Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / Politiko kaj personaj ambicioj en UEA

Politiko kaj personaj ambicioj en UEA

de Redakcio Laste modifita: 2006-11-11 10:21
Kiuj sovetianoj povis membriĝi en Universala Esperanto-Asocio, kaj kiel? Ĉu judoj povis esti delegitoj de UEA en Germanio dum la regado de Hitler? Kiel la Asocio akceptis la germanojn post la Dua Mondomilito? Kion oni opiniu pri la altaj membronombroj en orient-eŭropaj landaj asocioj de UEA dum la malvarma milito? Tio estas nur kelkaj el la demandoj, kiujn en sia freŝa disertaĵo provas respondi Ziko van Dijk (Sikosek). La disertaĵo temas pri la politika historio de UEA kaj montras, ke efektive la monda politiko kaj politikaj cirkonstancoj en unuopaj landoj influis la agadon de UEA. Samtempe la aŭtoro konstatas, ke multfoje ambiciaj movadanoj uzis politikon kiel kamuflon por antaŭenigi proprajn interesojn. Ni petis la aŭtoron rakonti pri sia verko.

Marcus Sikosek: Die neutrale Sprache. Eine politische Geschichte des Esperanto-Weltbundes. Bydgoszcz: Skonpres 2006. 459 paĝoj. ISBN 978-83-89962-03-4

La 3an de novembro 2006 okazis en Utrecht (Nederlando) doktoriĝo pri la historio de Universala Esperanto-Asocio. Ziko van Dijk, germana historiisto, publike defendis sin kontraŭ la demandoj de komisiono, en kiu estis ankaŭ la tutnederlande famaj historiistoj kaj aŭtoroj Herman von der Dunk kaj Maarten van Rossem. Ziko van Dijk, kiu antaŭ sia lastatempa edziĝo nomiĝis Sikosek, priskribis la historion de la monda asocio kun atento al politikaj demandoj. Inter la familianoj kaj esperantistaj gastoj dum la defendo estis ankaŭ Osmo Buller, ĝenerala direktoro de UEA, kiu poste invitis van Dijk prezenti la libron dum la malferma tago en la Centra Oficejo la 25-an de novembro.

Libera Folio: Unue, gratulon. Ĉu venis multe da esperantistoj al Utrecht?

Ziko: Koran dankon. Jes, estis iomete kiel malgranda renkontiĝo, kvankam ja tamen miksita ankaŭ kun neesperantistoj. Ili estis tre pozitive surprizitaj vidi en la komisiono ankaŭ Maarten van Rossem, historiiston kiun multaj konas el gazetaro kaj televido.

Kial neesperantistaj historiistoj interesiĝas pri Esperanto?

Malfacile direblas, ili havas ja diversajn terenojn. Do fakulo pri politika historio interesiĝas pri politikaj demandoj kaj ideologioj, fakulo pri socia historio pri la socia statuso kaj interagado de la esperantistoj kaj tiel plu. Mia propra tereno estas la politika historio.

Pri kio okupiĝas via profesoro?

Duco Hellema origine estas politiksciencisto kaj nun estras la instituton pri la historio de internaciaj rilatoj, en la universitato de Utrecht. Li verkis interalie pri la nederlanda ekstera politiko, pri la Suez-krizo kaj la hungara ribelo 1956, pri la naftokrizo de 1973 kaj la roterdama haveno... Fakte li estas tute entuziasma pri mia temo.

Ĉu ĉar ĝi temas pri Esperanto?

Nu, pli vere ĉar kutime oni pristudas la internaciajn rilatojn de ŝtatoj. Maloftaj estas studoj pri neŝtataj organizaĵoj. Eble foje internacia unio de sindikatoj aŭ simile, sed tiam oni devas konstati ke la internacia nivelo estas malforta. UEA ŝajnas esti, laŭ li, interese aktiva sur la internacia nivelo.

Vi iam studis jaron en Utrecht, ĉu tio havas rilaton al via nuna verko?

Ne, mi trovis doktoriganton hazarde en tiu universitato, serĉinte en la reto. Kaj kun la universitato mi ne multe rilatis, ekzemple, mi ne bezonis ĝian bibliotekon.

disertajhoEn kiu lingvo vi verkis?

La libro estas en la germana lingvo, en kiu mi verkas plej facile; ĉiuj kontaktoj kun la doktoriganto kaj la universitato estis en la nederlanda. Pro la doktoriga regularo mi devis aldoni nederlandlingvan resumon, kaj krome mi aldonis esperantan.

Kiel aspektas la strukturo de la libro?

Mi devis enkonduke skribi iom ĝenerale pri Esperanto kaj la komunumo, por la neesperantistaj legantoj. Poste la libro sekvas la kronologion, en entute naŭ ĉapitroj. Fine troviĝas sufiĉe multe da filologia aparato, ankaŭ kun kroniketo kaj glosaro.

Ĉu la libro estas ege komplika kaj scienca,  aŭ ĉu ankaŭ ordinaraj homoj povas legi ĝin?

Kial ne? Laŭ mia konvinkiĝo, oni verku tiel ke oni ne ekskludu leganton, almenaŭ ne sennecese. Ne estas multe da veraj fakvortoj, kaj ĉiu fontcitaĵo estas tradukita el Esperanto en la germanan, krom se io estas facile komprenebla kiel "aprila artikolo".

Kio estas via plej frapa eltrovaĵo?

La arkivo de UEA ebligis al mi sekvi kaj prilumi la multajn kverelojn ĉirkaŭ la persono Hans Jakob. Jakob estis ligata al UEA dum pluraj jardekoj, kiel direktoro kaj estrarano, sed nuntempe li estas preskaŭ forgesita. Kompreneble, pro liaj fifaroj kaj trompoj oni preferis forsilenti lin post lia morto en 1967. Plej frapa... tio estas por mi eble la kialo, pro kiu UEA nuntempe ankoraŭ nomiĝas UEA. Ja ne estis necese nomi ĝin en 1947 tiel.

Laŭ la kutima klarigo oni ja kunfandis la du tiamajn internaciajn organizaĵojn, UEA kaj IEL, por forigi nenecesan organizan duecon. Kaj supozeble oni reprenis la nomon UEA pro la longa tradicio de Universala Esperanto-Asocio?

Jes, tio sonas tre korvarmige, kaj la versio en Esperanto en perspektivo konvinkis ankaŭ min. Sed intertempe mi eksciis la veran kialon, kaj ĝi ne estas tre bela.

Ne torturu nin, pro kiu kialo do?

Legu la libron, amiko.

La subtitolo de la disertacio estas "Politika historio de UEA". Ĉu vi ne devintus verki pri politikaj aferoj anstataŭ la faroj aŭ fifaroj de Jakob?

Sufiĉe ofte iu kamuflis siajn personajn ambiciojn per politiko. Jakob kaj Stettler estas bonaj ekzemploj, ankaŭ Connor, kiu provis monopoligi la nordamerikan movadon. Connor gvidis la nordamerikan asocion, kaj kalumniis aliajn esperantistojn kiel Lapenna kiel komunistojn.

Ĉu li ne estis patologia antikomunisto?

Oni gardu sin je medicinaj vortoj kiel "patologia". Al mi ŝajnas ke Connor faris tion kion li faris tute konscie kaj celrekte, por resti sekretario kaj vivi kiel profesia esperantisto.

Vi verkas pri neŭtrala lingvo - kiom UEA kontribuis al via libro?

Mi havis la bonvolemon de ekzemple Robert Moerbeek, kiu bone konas la esperantan libraron, kaj Osmo Buller, la UEA-direktoro. Ĝenerale mi trovis multe da helpemo aŭ respondemo de UEA-membroj, eksaj funkciuloj ktp. Krom tio, mia disertacio ne rilatas al la nuna organizaĵo UEA. Mi provas esti neŭtrala kaj objektiva, se homo entute povas esti tia.

Ĉu vi konsideras esperantan tradukon de "Die neutrale Sprache"?

En la nuna momento mi esperas iom forvendi la stokon de la germanlingvaj ekzempleroj. Doktoriĝi ne estas tute malmultekosta afero. Kaj mi ekokupiĝis pri aliaj libroprojektoj. Oni vidos, oni vidos...

Do vi havas jam plian libron en preparo?

Tre baldaŭ aperos ĉe Flandra Esperanto-Ligo "Informado praktike". Miaj aliaj projektoj estas ankoraŭ nemetitaj ovoj, sed ili rilatas al historio.

Kiun gravan demandon pri la historio de UEA vi ankoraŭ volus respondi?

Eble pli ĝenerale, nome pri la demando kiu alia movado estas plej bone komparebla al la Esperanto-movado. Tiom multfoje mi parolis pri tio kun mia doktorigonto, kun Osmo Buller, kun aliaj doktoriĝontoj, sed nenion trovis. Ĉiu alia movado malsamas je gravaj punktoj, ĉu ideologiaj, ĉu organizaj.

arkivita en:
slavik
slavik diras:
2006-11-09 10:58
Alvoko legi la libron por ekscii, kial UEA nomigxas UEA, sonas tre bele. Tamen tia legado povas esti multe prokrastita pro la bezono finlerni la germanan por realigi tian planon.

Cxu la libro baldaux aperos en iu formo Esperante?
slavik
slavik diras:
2006-11-09 11:13
Alia demando estas: kiu nomo de Ziko estas la oficiala? Cxu tiu, kiun ni trovas en la eldondatumoj de la libro, aux tiu, kiun mencias la artikolo? Mi provis fari noticon por "Esperanto novosti", sed ne klaras, kiel kongruus en la cerbo de leganto informo pri "Ziko van Dijk" defendinta disertajxon kaj pri lia libro, kiun verkis iu (alia?!) "Marcus Sikosek"... :)
edmundo
edmundo diras:
2006-11-09 11:53
Vidu la vikipedian artikolon, kiun laste redaktis iu kun la nomo "Ziko", supozeble li mem:

http://eo.wikipedia.org/wiki/Ziko_van_Dijk

(Cetere, "kiu nomo ... estas la oficiala" eble ne estas trafa demando: eblas havi plurajn oficialajn nomojn, kaj la plej uzinda nomo ne ĉiam estas oficiala.)
Jorge
Jorge diras:
2006-11-10 22:59
Oni povus bone kompari kun la sciencfikcia "movado" (aŭ "mondeto"). En la internacia SF-mondo ekzistas "propra lingvo" (nome tiu de sciencfikcio mem, se ne paroli pri efektivaj lingvoj kiel klingono, la elfa ktp); asocioj kaj revuoj; landaj kaj internaciaj kongresoj; sento pri nekomprenateco fare de la cetera mondo; emocia ligiĝo al "la afero" fontanta ofte en la (antaŭ)adoleskaj jaroj... Kaj ankaŭ en SFujo verkistoj ludas sufiĉe gravan rolon.
Marcos
Marcos diras:
2006-11-12 20:58
Sed la SF-mondo ne havas iun ajn idealisman celon, do en tiu punkto tre malsimilas al Esperantujo, en kiu daŭre tre gravas la finvenkismo. Aŭ ĉu la SF-uloj volas atingi ke ĉiuj legu sciencfikcion?
Jorge
Jorge diras:
2006-11-12 22:03
Plena komparo certe ne eblas, sed E-ujo kaj SF-io altgrade kompareblas. En la SF-mondo regas unuflanke la konvinko / kredo / ideo, ke sciencfikcio valoras same, aŭ eĉ pli, ol la ceteraj literaturoj, kaj ke oni maljuste diskriminacias ĝin (komparu kun "esperanto estas lingvo same riĉa, esprimiva kaj natura kiel tiuj naciaj" ktp); aliflanke regas ankaŭ la "interna ideo", ke sciencfikcio peras ian mir-senton pri la universo, pri la kosmo, kaj pri la homa kondiĉo en ĝi. Multaj anoj kredas je unu aŭ ambaŭ ideoj fanatike. Ke pli ol 90 procentoj de la SF-literaturo havas apenaŭan valoron tute ne dementas la antaŭajn du kredojn; cetere, simile okazas pri la E-beletro.