Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / 2-12-85-06

2-12-85-06

de Redakcio Laste modifita: 2007-01-15 21:44
Grigorij Arosev speciale por Libera Folio tradukis unu el la popularaj kantoj de la grupo Akvarium. La kanto havas iom nekutiman titolon, similan al Peterburga aŭ Moskva telefonnumero.

Mp3-versio de la kanto en la rusa estas elŝutebla jen: 2-12-85-06.


Se mi scius, kio estas elektro,
mi farus paŝon, venus en straton,
enirus telefonejon, kompilus vian numeron,
kaj aŭdus vian voĉon, voĉon, voĉon...

Sed mi ne scias, kiel iras la signalo,
mi ne scias principon de la konekto,
mi ne scias, kiu metis kablon,
apenaŭ iam ajn mi aŭdos vin, vin, vin...

2-12-85-061
2-12-85-06
2-12-85-06 - tio estas via numero, numero, numero...

- Kio estas tio, Barrymore?2
- Estas dub, sir.3

Oni min batis-draŝis survoje en arbustaro.
Oni rompis mian kapon en dek sep lokoj.

Aĥ!

Ve, nelonge ĉi tiu korpo vivos en la tero4,
nelonge ĉi tiu korpo vivos en la tero,
demandu tion al rajdanto en blanka selo,
nelonge ĉi tiu korpo vivos en la tero...

Jen estas virino, volvita en trafika nodo,
jen estas virino rajde sur aspra kapro,
jen estas virino, rigardanta sur blanka vitro,
nelonge ĉi tiu korpo vivos en la tero...

Ja estas vi, Miron, kiu mortigis Pavel-on!5

Oppanjki, estingu la meĉeton, ĝi fulgas!6

Jen iras la karnaj ĝojoj!

En la mondo estas sep kaj en la mondo estas tri,
ekzistas homoj, kiuj havas kapitanon interne,
ekzistas homoj, kiuj havas krizolitajn gambojn,
ekzistas homoj, kiuj havas inter gamboj Bruce Lee,
ekzistas homoj, ĉe kiuj oni "Vi-diras",
ekzistas homoj, kiuj havas cent kvar kapojn,
ekzistas misteraj junulinoj kun magnetaj okuloj,
ekzistas grandaj pasaĝeroj de mandarina herbo.7

Ekzistas homoj, disronĝantaj kobaltan alojon,
ekzistas homoj, kiuj havas Dvartz’y Kur Myaf8,
ekzistas homoj de la tipo "vivas" kaj homoj de la tipo "formortis",
sed estas neniu, kiu scius vian numeron...

ekzemple
2-12-85-0 a
2-12-85-0 b9
2-12-85-0 v
2-12-85-0 g
2-12-85-0 d
2-12-85-0 e
2-12-85-0 jo
2-12-85-0 ĵ
2-12-85-06 - estas via numero, numero, numero...

Krome, meze de la kanto estas voĉdirataj kelkaj neklaraj frazoj, kie oni povas distingi nur la vorton "gitaro".

Notoj

1. Laŭ onidiroj en Moskvo kaj Leningrado posedantoj de ĉi tiu telefona numero petis ŝanĝi tiun, ĉar ili estis daŭre atakataj de ŝatantoj de la grupo. BG insistas, ke li ne havis konatojn kun tiu numero, kaj li nur elpensis ĝin.

2. Barrymore estas servanto de la familio Baskerville (el romano de A. Conan Doyle). Ĉi tiu demando en la rusa fariĝis elstare populara kaj havas subsencon de profunda sarkasma nekompreno.

3. Dub estas variaĵo de regeo.

4. Kp: "Ve! Nelonge ĉi tiu korpo vivos en la tero, elĵetita, sensenta, senutila, kiel trabo". Dhammapada, ĉ.III, 41.

5. Temas pri personoj el la kinofilmo "Adjutanto de lia Ekselenco". Miron mortigis Pavel-on pro ĵaluzo.

6. "Oppanjki" (akcento sur "o") estas slanga interjekcio kun signifo de neatenditeco (kp. "ups"). La frazo mem estas citaĵo el la sama filmo.

7. Dum la usona Granda Deprimo transporta kompanio bankrotis, kaj ĝia bonhavo estis vendita. Iu homo aĉetis du busojn, sed ne uzis ilin ĝis la mezo de la 1960-j jaroj. Juna parenco de la aĉetinto decidis revivigi la busojn. Revivigita estis nur unu buso, kaj la nova posedanto komencis senpage veturigi siajn konatojn-hipiojn tien-reen. En tiu buso la "pasaĝeroj" uzis drogojn, seksumadis, evitis militservon kaj ĉiumaniere amuziĝis. La koloro de la buso estis verda, sed poste la hipioj per oranĝa koloro surdesegnis herbon. Gazetoj nomis tiun buson "oranĝa herbo" kaj "mandarina herbo". La oranĝkoloran buson kun veturantaj ene "merry pranksters" ("gajaj petoluloj") priskribis Tom Wolfe en sia romano "The Electric Kool-Aid Acid Test".

8. Ĉi tiuj tri vortoj fakte estas abrakadabro, sed la samaj vortoj servis kiel titolo por komponaĵo de la albumo "Subway Culture", kiun faris BG kaj Sergej Kurjoĥin proksimume en la sama tempo kiam estis verkita "2-12-85-06". Erare povas ŝajni, ke ruslingve estas kantata ne "dvartz'y" sed "dvadcatj", t.e. dudek.

9. La literoj estas dirataj en la ordo de la rusa alfabeto.

Tradukis kaj komentis: Grigorij Arosev