Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006

2006

de Redakcio Laste modifita: 2012-12-30 11:40
Artikoloj publikigitaj dum 2006
Hardrok-haleluja nun en Esperanto de Redakcio — Laste modifita: 2006-06-04 23:44
Unuafoje en la kvindekjara historio de la tuteŭropa kantkonkurso de Eurovision gajnis finna bando. Unu el la membroj de la maskita bando Lordi estas jam pli frue konata al la esperanta publiko, ĉar ŝi ludis ankaŭ en la plej fama esperantlingva bando de Finnlando, Dolchamar. La iom surpriza sukceso de Lordi inspiris esperantan tradukon de la kanto, kiun ni nun publikigas. La tradukinto krome kontaktis la bandon por proponi, ke Lordi prezentu la kanton ankaŭ en Esperanto, sed ĝis nun ne ricevis respondon.
Afrika Centro Esperantista atakas de Redakcio — Laste modifita: 2006-06-01 23:04
La atakoj de la Afrika Centro Esperantista kontraŭ la estraro de UEA akriĝas. Gbeglo Koffi, kiu ĝis la jarŝanĝo estis la direktoro de la Afrika Oficejo de UEA, nun malferme agitas kontraŭ la estraro de UEA, kiun li kulpigas pri rasismo kaj desuprismo. Elektante la Civiton anstataŭ UEA, togolandaj esperantistoj laŭ li elektis "konon anstataŭ mono", kaj tial li alvokas: "Antaŭen Giorgio Silfer sur la nigra kontinento!". Krome li anoncas, ke financa helpo al Afrika Centro Esperantista ne plu iru tra UEA, sed tra privata bankkonto en Nederlando, malfermita de Hans Bakker.
lende.jpg de zope — Laste modifita: 2006-05-29 11:19
Leena Peisa
Retejo de Lordi de Redakcio — Laste modifita: 2006-05-28 12:36
La finna bando kiu gajnis la kant-konkurson de Eurovision en 2006. Unu el la anoj antaŭe ludis en la esperanta bando Dolchamar.
ITV promesas nun funkcii dum tuta jaro de Redakcio — Laste modifita: 2006-06-03 21:29
Kvindeko da esperantistoj, kiuj promesis subteni Internacian Televidon (ITV) per dek eŭroj ĉiumonate, komencis sendi monon al Brazilo. La 27-an de majo ITV reŝaltis sian elsendofluon, kiu post kelkmonata funkciado estis malŝaltita komence de aprilo pro monomanko. Nun Flávio Rebello, la iniciatinto de la projekto, promesas ke la elsendoj daŭros minimume dum plia jaro - se la donacemaj esperantistoj tenos sian promeson kaj daŭre sendados monon.
64.000 vizitoj al Libera Folio dum majo de Redakcio — Laste modifita: 2006-06-03 17:32
Majo 2006 iĝis nova rekorda monato en la historio de Libera Folio. Dum la tuta ekzisto de nia bulteno la kvanto de vizitoj kreskas preskaŭ senhalte, sed ankaŭ kompare kun tiu ĝenerala trendo la statistiko de majo estas tute escepta. La 23-an de majo Libera Folio unuafoje havis pli ol 3.000 vizitojn dum unu tagnokto. Pri tiu rekordo parte kulpis neesperantistaj scivolemuloj, kiuj serĉis en la reto informojn pri la Lordi-ano Leena Peisa, sed ankaŭ la mezuma kvanto de vizitoj en majo estis tre esperiga: unuafoje estis mezume pli ol 2.000 vizitoj ĉiutage.
Kio estis la "polaj eventoj"? de Redakcio — Laste modifita: 2006-06-04 20:01
Proksimiĝas la 25-jara datreveno de la famaj "eventoj en Pollando", kiuj lastatempe vekis pasiojn ankaŭ en Esperantujo. En sia artikolo Jan Stanisław Skorupski, pola aŭtoro nun loĝanta en Svisio, meditas ĉirkaŭ la temo: "Post multaj jaroj mi tre volonte scius kion faras la bulgaroj, kiuj volis malpermesi vendadon de miaj kasedoj, skribante oficialan proteston dum la Universala Kongreso en Antverpeno kaj poste en Loveno; kion faras agentoj, kiuj partoprenis dum Universala Kongreso en Varsovio en la pentra agado de 'nula horo' antaŭ Palaco de Kulturo? Verŝajne ili ĉiuj skribas raportojn pri 'polaj eventoj'…"
Esperanto Nederland daŭre sen prezidanto de Redakcio — Laste modifita: 2006-06-06 17:24
La landa asocio de UEA en Nederlando post sia ĵusa ĝenerala kunveno eniris jam la kvinan jaron sen prezidanto. La lasta prezidanto de Esperanto Nederland estis Ans Bakker, nuna estrarano de UEA. Kiam ŝia dua mandatperiodo finiĝis en 2002, neniu alia volis transpreni la taskon. Antaŭ la ĉi-jara ĝenerala kunveno Johan Derks, la demisiinta kasisto de Eŭropa Esperanto-Unio, proponis sin por la tasko. La sinpropono estis tamen malakceptita pro formalaj kialoj, kaj la asocio plu restas sen estro. "Neniu povus respondi al la demando kial ne estas prezidanto", komentis al Libera Folio la sekretario de Esperanto Nederland, Alfonso Pijnacker.
La Civito anoncas: Sankta Spirito ankoraŭ ne aliĝis de Redakcio — Laste modifita: 2006-06-05 10:04
En nova komuniko, okaze de la kristana festo de pentekosto, la Esperanta Civito disvastigis ĉerpaĵojn el pentekosta prediko farita de Eva Farkas-Tatár antaŭ kvin jaroj. Spite sian aĝon, la prediko evidente havas aktualan signifon, ĉar la fragmentoj aperas en la nova sekcio de plej freŝaj novaĵoj, ĵus malfermita en la retejo de la Civito.
Harry Potter ne volas paroli Esperanton de Redakcio — Laste modifita: 2006-06-11 11:34
La unua libro de la tutmonde furora serio pri Harry Potter estas jam tradukita al Esperanto, kaj laboro pri la traduko de pliaj libroj progresas. Partoj el la traduko estis jam pasintjare laŭtlegitaj en Renkontiĝo de esperantaj familioj (REF) kaj en la Internacia infana kongreso (IIK). Tamen tute ne klaras, ĉu la tradukoj iam povos esti publikigitaj, ĉar la agentejo de la aŭtoro obstine ne respondas kontakt-petojn de esperantistoj. Nun la iniciatintoj de la traduko komencis kolekti subskribojn de esperantistoj en retejo, por montri al la agentejo, ke ekzistas merkato por esperanta eldono.
marionbelisle.jpg de zope — Laste modifita: 2006-06-06 17:37
Marion Belisle
Deca sed laca centjariĝo en Svedio de Redakcio — Laste modifita: 2006-06-08 13:42
Dum siaj du unuaj jardekoj Esperanto nur malrapide disvastiĝis, sed la unua Universala Kongreso en 1905 spronis dum la sekvaj jaroj la fondon de multaj novaj Esperanto-societoj en Eŭropo. Tio nuntemp signifas longan vicon da 100-jaraj jubileoj, kaj la jeno estas kelkaj pensoj okaze de unu el ili: la jarkongreso de la svedaj esperantistoj, okazigita en la urbo Malmö inter la 25-a kaj 28-a de majo 2006, festanta la 100-jariĝon de la tiea Klubo Esperantista de Malmö (KEM) kaj de la tutlanda Sveda Esperanto-Federacio (SEF).
Jam 45.000 artikoloj, sed Vikipedio volas plu kreski de Redakcio — Laste modifita: 2006-06-07 23:23
La 4-an de junio 2006 la reta enciklopedio Vikipedio ekhavis sian 45.000-an artikolon en Esperanto. Laŭ tiu ĉi nombro, Esperanto daŭre estas sur la 15-a loko inter la pli ol 200 lingvoj de Vikipedio. La nombro de artikoloj en Esperanto kreskas ĉiutage je 40-80, sekve oni povas supozi, ke la 50.000-a artikolo aperos iam en aŭgusto
ERA: "Corsetti amikas kun teroristoj" de Redakcio — Laste modifita: 2006-06-26 21:19
La itala organizaĵo ERA (Esperanto Radikala Asocio) publike atakas sian unuan prezidanton, la nunan prezidanton de UEA, Renato Corsetti. ERA interalie akuzas lin pro implicita subteno al diktatoraj reĝimoj. Renato Corsetti lastatempe partoprenis en italaj lokaj elektoj kiel kandidato de la Partio de italaj komunistoj. La komuniko de ERA asertas, ke tiu partio havas kontaktojn kun terorismaj organizaĵoj. UEA oficiale ĉesigis ĉiujn kontaktojn kun ERA jam en 1997, post kiam la agresema agado de ERA minacis la kontaktojn de UEA kun Unesko. Responde al demando de Libera Folio Renato Corsetti atentigas, ke la nunaj akuzoj de ERA ŝajnas neseriozaj, se konsideri, ke Emma Bonino de la Radikala partio nun sidas en la sama registaro kun la Partio de italaj komunistoj. "Mi taksis, ke la afero estas avantaĝa por Esperanto", diras Renato Corsetti pri sia decido kandidati. Cetere Renato Corsetti ne estis la sola inter italaj esperantistoj kiu provis mezuri sian popularecon - en lokaj elektoj kandidatis ankaŭ Valerio Ari, alinome Giorgio Silfer.
La komuniko de ERA de Redakcio — Laste modifita: 2006-06-11 11:47
Ĉi tiu anonima komuniko estis sendita al Libera Folio el la adreso de ERA la 8-an de junio 2006. Ĝi estis evidente sendita ankaŭ al iuj aliaj adresoj, ĉar ĉerpaĵoj el ĝi aperis en la retejo de la Esperanta Civito, tamen sen la mencio pri Libera Folio.
La taglibro de Petr Ginz aperis en Hispanio de Redakcio — Laste modifita: 2006-06-17 23:22
La taglibro de Petr Ginz aperis en la hispana kaj kataluna lingvoj. La novajn tradukojn en Hispanio prezentis la fratino de Petr Ginz, Ĥava Pressburger, kiu nuntempe loĝas en Israelo. Dum la prezentado nia aŭtoro Toño del Barrio publike alparolis ŝin en Esperanto, kaj ricevis respondon en la sama lingvo. Same kiel sia fratino, Petr Ginz estis esperantisto, sed li pereis en la koncentrejo Aŭŝvico. Mondfama li iĝis longe post sia morto, en 2003. Tiam en la akcidento de la spac-navedo Columbia forpasis ankaŭ la unua israela astronaŭto, Ilan Ramon. Li estis kunpreninta al la kosmo desegnaĵon de Petr Ginz, faritan en la koncentrejo Terezín (Theresienstadt) en Ĉeĥio dum la 2-a mondmilito. La desegnaĵo estis bildo de la Tero, vidata el la montaroj de la Luno, kaj fariĝis simbolo de la holokaŭsto.
Jarlibro 2006 aperis de Redakcio — Laste modifita: 2006-06-16 21:22
Kun 1789 adresoj en 99 landoj la Delegita Reto en la ĉi-jara Jarlibro de UEA estas iomete pli granda ol pasintjare, kiam estis 1784 delegitoj en 92 landoj. Estas 52 ĉefdelegitoj, 1006 lokaj delegitoj, 116 vicdelegitoj, 40 junularaj kaj 1333 fakaj delegitoj. Krome en Brazilo estas 5 regionaj delegitoj. La fakaj delegitoj reprezentas preskaŭ 800 diversajn fakojn. La nombro de kontakt-informoj pri lokaj Esperanto-kluboj restas sama kiel pasintjare, 81 en 28 landoj.
Araba-juda lingvo de paco: vera historio de Redakcio — Laste modifita: 2006-06-25 23:46
En la Tel-Aviva Esperanto-societo "Paca Stelo" en 1924 kune membris judoj kaj araboj. En 1934 Tel-Avivo gastigis Mezorientan Esperantistan Konferencon kun multaj eksterlandaj gastoj, interalie el Egiptio. Dek jarojn poste judo estis elektita honora membro de Egipta Esperanto-Asocio, kaj denove egiptiaj esperantistoj gastis la Palestinan Esperanto-Kongreson. Sur solena kongresa foto, aperinta tiun novembron en Esperanto Internacia, ili plektas la manojn kun siaj judaj amikoj. En ampleksa kaj bone dokumentita artikolo Doron Modan rakontas pri la mirinda historio de araboj kaj judoj, kiuj "pionire, naive kaj pacreve praktikis la esencon de Esperanto". Unu el la arabaj Esperanto-aktivuloj en Palestino en la 1920-aj jaroj krome havis la nomon Arafat, kaj iuj asertis lin onklo de la palestina gvidanto Jaser Arafat. Tiun aserton Doron Modan montras ne tre kredinda, sed li atentigas, ke Palestina Liberiga Organizaĵo (PLO) siatempe uzis Esperanton en propaganda flugfolio.
ekskurso.jpg de zope — Laste modifita: 2006-06-17 23:24
Araba-juda renkontiĝo en kongreso.
renkontigho.jpg de zope — Laste modifita: 2006-06-17 23:25
Araba-juda renkontiĝo
leterouea.jpg de zope — Laste modifita: 2006-06-17 23:26
Letero de UEA al palestinaj esperantistoj.
palestinaeligo.jpg de zope — Laste modifita: 2006-06-18 11:17
Kongreso de Palestina Esperanto-Ligo.
pelkunveno.jpg de zope — Laste modifita: 2006-06-18 20:36
Palestina Esperanto-kunveno en 1939.
La signifo de imperiismo de Redakcio — Laste modifita: 2006-06-26 20:37
Svedio kulpas pri seks-imperiismo. Tio estis nur unu el la germanaj reagoj al sveda kritiko kontraŭ la seks-komerco ĉirkaŭ la monda fubala ĉampionado por viroj en Germanio. "Sen prostitucio neniu viro iam volus viziti Germanion", komentis konservativa germana politikisto en sveda televido. Tiuj asertoj igis nian aŭtoron Maria Sandelin mediti pri sveda kaj aliaj imperiismoj, germanlingvaj bulkvendistinoj en Svedio, kaj pri gajaj putinoj.
Skoltoj kaj Bartoszewski ricevis Medalon de Toleremo de Redakcio — Laste modifita: 2006-06-26 11:36
Kiel raportis Libera Folio jam en januaro, la duan kaj trian Medalon de Toleremo de fondaĵo Zamenhof en Bjalistoko ricevis Władysław Bartoszewski kaj la Monda Skolta Organizaĵo. Dekomence ne estis certe, ĉu Władysław Bartoszewski konsentos akcepti la medalon, sed interkonsento estis atingita, kaj la 9-an de junio okazis la solena enmanigo en Bjalistoko.
Esperantistoj entuziasme forpelas famulojn de Redakcio — Laste modifita: 2006-07-03 00:06
Kiam la mondfama itala verkisto Umberto Eco lernis Esperanton, la esperantistoj sukcesis post du jaroj da entuziasma ĝenado konvinki lin, ke li faris eraron. Simila sorto ofte trafas famulojn, kiuj kuraĝas esprimi eĉ modere favoran opinion pri Esperanto. La plej lasta ekzemplo estas François Grin, verkinto de scienca raporto kiu favore mencias Esperanton. Lin esperantistoj jam instigis subteni esperantistan prezident-kandidaton en Francio, kvankam li estas civitano de Svisio. Aliflanke neniu petis lian permeson antaŭ ol publikigi esperantan tradukon de lia raporto en la reto. Kiam esperantistoj siatempe eksciis, ke la tiama ĝenerala direktoro de Unesko iom favoras Esperanton, ili tuj petis de li ne nur subtenon al siaj projektoj, sed ankaŭ financan helpon por prizorgado de malsanaj proksimuloj por mem povi veturi al kongreso.
grin.jpg de zope — Laste modifita: 2006-06-25 23:28
François Grin
michele.jpg de zope — Laste modifita: 2006-06-25 23:29
Michele Gazzola
Ekologia festivalo uzas himnon en Esperanto de Redakcio — Laste modifita: 2006-06-29 23:24
La ekologia festivalo "Festival de la Terre", lanĉita de franca asocio en 2005, ĉi-jare havas esperantlingvan himnon. La himno nomiĝas "Esperanto", kaj komenciĝas per la vortoj "Am', glor', pac' kaj ĝoj' En niaj anim' kaj kor'"
Nur tri pretis aŭskulti Giorgion Silfer de Redakcio — Laste modifita: 2006-07-01 12:08
La planita Skandinavia Esperantologia Seminario, kiun devis gvidi Giorgio Silfer, estis nuligita pro manko de interesiĝo. Nur tri personoj aliĝis al la seminario kiu devis okazi en Lesjöfors en Svedio fine de junio. Kelkaj pliaj petis informojn sed decidis ne aliĝi.
britaretejo.jpg de zope — Laste modifita: 2006-07-02 23:41
chinreto.jpg de zope — Laste modifita: 2006-07-02 23:42
flandrareto.jpg de zope — Laste modifita: 2006-07-02 23:42
germanreto.jpg de zope — Laste modifita: 2006-07-02 23:43
italreto.jpg de zope — Laste modifita: 2006-07-02 23:44
japanreto.jpg de zope — Laste modifita: 2006-07-02 23:44
polareto.jpg de zope — Laste modifita: 2006-07-02 23:45
svedreto.jpg de zope — Laste modifita: 2006-07-02 23:45
Landaj asocioj evitas Esperanton en la reto de Redakcio — Laste modifita: 2006-07-07 10:10
Retpaĝoj de landaj Esperanto-asocioj havas du tute malsamajn celgrupojn: unuflanke ili celas informi neesperantistajn interesitojn pri la lingvo, aliflanke ili devas ankaŭ helpi movadajn aktivulojn enlande kaj tutmonde trovi informojn pri la koncerna asocio kaj kaze de neceso kontakti la ĝustan funkciulon. Por doni ioman superrigardon pri tio, kiel la dek plej grandaj naciaj Esperanto-asocioj sukcesas pri la dua tasko, Libera Folio vizitis iliajn retejojn. La plej bonan noton ricevis Unuiĝo Franca Esperantista. Tute ne havas esperantlingvan retpaĝon du el la plej grandaj landaj asocioj. Multaj landaj asocioj de UEA publikigas prekaŭ neniujn informojn pri si mem en Esperanto. Nur Japana Esperanto-Instituto mencias ciferon pri membrokvanto.
polareto2.jpg de zope — Laste modifita: 2006-07-03 10:36
Ĉu protekti lingvojn aŭ parolantojn? de Redakcio — Laste modifita: 2006-07-10 15:42
Lingvo-protektado en diversaj formoj estas ofta okupiĝo de esperantistoj, kaj Esperanton oni ofte reklamas kiel la perfektan ŝirmilon por minacataj naciaj lingvoj, atakataj de la angla. Ankaŭ protektado de subpremataj minoritataj lingvoj troviĝas alte sur la prioritat-listo de multaj lingvodefendantoj. Ofte tamen la lingvouzantoj mem ne sentas grandan bezonon de protektado, ĉar ili preferas alian lingvon, konstatas nia aŭtoro Ziko M. Sikosek. "Kiam esperantistoj volas subteni tiajn malmulte parolatajn lingvojn aŭ eĉ 'protekti ilin per Esperanto', tiam ili devas enketi pri la realaj bezonoj de la homoj kaj ellabori bonan argumentadon", li konkludas.
Kongreslando denove gajnis mondpokalon de Redakcio — Laste modifita: 2006-07-18 13:40
Same kiel dum pasintaj futbalaj mondpokal-ludoj, ankaŭ ĉi-jare la lando de la Universala Kongreso de Esperanto gajnis en la finalo. Post la ordinara ludotempo la rezulto en la finala matĉo Italio-Francio estis 1-1, kaj dum duonhora longigo neniuj goloj estis faritaj. La finan rezulton de la monda ĉampionado decidis punŝota konkurso, kiun gajnis Italio. Tiel jam triafoje sinsekve la mondpokalon ricevis la lando, kie okazas la Universala Kongreso de Esperanto. Renato Corsetti tamen ne volas troigi la gravecon de la itala venko. Li pli ĝojas, kiam lernantoj de Esperanto ludas futbalon en Afriko, por informi pri la lingvo. La franca estrarano de UEA, Claude Nourmont, aliflanke esperas, ke Francio almenaŭ gajnos kontraŭ Italio en la kvanto de partoprenantoj en la Universala Kongreso.
La prezidento de Italio patronos la Universalan Kongreson de Redakcio — Laste modifita: 2006-08-07 17:51
La prezidento de Italio, Giorgio Napolitano, nun akceptis iĝi la Alta Protektanto de la Universala Kongreso de Esperanto, okazonta en Florenco. La oficiala decido estis farita la 7-an de julio. Temas pri agnosko malofte donata, kaj la Loka Kongresa Komitato multe laboris por ĝin atingi.
IJK 2006 en Sarajevo de Redakcio — Laste modifita: 2006-07-10 20:47
La 62-a Internacia Junulara Kongreso de TEJO okazos en Sarajevo de la 6-a ĝis la 13-a de aŭgusto 2006.
Baltiaj Esperanto-Tagoj allogis 137 partoprenantojn de Redakcio — Laste modifita: 2006-07-16 11:25
La tradiciaj Baltiaj Esperanto-Tagoj ĉi-jare okazis de la 4-a ĝis la 8-a de julio en Estonio kaj logis 137 partoprenantojn.
Ambasadoro de Italio akceptis kongresontojn de Redakcio — Laste modifita: 2006-08-07 17:50
La 12-an de julio la ambasadoro de Italio en Litovio, Giulio Prigioni, en sia nova rezidejo en Vilno, la ĉefurbo de Litovio, akceptis tutan grupon de litovaj esperantistoj, kiuj ĉi-jare partoprenos en la 91-a Universala Kongreso de Esperanto en Florenco. En la akcepto partoprenis pli ol kvardek esperantistoj el diversaj litovaj urboj. Entute al la kongreso aliĝis 57 loĝantoj de Litovio, sed ne ĉiuj povis partopreni la akcepton. "Eblas konstati, ke la itala ambasadoro fariĝis vera amiko de Esperanto. Li konsentis eniri en la Honoran Komitaton de la Universala Kongreso. Ne estas ekskludita la ebleco, ke li aperos dum la UK, se li sukcesos liberiĝi de siaj profesiaj devoj", komentas Povilas Jegorovas.
Herzberg oficiale eknomis sin "Esperanto-urbo" de Redakcio — Laste modifita: 2006-07-22 13:25
Laŭ la decido de la urba konsilantaro, la germana urbo Herzberg nun oficiale uzos la titolon "Herzberg am Harz – die Esperanto-Stadt", por diskonigi sin en la mondo. La oficiala leterpapero surhavos ankaŭ esperantlingvan version: "La Esperanto-urbo". La voĉdono en la urba konsilantaro okazis marde la 11-an de julio, kaj neniu el la deputitoj de la kvar partioj en la konsilataro kontraŭis ĝin. Tri el la deputitoj sindetenis en la voĉdonado.
Germana futbal-komentisto esperas je UK en 2010 de Redakcio — Laste modifita: 2006-07-18 12:54
Post kiam la lando de la Universala Kongreso de Esperanto jam triafoje gajnis la mondpokalon de futbalo, ankaŭ unu el la plej prestiĝaj gazetoj de Germanio ekinteresiĝis pri la ligo inter la decidoj de la estraro de Universala Esperanto-Asocio kaj la rezultoj de la mondĉampionado. En ampleksa sport-komentario Frankfurter Allgemeine Zeitung diskutas, ĉu Germanio povus gastigi la Universalan Kongreson en la jaro 2010, kiam okazos la sekvaj futbalaj mondpokal-ludoj. "Ĉu vere nur hazardo? Ni scivolas: Kiel ili faras tion? Kie okazos la monda Esperanto-kongreso en 2010?" demandas sin la aŭtoro de la artikolo.
La afrika batalo pri mono akriĝas de Redakcio — Laste modifita: 2006-07-22 12:09
La antaŭa direktoro de la Afrika Oficejo de UEA, Gbeglo Koffi, de pluraj monatoj ĉantaĝas la estraron de la asocio, minacante riveli laŭ li kompromitajn faktojn, se liaj postuloj ne estos akceptitaj. Unue li postulis, ke UEA faru kontrakton pri la Afrika Oficejo laŭ lia prefero. Poste, kiam UEA movis sian Afrikan Oficejon al alia lando, la kverelo ŝajnas temi pri financaj rimedoj kiujn UEA blokis en Nederlando, sed kiujn Gbeglo Koffi opinias siaj. Renato Corsetti konfirmas, ke la kontoj de Gbeglo Koffi ĉe la Centra Oficejo de UEA estas blokitaj pro ŝuldoj. Nun Gbeglo Koffi akuzas la ĝeneralan direktoron de UEA pri misuzo de asocia mono, sed ne volas diri, kion li mem faris per la 2.800 eŭroj kiujn li kolektis de privatuloj por ke Togolanda esperantistino povu viziti Universalan Kongreson. Ŝia vojaĝo neniam realiĝis, kaj la mono ne estis repagita al la donacintoj.
gbeglok.jpg de zope — Laste modifita: 2006-07-18 13:32
Gbeglo Koffi
SAT kolektas monon por ne maldungi Barkoviĉ de Redakcio — Laste modifita: 2006-10-04 10:14
La financa situacio de Sennacieca Asocio Tutmonda estas kriza, kaj jam mankas mono por pagi la salajron de la sola dungito de la asocio, la ĝenerala sekretario Kreŝimir Barkoviĉ. Por ne devi maldungi lin antaŭ ol li post tri jaroj atingos la pensian aĝon, la asocio nun lanĉas monkolekton.
Piratoj kaptis la retejon de la UK en Florenco de Redakcio — Laste modifita: 2006-08-06 22:35
La sekretema kaj malbonfama itala entrepreno SeoCom kaptis la malnovan ret-adreson de la ĉi-jara Universala Kongreso de Esperanto, kaj starigis en ĝia loko falsan serĉ-motoron. La celo de la kapero ŝajne estis ĉantaĝi la Lokan Kongresan Komitaton por ricevi monon, sed la LKK evidente elektis ne pagi. La sama dubinda entrepreno posedas ankaŭ aliajn "ombrajn" retadresojn, ekzemple kun misliterumita nomo de la konata itala gazeto La Repubblica. Alia granda itala entrepreno sukcesis post plurmonata leĝa batalo rericevi sian adreson, kaperitan de SeoCom. La esperantistoj havis nek tempon nek monon por juraj ekzercoj, anstataŭe la LKK decidis restarigi la retejon sub tute nova adreso.
jorgegutierrez.jpg de zope — Laste modifita: 2006-07-25 13:55
Jorge Gutiérrez
leonoratorres.jpg de zope — Laste modifita: 2006-07-25 13:55
Leonora Torres
schmitter.jpg de zope — Laste modifita: 2006-07-25 13:56
Juan Jacobo Schmitter
Aligo al la Civito surprizis meksikanojn de Redakcio — Laste modifita: 2006-08-05 20:43
La 22-an de julio estis diskonigita informo pri la aliĝo de la landa asocio de UEA en Meksiko al disputata organizaĵo, la Esperanta Civito. La anonco de la Civito komplete surprizis la plej multajn meksikajn esperantistojn, kiuj eĉ ne sciis ke tia paŝo estis diskutata. Inter la neinformitoj estis du antaŭaj prezidantoj de Meksika Esperanto-Federacio kaj la nuna ĉefdelegito de UEA. "Mi ne scias pri kio vi parolas! Neniu diris ion al mi, aŭ demandis", komentas la ĉefdelegito Alejandro Mejía. Simile surprizite reagis Jorge Gutiérrez, la antaŭa prezidanto de Meksika Esperanto-Federacio, kiu mem kredas ke la aliĝo havos nenian praktikan signifon. Fine de julio Meksika Esperanto-Federacio laŭ UEA havis nur dekon da pagintaj membroj.
Retejo de Meksika Esperanto-Federacio de Redakcio — Laste modifita: 2006-07-25 16:41
La enhavo de la retejo de Meksika Esperanto-Federacio estas riĉa kaj valora, sed dum la lasta tempo ĝi ŝajne estas malofte aktualigata.
Senrimorsaj rememoroj de Onjo Asunta de Redakcio — Laste modifita: 2006-07-25 16:45
Kvankam (aŭ ĉar) la "rememoroj de Onjo Asunta", aperantaj en la retejo de Meksika Esperanto-Federacio estas fikciaj kaj satiraj, oni povas trovi en ili multajn verojn pri la Esperanto-movado, ekzemple sub la titoloj "La granda skismo", "La netuŝebla PUG" aŭ "La TROMP de l' jarcento".
"Scienco bezonas liberan interŝanĝon de ideoj" de Redakcio — Laste modifita: 2006-08-07 17:49
Lige kun la Florenca Universala Kongreso festas sian centjariĝon Internacia Scienca Asocio Esperantista. Multaj ŝanĝoj okazis en la scienca mondo dum la pasintaj cent jaroj, sed Esperanto ne iĝis la internacia lingvo de la scienco, kiel esperis la fondintoj de ISAE. Ni ne pretendu, ke Esperanto jam venkis, sed sed provu demonstri ke ĉiuj atingoj de scienca esploro kaj edukado povas esti reflektitaj per Esperanto, skribas Amri Wandel, estrarano de UEA pri scienca kaj faka agado. "La nuntempa scienca mondo pli kaj pli uzas la anglan kiel laborlingvon por internaciaj kaj foje por naciaj aranĝoj. Tio povas malhelpi al la progreso de la scienco, kiu bezonas la liberan interŝanĝon de scioj kaj spertoj sur la persona nivelo", skribas Amri Wandel en sia artikolo. Pli frua kaj malpli ampleksa versio de la teksto aperis en la revuo Esperanto.
La komitato de UEA eklaboris en Florenco de Redakcio — Laste modifita: 2006-08-06 22:33
La pordoj de la ĉi-jara kongresejo estis malfermitaj sabate matene en preme varma Florenco. La temperaturo dum la tago atingis 33 gradojn, kaj por dimanĉo oni prognozas eĉ pli varman veteron, ĝis 37 gradoj. La programo de la 91-a Universala Kongreso de Esperanto komenciĝis je la 14-a horo, kiam estis malfermita la unua dumkongresa kunsido de la komitato de UEA. Je la 14-a horo malfermis siajn pordojn ankaŭ la kongresa libroservo, kaj je la 17-a horo okazis renkontiĝo por unuafojaj kongresanoj. Je la 19-a horo komenciĝis la interkona vespero.
La Malpensa alveno de Redakcio — Laste modifita: 2006-08-06 22:35
La aviadilo al Italio ekis el Kopenhago precize laŭ la horaro, kio ial ne ŝokis nin. La unua kulturŝoko trafis nin en la aviadilo de Alitalia, sed ĝi estis agrabla. Male ol en la kost-efikaj nordeŭropaj aviadiloj, la matenmanĝo estis senpaga - pozitiva sperto, kvankam la panbulko kun melongeno havis iom tro strangan guston. Malpli agrabla, kvankam daŭre laŭhorara, estis la alveno al Milano. La flughaveno de Milano havas la taŭgan nomon Malpensa. Ĉe la enirejo lumtabulo avertis itallingve, ke nia daŭriga flugo al Florenco estas "annullato". Supozeble tio signifas "nuligita". Ĉe informejo oni donis neniajn informojn, sed direktis nin al la giĉeto de la flugkompanio Alitalia kelkcent metrojn for. La vico ĉe la giĉeto eble ne estis kelkcent metrojn longa, sed ĝi ŝajnis tia, kaj ĝi moviĝis antaŭen nur per tre malrapidaj paŝoj. Neniuj informoj videblis aŭ aŭdeblis ie.
François Grin parolis en la inaŭguro de la UK de Redakcio — Laste modifita: 2006-08-06 22:32
La solena inaŭguro de la 91-a Universala Kongreso de Esperanto en Florenco estis planita por la 10-a horo matene, sed jam antaŭ la 9-a horo dimanĉmatene kongresanoj komencis amasiĝi ĉe la ĉefa pordego de la kongreseja korto. La pordego tamen restis strikte fermita, kaj ĝin gardis policano kun pistolo. Ĉiam pli da kongresanoj kolektiĝis sur la placeto ekster la pordego, sed nur je la 9.20 la pordego estis malfermita.
libroservo.jpg de zope — Laste modifita: 2006-07-31 11:36
La kongresa libroservo en Florenco.
Tonkin: "Elektu unu el unu" de Redakcio — Laste modifita: 2006-08-06 22:31
Unu el la plej gravaj programeroj en lundo estis la publika kunveno de la elekta komisiono de UEA. La komisiono havas la taskon trovi kaj proponi al la komitato kandidatojn por la sekva estraro de UEA, kiu estos elektita en la venonta Universala Kongreso en Jokohamo. La celo de la kunveno en Florenco estis, ke ankaŭ ordinaraj membroj havu la ŝancon fari proponojn al la elekta komisiono. Tamen ĉeestis la kunvenon nur deko da kongresanoj, kaj ili ne rajtis mencii nomojn de kandidatoj, kiujn ili opinius taŭgaj. Aktive partoprenis la diskuton ne nur la prezidanto de UEA, Renato Corsetti, sed ankaŭ la eksprezidanto kaj eksestrarano Humphrey Tonkin, kiu forte argumentis kontraŭ la ideo, ke estu pli ol unu kandidato por ĉiu posteno. "Tio estas miskompreno pri la tasko de la komitato", li asertis.
UK 2008 okazos en Roterdamo, 2009 eble en Bjalistoko de Redakcio — Laste modifita: 2006-08-06 22:38
La Universala Kongreso de Esperanto en la jaro 2008, kiam UEA iĝos centjara, okazos en la ĉefurbo de UEA, Roterdamo. Tion sciigis la ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, en Florenco. La freŝa decido de la estraro de UEA, farita en Florenco, ankoraŭ ne estas oficiale diskonigita. Ĝi tamen estis menciita dum la programero Centra Oficejo respondas marde matene. La kongreso en 2009 eventuale okazos en Bjalistoko.
Estraro respondis pri Civito, Afriko kaj flagoj de Redakcio — Laste modifita: 2006-08-06 22:31
Ĵaŭde matene la estraro de UEA en Florenco respondis al demandoj de kongresanoj. En la publiko ĉeestis interalie la antaŭa prezidanto de UEA, Kep Enderby, kiu volis scii pri pli la sinteno de UEA al la Esperanta Civito. La konata japana mecenato de Esperanto, Etsuo Miyoshi, demandis ĉu UEA ne pli bone havu sian Centran Oficejon en Bruselo, la ĉefurbo de Eŭropo. Plej emocie parolis maljuna sinjorino, kiu indignis, ĉar la gvidantoj de la kongresaj ekskursoj en la antaŭa tago ne nur ne portis grandajn verdajn flagojn, sed eĉ la kongresajn insignojn dum iu ekskurso oni kolektis en la aŭtobuso.
UEA ricevis du novajn landajn asociojn de Redakcio — Laste modifita: 2006-08-15 21:42
La komitato de UEA en vendredo akceptis du novajn landajn asociojn kaj ankoraŭfoje aprobis la deskribon de prunto al la projekto Indiĝenaj Dialogoj. En la nova konsisto de la internacia ekzamena komisiono ne estis reelektita Gbeglo Koffi. Propono subteni la monkolektan kampanjon de ITV ne estis akceptita. La komitat-kunsido planita por la 9-a horo komenciĝis dek minutojn malfrue en iom tro varma salono Hodler, sed baldaŭ post la malfermo de la kunsido ankaŭ la klimatizilo ekfunkciis. Komence de la kunsido mankis unu komitatano de la kvorumo, sed jam post minuto alvenis la bezonata 38-a komitatano. La komitataj kunsidoj estas malfermaj por la publiko, kaj en la salono ĉeestis dudeko da kongresanoj kiuj volis sekvi la diskutojn.
UEA provis sekretigi la belartajn konkursojn de Redakcio — Laste modifita: 2006-08-07 16:58
La rezultoj de la belartaj konkursoj de UEA estis anoncitaj vendrede posttagmeze en Florenco, en salono Minnaja de la kongresejo. Tamen tuj poste la sekretario de la konkurso, Michela Lipari, anoncis al Libera Folio, ke la rezultoj de la konkurso ankoraŭ ne estis publikaj, kaj ke Libera Folio absolute ne rajtas ricevi la liston de gajnintoj. Ni publikigas la liston laŭ la publike laŭtlegitaj informoj. Pri eventualaj eraroj aŭ mankoj respondecas UEA, kiu sekretigis la skriban liston ĝis UEA mem publikigos ĝin.
Broccatelli kaj Haszpra novaj honoraj membroj de UEA de Redakcio — Laste modifita: 2006-08-07 12:15
La du novaj honoraj membroj kiujn elektis la komitato de UEA dum la kongreso en Florenco estas Umberto Broccatelli el Italio kaj Otto Haszpra el Hungario.
"Daŭrigebla" iĝis "daŭropova" en la kongresa rezolucio de Redakcio — Laste modifita: 2006-08-07 12:12
La vortoj "daŭrigebla evoluo" de la oficiala kongresa temo de la ĉi-jara Universala Kongreso iĝis "daŭropova evoluigo" en la fina versio de la kongresa rezolucio, aprobita de la komitato de UEA. Ni publikigas la tutan tekston de la rezolucio.
Premio Deguchi al Simo Milojević de Redakcio — Laste modifita: 2006-08-07 12:19
La estraro de UEA aljuĝis la "esperantistan pacpremion", premion Deguchi, al Simo Milojević, multjara oficisto de UEA kaj aktivulo de la internacia Esperanto-movado.
Fotoj de la UK en Florenco de Redakcio — Laste modifita: 2006-08-07 12:52
Fotoj el la Florenca kongreso de Redakcio — Laste modifita: 2006-08-14 11:30
Ni publikigas kelkajn fotojn el la Universala Kongreso de Esperanto en Florenco.
Tri kaŝitaj demisioj en la LKK de Florenco de Redakcio — Laste modifita: 2006-08-08 13:29
Multaj kongresanoj en Florenco miris pri enigma deklaro de Michela Lipari, aperinta en la kongresa libro. Niaj esploroj montris, ke okazis tri demisioj el la Loka Kongresa Komitato de la ĉi-jara Universala Kongreso, sed ili ĉiuj estis zorge kaŝitaj de la publiko. Krom Michela Lipari, ankaŭ alia demisiinto, Edvige Tantin Ackermann, elektis publike montri sian amarecon al la LKK.
TEJO havas novan prezidanton de Redakcio — Laste modifita: 2006-08-26 18:55
Preskaŭ 300 el la 420 aliĝintoj al la ĉi-jara Internacia Junulara Kongreso en Sarajevo efektive partoprenis la aranĝon, kiu parte okazis tute proksime al la ejo de la unua Sarajeva IJK de la jaro 1973. Kvindeko da junaj partoprenintoj de la Universala Kongreso en Florenco komune vojaĝis per buso al Sarajevo, tra Slovenio kaj Kroatio. Lokaj amaskomunikiloj amplekse raportis pri la kongreso. Nova prezidanto de TEJO, elektita inter tri kandidatoj, nun estas David-Emil Wickström - pro personaj kialoj demisiis Heming Welde Thorbjørnsen, elektita pasintjare en Zakopane. En Sarajevo komencis sian mandatperiodon la nova komitato de TEJO, sed ĝia konsisto ĝis nun ne estis oficiale anoncita, ĉar ne aperis la gazeto de TEJO. Pro manko de kandidatoj ankaŭ ĉi-jare ne okazis balotado pri komitatanoj B.
Letero el Sarajevo 1996 de Redakcio — Laste modifita: 2006-08-14 18:38
Kiam la Internacia Junulara Kongreso de TEJO duafoje okazas en Sarajevo, pasis nur dek jaroj post la sanga milito en Bosnio-Hercegovino. La milito trafis ankaŭ multajn esperantistojn. De oktobro 1995 ĝis marto 1996 en la finna gazeto Kansan Uutiset aperis 11 "Leteroj el Sarajevo", originale verkitaj de Senad Čolić en Esperanto. La komunikado inter Sarajevo kaj la ekstera mondo en tiu periodo estis tre malfacila. Interreto estis ankoraŭ relative nova elpensaĵo por malmultaj inicitoj, papera poŝto malbone funkciis, kaj la alireblaj telefonlinioj el la urbo estis nemultaj. La leteroj el Sarajevo estis verkitaj per ordinara tajpilo kaj poste faksitaj al Finnlando el registara faksilo dumnokte, kiam la cetera telefona trafiko estis malpli vigla. Ni republikigas unu el la leteroj okaze de la IJK en Sarajevo.
Vingustumado por junuloj, sed ne nur… de Redakcio — Laste modifita: 2006-08-14 18:17
La junulara programo de la Universala Kongreso en Florenco estis nekutime vigla, kun multaj popularegaj koncertoj, ekskursoj kaj eĉ vingustumado. Raportas unu el la organizintoj, Francesco Maurelli.
La demisia letero de la prezidanto de TEJO de Redakcio — Laste modifita: 2006-08-15 16:45
La antaŭa prezidanto de TEJO, Heming Welde Thorbjørnsen, anoncis sian demision per letero sendita al la komitatanoj de TEJO antaŭ la IJK en Sarajevo. Sen la demisio lia oficperiodo daŭrus ĝis la venontjara IJK en Vjetnamio. Kiel nova prezidanto de TEJO estis en Sarajevo elektita David-Emil Wickström. Ni publikigas la kompletan tekston de la demisia letero.
Esperantisto reprezentos Litovion en Bruselo de Redakcio — Laste modifita: 2006-08-15 18:02
La nova ambasadoro de Litovio en Belgio estas Nijole Zambaite, multjara esperantisto kiu jam en la 1970-aj jaroj aktivis en la Vilna junulara Esperanto-klubo. La nomumo de Nijole Zambaite kiel nova ambasadoro estis konfirmita de la prezidento de Litovio, Valdas Adamkus, la 10-an de aŭgusto.
Francoj gajnis 302-279 en Florenco de Redakcio — Laste modifita: 2006-08-16 22:15
Francoj malgajnis kontraŭ Italio en la futbala finalo, sed gajnis kontraŭ la kongreslando en la konkurso pri la plej multaj kongresanoj, per ciferoj 302 kontraŭ 279.
Forpasis Wouter Pilger de Redakcio — Laste modifita: 2006-08-26 21:42
La konata nederlanda esperantisto Wouter Pilger mortis la 15-an de aŭgusto post subita malsaniĝo, en la aĝo de 64 jaroj.
Arno Lagrange de zope — Laste modifita: 2006-08-26 18:55
Lagrange postulas egalecon en Vikipedio de Redakcio — Laste modifita: 2006-09-02 19:00
Arno Lagrange, denaska esperantisto kaj aktiva kunlaboranto de la esperantlingva Vikipedio, kandidatas por la estraro de la fondaĵo Wikimedia, kiu interalie respondecas pri la uzo de mono donacita al Vikipediaj projektoj. En sia elekto-programo Arno Lagrange akcentas la gravecon de lingva demokratio. "Antaŭ ol tiu unuavica problemo estos taŭge solvita, ŝajnas al mi neeble vere enprofundiĝi en la aliaj temoj. Kiel eniri debaton pri tiu aŭ jena grava temo se, pro lingvaj baroj, mi, kiel granda plimulto de la uzularo, ne povas bone kompreni pri kio temas", li demandas. Brita vikipediisto opinias la rezonadon de Lagrange rasisma esprimiĝo de tradicia franca kontraŭ-anglismo, kaj asertas ke la angla estas "la universala lingvo".
La redaktoro de "TEJO tutmonde" demisias de Redakcio — Laste modifita: 2006-09-02 10:56
La redaktoro de la oficiala gazeto de TEJO, Joel Amis, forlasas sian postenon. Ĉi-jare, pro manko de materialoj, ne aperis la dua numero de la gazeto, kaj en la tria numero TEJO anoncas, ke estas serĉata nova redaktoro.
EU-bultenoj nun aperas en Esperanto de Redakcio — Laste modifita: 2006-09-10 13:51
Dum sia duonjara prezidado de Eŭropa Unio, la oficiala Finnlando dissendas al eksterlando rilatajn informojn ĉefe en la angla kaj franca, sed unufoje semajne ankaŭ en latino. Nun la sama ĉiusemajna trarigardo de EU-novaĵoj estas havebla ankaŭ en Esperanto, informas oficiala novaĵletero, dissendita de la finnlanda registaro. Ankaŭ la nederlanda novaĵ-agentejo ANP jam informis pri la esperantlingvaj novaĵ-bultenoj.
Neekzistantaj hoteloj reklamas esperante de Redakcio — Laste modifita: 2006-10-13 23:26
La nov-kreita retadreso esperanto.eu estis maltrafita de Eŭropa Esperanto-Unio, kiu volis ĝin rezervi. Ankaŭ nederlanda traduk-firmao kun la nomo Esperanto malsukcesis en sia provo kapti la adreson. Anstataŭe la adreson ricevis pola privatulo, kiu nun aperigis en la retejo reklamon de neekzistanta ĉeno de hoteloj kun la nomo "Esperanto". La neekzistantaj hoteloj uzas kiel sian emblemon la jubilean simbolon de Esperanto, tamen kun modifita koloro. La pola posedanto de la retadreso ne estas konata al UEA, kaj ne respondis informpeton de Libera Folio. "Evidente li registris la TTT-ejon kun la espero vendi ĝin poste al esperantistoj. Eble li mem estas esperantisto, eĉ bone informita, ĉar krom koni la jubilean simbolon, li registris la adreson en la naskiĝtago de UEA", supozas la ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller.
Derks: "Ŝoka misinformado pri raporto Grin" de Redakcio — Laste modifita: 2006-09-13 18:49
Multaj esperantistoj entuziasmas pri la tiel nomata "Raporto Grin", sed malmultaj konas ĝian efektivan enhavon. En la inaŭguro de la Universala Kongreso en Florenco la aŭtoro mem faris paroladon, en kiu li ŝajnis iom iritita de la unudirektaj interpretoj, kiujn esperantistoj donis al lia raporto. Intertempe Eŭropa Esperanto-Unio preparis flugfolion pri la raporto, tradukis ĝin al ĉiuj EU-lingvoj por disdoni al EU-parlamentanoj. La eksa kasisto de Eŭropa Esperanto-Unio, Johan Derks, sendis al la gazeto de EEU akre kritikan artikolon pri la temo, sed la artikolo estis oficiale rifuzita de la estraro de EEU. Libera Folio aperigas la tekston de Derks.
Forpasis Auld - silento morta post ruliĝ' lavanga de Redakcio — Laste modifita: 2006-10-07 21:00
Forpasis William Auld, unu el la plej grandaj esperantaj verkistoj de ĉiuj tempoj. Li naskiĝis la 6-an de novembro 1924, kaj forpasis matene la 11-an de septembro 2006, du monatojn antaŭ sia 82-a naskiĝtago. "Ligas min al Esperanto amikeco, ĉar dum mia vivo mi akiris multoble pli da veraj amikoj per Esperanto ol per mia denaska lingvo", Auld mem iam diris. Auld estis la aŭtoro de La Infana Raso, kiu laŭ Gaston Waringhien estas "unu el tiuj tre malmultaj originalaĵoj en nia lingvo, kiuj egaliĝas kun la unuarangaj produktoj de la aliaj literaturoj". La enterigo de William Auld okazis en Skotlando lunde, la 18-an de septembro. Ĉeestis interalie Renato Corsetti kiel reprezentanto de UEA, kaj Brian Moon kiel reprezentanto de la Akademio de Esperanto.
auldgrupo.jpg de zope — Laste modifita: 2006-09-12 11:26
auldkolekto.jpg de zope — Laste modifita: 2006-09-12 11:28
Nekrologo de Auld en La Ondo de Esperanto de Redakcio — Laste modifita: 2006-09-12 12:11
"La 11an de septembro 2006 ĉesis bati la koro de la plej eminenta el la nuntempaj esperantistoj. Nelonge antaŭ sia forpaso Auld donis sian konsenton pri reeldono de La Mastro de l' Ringoj, kiu aperos venont-jare. Homoj mortas, sed iliaj verkoj povas esti senmortaj, kaj la memoro pri William Auld vivos tiom longe, kiom en la mondo restos legantoj de libroj en Esperanto", skribas la Ondo de Esperanto
Pri William Auld en la retejo OLE de Redakcio — Laste modifita: 2006-09-12 16:23
La retejo "Originala Literaturo Esperanta" de Sten Johansson entenas kompletan liston de la verkoj de Auld kaj ligojn al tekstoj pri kaj el ili.
auldeta.jpg de zope — Laste modifita: 2006-09-12 15:17
barksenpilot.jpg de zope — Laste modifita: 2006-09-12 16:33
Verko de William Auld: En barko senpilota
auldbarko.jpg de zope — Laste modifita: 2006-09-12 16:40
En barko senpilota - verko de William Auld
Nekrologo de Auld en The Scotsman de Redakcio — Laste modifita: 2006-09-17 19:05
La nekrologo estas verkita de Paul Gubbins kaj havas la titolon: "Nobel prize-nominated Esperanto poet"
HeKo iksas kaj kondamnas sin mem de Redakcio — Laste modifita: 2006-09-23 20:39
La Akademio de Esperanto preparas novan rezolucion, laŭ kiu la uzo de surogataj skribsistemoj por la ĉapelitaj literoj ne estu konsiderata kontraŭfundamenta, kiam ĝi estas nura teknika rimedo, kaj ne celas reformi la ortografion de Esperanto. Ekzemplo de tia surogata sistemo estas la ikso-sistemo, kiam oni en komputile prilaborataj tekstoj anstataŭas ĉapelojn per postmetitaj iksoj. La proponatan rezolucion akre kritikas la redaktoro de Heroldo Komunikas. "Raŭmistoj restas strikte obeaj al la regulo en la Fundamento (la retagentejo HeKo uzas nur la H-sistemon), dum inter finvenkistoj manifestiĝas la deziro agnoski aliajn variantojn", skribas Anna Lászay. Leginte tion, akademiano Bertilo Wennergren ekmiris, ĉu la Civitanoj kondamnas ankaŭ esperantan stenografion. Eĉ pli li ekmiris, kiam li konstatis, ke la oficiala organo de la Civito mem ne nur uzas iksokodon kaj aliajn surogatajn skribosistemojn, sed ankaŭ nefundamentajn vortojn kiel "alies". "Sed eble ekzistas ia sagaca klarigo de tiu paradokso", li cerbumas.
Esperantistoj kritikas EU-grupon por multlingveco de Redakcio — Laste modifita: 2006-10-03 15:00
La 20-an de septembro la Eŭropa Komisiono decidis fondi "altnivelan laborgrupon pri multlingveco". La proponon pri la fondo de la laborgrupo faris komisionano Ján Figeľ, kaj la laborgrupon konsistigos 11 spertuloj el diversaj landoj de Eŭropo. La tasko de la laborgrupo estas doni konsilojn kaj novajn ideojn pri evoluigo de multlingveco Unuafoje la laborgrupo kunsidos la 3-an de oktobro 2006. La prezidantoj de Eŭropa Esperanto-Unio kaj Universala Esperanto-Asocio tuj forte kritikis la konsiston de la laborgrupo. Ankaŭ la Eŭropa Parlamento kritikas la lingvan politikon de komisionano Jan Fligel.
La popolo en movado de Redakcio — Laste modifita: 2006-10-08 16:18
Ĝustatempe por la Universala Kongreso de Esperanto en Florenco aperis la verko "Lingvo kaj popolo" de Humphrey Tonkin. La unuan recenzon pri la grava libro verkis Joŭko Lindstedt ekskluzive por Libera Folio. Joŭko Lindstedt ĝenerale samopinias kun Tonkin pri la malmoderneco de kelkaj movadaj agadmanieroj, sed li trovas la libron kelkfoje tro senkritika pri novaj iniciatoj, ekzemple Vikipedio. La libro laŭ Lindstedt estas tre utila helpilo por kompreni la nunan staton de Esperantujo. "Se mi tamen devus indiki mankojn en ĝi /.../ mi eble dezirus legi pli detalan analizon pri la pozicio de la Esperanto-movado en la mondo, kie la angla lingvo ŝajnas ĝui absolute senrivalan prestiĝon kaj disvastiĝon", li skribas.
Demisiis la kasisto de TEJO de Redakcio — Laste modifita: 2006-10-04 10:08
La 25-an de septembro, nur monaton post sia formala elekto, anoncis sian demision la kasisto de TEJO, Adenjo Charrière. Jam de preskaŭ dek jaroj neniu el la kasistoj de TEJO finfaris sian lastan financan raporton, diras Ilja De Coster.