Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / 24-aj Esperantaj Tagoj de Krakovo

24-aj Esperantaj Tagoj de Krakovo

de Redakcio Laste modifita: 2007-04-16 10:10
Krakova Societo ESPERANTO elkore invitas partopreni en 24-aj Esperantaj Tagoj de Krakovo (1 - 3. 06. 2007).

Detaloj de evento

Kiam

2007-06-01 je 02:25 ĝis
2007-06-03 je 18:25

Kie

Krakovo, Pollando

Aldoni eventon en la kalendaron.

En la programo:

  • prelegoj
  • aŭtoraj renkontoj
  • recitaĵoj
  • koncertoj
  • esperanta koruso KAMEA
  • vizito en Muzeo al Stanisław Wyspiański
  • ekskurso kaj promenoj tra la urbo
  • esperanta S-ta Meso

Dum la aranĝo funkcios libroservo kaj kafejeto en la Kulturdomo „Podgórze” en Krakovo ĉe I. K rasickiego-str. 18-20.

Por veturi ene de Krakovo plej ekonomie estas aĉeti 24-horan bileton kontraŭ 10,40 zl (rabatan – 5,70 zl), aŭ 48-horan biteton kontraŭ 18,80zl (rabatan – 11,50 zl), ĉe tramhaltejo apud Ĉefa Stacidomo. Unu bileto kostas 2,50 zl ( rabata – 1,35 zl).

Tranoktojn oni proponas aranĝi pere de interreto, vizitante paĝon „Magiczny Krakow” – noclegi, kie vi trovos abundegan oferton kun la prezoj.

Inaŭguro de la aranĝo okazos 2. 06. 2007, je la 9:30 h. en la Kulturdomo „Podgórze”. Akceptado de la alvenintoj de la 9:00 horo, en la sama loko. Aliĝkotizon por la partopreno oni pagos surloke (15 zl).

La ekskurso al famaj, krakovaj ŝutmontetoj okazos vendrede (1. 06.2007). Ĉiuj volontuloj estas petataj ariĝi je la 15:30 h. antaŭ La Nacia Muzeo, al. 3. Maja 1, vid-al-vide hotelo „Cracovia”.
Bonvolu veni! Vi ne bedaŭros!