la konataj nombroj de parolantoj por la naciaj lingvoj skaliĝas paralele, de la plej multhoma slovena, al eŭska, al kimra, ĝis la plej malmulthoma malta. Ekzemple laŭ ethnologue.com la slovenan lingvon parolas 1.984.775 homoj, la eŭskan 588.108, la kimran 536.258, la maltan 371.900. Ni vidas, ke la interrespondo kun nombro de retpaĝoj varias de 1,95 por la slovena ĝis 0,80 por la malta - alivorte estus 1,95 retpaĝoj por unu slovenlingvano kaj 0,80 por unu maltlingvano.


Parolantaro
Kvanto de paĝoj
Paĝoj/parolanto Parolantoj/paĝo
slovena
1.984.775 3.868.750 1,95 0,51
eŭska
588.108 1.098.986 1,87 0,54
kimra
536.258 895.361 1,67 0,60
malta
371.900 297.560 0,80 1,25
mezumo


1,38 0,72
mez. eŭ+kimr


1,77 0,57

La nombraj rilatoj do ne tute glatas, sed ankaŭ ne tute hirtas. La lingvoj funkciantaj kiel hejmaj lingvoj, iom simile al Esperanto, nome la eŭska parolata en grandparte hispanlingva medio, kaj la kimra parolata en grandparte anglalingva medio, elmontras sufiĉe proksimajn situaciojn: respektive 0,54 eŭskalingvano por unu eŭska retpaĝo, 0,60 kimralingvano por unu kimra retpaĝo. Se, uzante la mezumon de tiuj du nombroj, 0,57, ni etendas la kalkulon al nenaciaj lingvoj, nome al esperanto kaj latino, ni povas do supozi ke estas 1.044.695 parolantoj de la unua, 296.558 parolantoj de la dua.



kvanto de paĝoj
 koeficiento
supozebla parolantaro
Esperanto 1.842.389 0,57 1.044.695
latino 523.000  0,57 296.558

Kompreneble, tiel kalkulante ke da esperantoparolantoj estas unu miliono, ni memoru ĉiujn proksimumojn, de kiuj tiu takso dependas: Retserĉiloj respondis parte fantazie, ili egalanime enkalkulas paĝojn en malbonkvalita lingvo, ni iom arbitre supozis ke la kimra kaj eŭska estas modelaj por nia kalkulo... Aparte ĉi lasta supozo estas kritikinda: parolantoj de provinca lingveto trovas kunparolantojn najbare kaj ne tre bezonas retpaĝojn por komuniki. Latinanoj aŭ esperantanoj male tre disas kaj volonte uzas telekomunikon.

La takso do tre malfirmas, kaj same kiel oni povas konkludi ke estas unu miliono da esperanto-parolantoj proksimume same aktivaj en interreto kiel parolantoj de la kimra, oni povus aserti ke estas 500.000 Esperanto-parolantoj, sed en interreto ili aktivas duoble pli vigle ol parolantoj de la kimra. Oni do prefere sobre komentu la rezulton, dirante ke "en la tuttera teksaĵo Esperanto viglas proksimume tiom, kiom loka lingvo de eŭropa provinco kun miliono da parolantoj, ekzemple la eŭska aŭ la kimra".

Ĉi lasta pli nuanca esprimo iom deadmonu de la obsedo pri "nombro de esperantistoj", malgraŭ ke ĉi tiu artikolo skizas malrektan metodon por ĝin taksi. Pri tiu obsedo ne kulpas nur esperantistoj. Homoj informataj pri la lingvo internacia duonkonscie kalkulas, ke ne valoras lingvo kvinoble pli facila ol alia, se ĝi komunikigas kun kvinmiloble malpli da homoj. Ili do – laŭ utilisma saĝo – tuj demandas pri la nombro de la parolantoj. Por respondi, nombrado de interretaj paĝoj kaj komparo kun simile malgrandaj lingvoj estas bona metodo, ĉar ĝi taksas ne nur la parolantaron, sed ankaŭ la realan uzon de la lingvo.

La ideo de ĉi tiu enketo estas ripetebla per aliaj, similaj metodoj. Ekzemple, se oni komparos inter Esperanto kaj malgrandaj lingvoj pri horoj de radielsendoj dum jaro, aŭ pri kvanto de publikigitaj libroj, oni povos certagrade konfirmi aŭ malkonfirmi la konkludon. Per tio oni pli nuance proksimiĝos al vero, kiu ne tiom temas pri "nombro de parolantoj", kiom pri "reala viveco de lingvo".

Ankaŭ ido (io) kaj interlingvao (ia) estis esplorataj en "Abako". La rezultoj ne aperis publike pro du kaŭzoj: unue la linioj de tiuj lingvoj ne videblus en la grafiko, ĉar ili rampus sur la grundo, kaj due la serĉado de retpaĝoj en tiuj lingvoj ne facilas. Ido kaj eĉ pli interlingvao estas en interreto travideblaj: ili tiom similas al latinidaj lingvoj, ke iliaj oftaj vortoj aperas ankaŭ en hispanaj, italaj, katalunaj aŭ francaj paĝoj. Ili do devis esti esplorataj per pli multaj, aŭ malpli oftaj vortoj. Idajn paĝojn oni kaptis per "pri dil anke la di", interlingvaajn paĝojn per "habeva que". Plie, se vere serĉiloj blufas, estas atendeble, ke ili malpli blufas kiam la respondonombroj malaltas kaj iĝas trakontroleblaj de demandantoj. Pro tiuj kaŭzoj la paĝonombroj de ido kaj interlingvao estas verŝajne subtaksataj.

Malgraŭ tiuj embarasoj, la rezultoj estas sufiĉe signifaj.

abako7aIdo kaj interlingvao klare ludas en tute alia kategorio ol esperanto. Ili ŝajne prezentas inter 100- kaj 300-oble malpli da retpaĝoj ol ĝi.

Tiu kontrasto eble gajigos iujn, sed oni povas dubi, ĉu tio estas priĝojinda fakto. Esperanto en antaŭvidebla estonteco daŭre logos homojn, kiel ĝi logis ilin dum pli ol cent jaroj, eĉ se neniu povas diri per kiu aparta ĉarmo. Sed idon kaj interlingvaon povas trafi simple tio, kio pereigis okcidentalon antaŭ kelkaj jardekoj. Se iuj gvidantoj rezignos, se en iu momento nesufiĉe da aktivuloj kuniĝos, la lingvoj malaperos pro neinteresiĝo de homoj. Kun tio malaperos ankaŭ parto de la planlingva historio.

Tiu lasta observeto instigu esperantistojn al praktiko de la lingvoprotekta politiko, kiun ili tiom ofte rekomendas: se ili volas kompreni sian historion kaj sin mem, ili pripensu helpon al transvivo kaj konserviĝo de aliaj planlingvoj. Laŭ la vojo de CDELI kaj malmultaj aliaj institucioj, projektoj por eldono, studo kaj arkivado de esperantaĵoj malfermiĝu al duonsukcesaj planlingvoj, tiel ke tiu eta valora perlo de homa invento – kreitaj lingvoj – konserviĝu por estonteco kaj instruu al nia maŝinema mondo, ke krom teĥnikaj solvoj kaj belaĵoj, ekzistas ankaŭ kelkaj intelektaj.

Ĵeromo Vaŝe

arkivita en:
bab
bab diras:
2007-12-16 14:00
Dankon pro tre interesa esploro.

Ĉu vi bonvolas alklakebligi la figurojn por vidado de pli grandskalaj?
Eĉ mi kun miaj junaj okuloj havis problemeton kun tiu ”Nombro de retpaĝoj: mezumo […]”.
Komputila ekrano ne same taŭgas por statistikaĵoj kiel papero.
bab
bab diras:
2007-12-16 14:03
Ĉi tiu artikolo devus interesi eŭsklingvanojn.
Ĉu iu kapablas/emas ĝin traduki kaj sendi/sciigi al Berria (aŭ alia eŭsklingva medio)?
bab
bab diras:
2007-12-16 14:05
(Mi pardonpetas pro la enŝtelirado de la falsamiko ”medio” ĉi-supre…)
bab
bab diras:
2007-12-16 23:41
Hont, hont!

Ĉi-okaze mi volas instigi al la estimata Redakcio aldoni al la komentosistemo butonojn ”antaŭvidu” kaj ”ŝanĝu propran komenton” (kiel en jam multaj retforumoj).
redakcio
redakcio diras:
2007-12-16 14:26
Nun eblas grandigi la bildojn per klako. Ĉiuj figuroj estas haveblaj ankaŭ en la retejo de Abako.
bab
bab diras:
2007-12-16 23:28
kon!
bertilow
bertilow diras:
2007-12-17 02:23
Vere tre intesesa esploro. Ĝi estas bone farita, kaj bone prezentas la malcertaĵojn de la metodo. Sed malgraŭ la pluraj fontoj de malcerteco tiu esploro kredeble tamen estas la sola ĝis nun vere atentinda statistika esploro pri la nombro da Esperantistoj.

Unu plia faktoro, kiu malcertigas la rezulton, estas la diversaj vortetoj uzataj por rekoni la koncernajn lingvojn. La vortgrupoj uzataj estas kompreneble diversaj por la diversaj lingvoj. Tial ili ankaŭ sendube efikas diverse. Ne ĉiuj paĝoj en unu lingvo enhavas la elektitajn vortojn, kaj iuj alilingvaj paĝoj iafoje inkluziviĝas pro hazardo. Sed ambaŭ tiuj ebloj de eraroj estas malsamaj por la diversaj lingvoj, kaj ne eblas (sen multega laboro) eltrovi, kiom varie efikas tiuj filtriloj. Mi ekzemple forte suspektas, ke la filtrilo por Interlingvao ("habeva que") maltrafas multe pli da Interlingvaaj paĝoj ol la filtrilo por Esperanto ("kaj la estas") maltrafas Esperantajn paĝojn. Eble ankaŭ iuj el la filtriloj por la Slovenka, Eŭska k.t.p. tre malsame efikas ol la Esperanta filtrilo. Se la diferencoj estas grandaj, la finaj rezultoj fariĝas tute nekompareblaj. Sed bedaŭrinde ne eblas scii (sen grandega plia esplorlaboro).
jxeromo
jxeromo diras:
2007-12-17 11:21
en la rezono pri tiu punkto estas memorindaj:

- la leĝo de zipf (http://eo.wikipedia.org/wiki/Le%C4%9Do_de_Zipf) pro kiu tre oftaj vortoj, kiajn mi elektis en ĉiu lingvo, aperas efektive tre ofte: jam en via supra mesaĝo aperas "la" 20-foje, "kaj" 4-foje, "estas" 7-foje.

- tio, ke serĉiloj ne respondas per apernombro de vortoj, sed per apernombro de dokumentoj: se via supra mesaĝo estus aparta dokumento serĉata per "kaj la estas" ĝi enkalkuliĝus por 1, malgraŭ ke ĝi entenas la vortojn plurfoje.

por minimumigi la malcertecon pri vortlistoj mi uzis jenan metodon:

1. el la guglopaĝoj de la respektiva lingvo mi kolektis tekstojn (prezenton de guglo, helpon..)
2. mi listigis la vortojn de tiuj tekstoj laŭ ofteco
3. inter la plej oftaj vortoj mi elektis tiujn, kiuj ŝajnis sufiĉe longaj por esti karakterizaj
4. mi kontrolis per gugloserĉo, ke ĉiuj unuaj respondoj sur pluraj paĝoj estas en la celata lingvo
5. se la komencaj guglopaĝoj ne donis sufiĉe abundajn tekstojn, mi ankoraŭ ĉerpis el la unuaj respondoj kaj rekomencis la procedon por plibonigi la vortliston.

mi elektis ortografie sufiĉe rekoneblajn lingvojn por kontroli laŭaspekte. normale la elektitaj vortoj estas tre oftaj gramatikiloj de la respektivaj lingvoj. sed mi ne ekskludas, ke ekzemple la elektitaj vortoj konfuzas la slovenan kun alia slava lingvo aŭ ke la eŭskaj vortoj ne estas tiom oftegaj (ŝajnas ke la eŭska estas ortografie iom aglutina). bedaŭrinde mia helpopeto en sce pri la koncernaj lingvoj ne venigis respondojn.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2007-12-17 21:14
La "uzreto" estas mortanta, do soc.culture.esperanto eble ne estas la plej trafa loko trovi respondojn. Mi provus la delegitan reton de UEA por tia celo.

Tamen, kun ĉiuj malcertaĵoj, via esploro estas tre interesa. La sola alia serioza klopodo taksi la nombron de Esperantistoj estis tiu de S. Culbert por the World Almanac (http://eo.wikipedia.org/wiki/Sidney_S._Culbert). Lia cifero estas 1,6 milionoj; ni do jam havas du iom ellaboritajn statistikojn kiuj indikas la nombron inter unu kaj du milionoj. Supozeble tia estas la precizeco kiun ni aktuale povas atingi.
javergara
javergara diras:
2007-12-17 21:23
Jes, la esploro estas ja rigora, vere interesa kaj pensinstiga. Eble indus iom pli komenti pri kelkaj menciitaj trajtoj de la unuopaj lingvokomunumoj, kiuj sin esprimas en iliaj respektivaj statuso kaj reta cheesto.

Ekzemple pri la euska kaj kimra ne nur temas pri tio ke lingvogeografie ili estas regione uzataj ene de resp. hispanlingva kaj anglalingva makromedioj au shtatoj, sed krome temas ghuste pri etnolingvoj kies pluvivigo havas longan historion de aktivaj rezistado kaj batalado lige al ilia statuso, fenomeno ankorau evoluanta, kio plej probable esprimighas en ilia nuna reta trovebleco. Do estus interesa ankau iu komento pri la reala nivelo de uzo kiun ili ghuas en siaj respektivaj komunumoj, eventuala shtata subteno al ilia vivo en interreto.

La chi-supre dirita ankau havas demografian kaj sociologian flankon, nome chu la konsisto de la E-parolantaro igas ghin pli ema al la cheestigo de la lingvo en interreto, ne nur pro ghia geografia diseco kiel la esplorinto prave rimarkigas sed ankau pro ghiaj agha kaj sociekonomia trajtoj. La ofte levita sociologia demando pri la E-parolantaro kaj ghia motivigho lerni kaj uzi la lingvon vershajne kerne rilatighas al tiu chi aspekto de la fakta vivo de E-o, char sufiche ofte E-parolantoj estas mezklasuloj kun emo al internacia komunikado, ech se la agha strukturo de nia lingvokomunumo montras ghin esti pli maljuna ol aliaj, kio siaflanke forte rilatighas al la uzo de la novaj tehhnologioj de informado kaj komunikado : vershajne ju pli junaj, richaj kaj alte edukitaj, des pli aktivaj en la interreto.

Do la tre valora hipoteza modelo de la esploro povus esti ech iom pli kompleksa kaj prilumiga per la konsidero de aliaj nuancoj.
jxeromo
jxeromo diras:
2007-12-17 22:36
jes, prave, interreto ne estas socie neŭtrala medio. riĉeco, aĝo kaj geografio certe influas ĝian uzon. mi memoras, ke en la iama listo de "e-istoj rete atingeblaj" retadresoj el brazilo kaj usono superpezis, kaj same statas nuntempe en la statistika paĝo de amikumu.org. male en listoj ne ligitaj al interreto, kia pasporta servo aŭ delegitaro de uea, eŭropaj landoj kutime superpezis. mi supozas, ke malgrandaj eŭropaj lingvokomunumoj estas bona modelo pri aĝo, geografia situo kaj interreta agemo de tradicie eŭropocentraj e-istoj. povas esti tamen aŭ ke nova generacio pli amerikocentra aperas, aŭ male ke la pli intensa uzo de interreto en ameriko ŝajnigas en interreto pli grandan esperantan agadon - en komparo kun eŭropaj provincoj - ol reale estas. bedaŭrinde tiajn flankinfluojn oni ne facile mezuras.
Peeter
Peeter diras:
2007-12-17 23:57
La tre interesa statistiko donita en la artikolo plene konkordas kun esploroj pli fruaj. Jam antau jardekoj mi penis eltrovi la kvanton de esperantistoj cxar tion cxiuj demandas. Surbaze de pluraj metodoj la kvanto rezultigxis minimume 1 miljono kaj ebla ecx gxis 10-oble pli. Unu el la komparitaj datumoj estis kvantoj de radioamatoroj kio tiutempe en Estonio kaj en esperantista radioamatora organizo estis samgrandaj (iom pli ol 400) kaj logxantaro de Estonio estis 1,5 miljona. Konsideri necesus ankau tion ke estonoj radioamatoroj estis grandparte personoj kun unu hobio sed esperantistoj radioamatoroj plejparte duhobiaj kiaj en socio malplioftas (la faktoro neesplorita). Krome la nombro de estonaj radioamatoroj estis ekzakta (strikte registrenda okupo) sed la nombro de esperantistoj-radioamatoroj povas esti pli granda ol la membraro de ilia organizajxo. Saman nombron donis ankau komparoj de aliaj datumoj.
Loren
Loren diras:
2007-12-18 01:51
> responde al ĉiu ajn demando Google anoncas pli da trafoj ol la aliaj serĉiloj. Se oni kalkulas simplan meznombron de la rezultoj, Google do "pezas" pli. Certagrade unu problemo kompensas la alian: Google havas naturan superpezon, sed Altavista kaj Yahoo enkalkuligas dufoje preskaŭ samajn respondojn. <

Kun bedaŭro mi devas informi ke ĉiu sekvo de tia proceduro estas simple rubo.

Kvankam la sekvintaj konkludoj estas senvalidaj, mi ne konas evidenton ke ili estas ne ĝustaj. Povas esti ke ili iam montriĝos eĉ iom kredindaj, sed nepre ne surbaze de studo kiu kerne inkluzivas, kiel la nuna studo, proceduron tiel feroce malamikan al la matematiko.

Tiu mispaŝo en la metodo estas facile anstataŭebla kaj eble anstataŭota.
jxeromo
jxeromo diras:
2007-12-19 00:09
mi volonte aŭdas proponojn de plibonigoj. en ĉi tiu okazo mi ne bone komprenas, kion vi proponas. ĉu pesitan mezumon, kiu egaligus la serĉilojn? tio eblas surbaze de la kolektitaj nombroj. sumigante la trovojn de la tuta enketo mi vidas, ke altavisto kaj jahuo (fakte unu sama serĉilo) jam pezas 27 + 29 = 56 %, kaj guglo pezas 44 %. do la pesita mezumo, kiu glatigus al 50 % + 50 % apenaŭ diferencus.
hectoralos
hectoralos diras:
2007-12-18 12:42
La esploro estas tre interesa kaj mi gratulas la farinton. La vortumita konkludo ("en la tuttera teksaĵo Esperanto viglas proksimume tiom, kiom loka lingvo de eŭropa provinco kun miliono da parolantoj, ekzemple la eŭska aŭ la kimra") estas suficxe pravigata. Tamen... Kiel oni atentigas, tio tre dependas de la viglo de la koncernaj lingvokomunumoj: ekz. tre kredeble la okcitana ankoraux havas pli da parolantoj ol la euxska kaj la kimra, sed antauxvideble ties nombro de retpagxoj estas multe malpli granda. Kaj la kimra kaj la euxska havas ian oficialan rolon, dum la okcitana apenaux (nur en la milono de ties teritorio, kiu estas administre en la Kataluna Auxtonoma Komunumo). Mi konsentas, ke la sinteno de esperantistoj rilate al ilia komuna lingvo estas pli simila al tiu de la euxskoj kaj kimroj, ol al tiu de la okcitanoj, tamen "loka lingvo de eŭropa provinco" estas tre glita koncepto (kaj ni povus ankaux inkluzivi i.a. ekz. la piemontan por evidentigi, ke pli gravas sociolingvistikaj faktoroj en la analizoj ol demografiaj).

Aliflanke, estas suficxe da elementoj por kredi, ke la nombro de esperanto-retpagxoj estas senteble pli altaj ol tiu de samnombraj lingvokomunumoj: la graveco de internacia komunikado inter esperantistoj, la granda nombro de komputistoj inter la esperantistaro, la strebo de esperantistoj uzi la reton kiel gravan propandilon (kaj tio evidentigxas i.a. per la strebo al nombro de artikoloj en la esperant-lingva Vikipedio) ktp.

Do entute, mi ne taksas la esploro fidinda pri la kvanto de esperantistoj, t.e. sxajne estas elementoj por kredi, ke tiu miliono da esperantistoj estas (tre) supera limo.
edmundo
edmundo diras:
2007-12-19 11:00
Mi ĵus ricevis jenajn nombrojn:

kaj estas => 466,000
kaj +la => 696,000
kaj +la +la => 701,000
kaj estas +la => 2,330,000
kaj estas +la +la => 257,000

Kiel mi komprenu tion?

Eblas ankaŭ peti de Guglo nur paĝojn en Esperanto. Tiam mi ricevis nombrojn ĉirkaŭ 500.000.
jxeromo
jxeromo diras:
2007-12-19 14:44
jes, jam en 2005 j. veronis el la universitato de aikso provenca atentigis pri tiaj malkonsekvencoj: http://aixtal.blogspot.com/2005/01/web-googlean-logic-en.html. el tio li konkludis pri guglaj mensogoj en alia artikolo referencita ĉi-supre ("... artikoloj forte pridubantaj ...").

pro tio "abako" ĉiam konservis tratempe la samajn serĉovortojn kaj ne konkludis el la absolutaj respondonombroj. sed kompreneble eĉ nur la fakto ke ĝi ne uzas la saman nombron de serĉovortoj por ĉiu lingvo povas dubigi pri la rezultoj. mia konkludo aspektas kredinda, ĉar ĝi restas sufiĉe kongrua kun konataj nombroj de parolantoj de naciaj linvoj, sed ĝi ankaŭ povas esti tute malĝusta.

mi ĵus provis viajn serĉojn en jahuo, kaj surprize ankaŭ tie la respondonombroj altiĝas kiam oni ripetas vorton.