Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / Aŭtoro de Esperanto-vortaro premiita de la Sveda Akademio

Aŭtoro de Esperanto-vortaro premiita de la Sveda Akademio

de Redakcio Laste modifita: 2006-12-26 07:45
La Sveda Akademio, kiu decidas ankaŭ pri la literatura Nobel-premio, la 20-an de decembro diskonigis, ke ĝi premias la konatan esperantiston Ebbe Vilborg per speciala premio de 50.000 svedaj kronoj (iom pli ol 5.000 eŭroj). En la motivigo de la premio estas aparte menciita lia laboro por Esperanto, sed ankaŭ liaj verkoj kun rilato al latino kaj la klasika greka lingvo. En la sama kunsido reprezentantoj de la Sveda Akademio akcentis la neceson defendi la svedan lingvon kontraŭ la angla.

Ebbe VihlborgEbbe Vilborg, kiu ĉi-jare povis soleni sian 80-an naskiĝtagon, dum multaj jaroj estis docento pri la klasika greka lingvo en la universitato de Gotenburgo. Li estas honora membro de UEA.

Jam en 1958 aperis lia malgranda dudirekta vortaro esperanta-sveda-esperanta,  kaj en 1992 estis eldonita lia vortaro sveda-esperanta,  la plej granda ĝis nun aperinta leksikono inter la sveda kaj Esperanto. La gazetara komuniko de la Sveda Akademio aparte mencias, ke Ebbe Vilborg pli frue estis ano de la Akademio de Esperanto.

La specialaj premioj de la Sveda Akademio al Ebbe Vilborg kaj al pluraj aliaj personoj estis anoncitaj en solena kunsido de la akademio la 20-an de decembro. La kunsidon ĉeestis interalie la gereĝoj de Svedio. Dum ĝi la direktoro de la Sveda Akademio, Sture Allén, faris paroladon en kiu li akcentis la neceson defendi la svedan lingvon kontraŭ la angla.

Pri la sama temo parolis poste ankaŭ la konstanta sekretario de la Sveda Akademio, Horace Engdahl. Parolante pri la uzo de la angla lingvo en universitata edukado, li diris interalie:

Estas bizare, ke iu povas opinii, ke transiro al lingvo, kiun instruistoj kaj studentoj ne plene regas, povus konduki al kvalitaltiĝo en la scienca diskuto. Kiel svedo en la angla oni iĝas pli stulta, kaj la unua konsekvenco ŝajnas esti, ke oni tion ne rimarkas.

arkivita en:
gunnargallmo
gunnargallmo diras:
2006-12-27 18:28
Engdahl diris ankaux: "Kredi ke ili lernos bone majstri la anglan se oni devigas ilin uzi ĝin dum seminarioj estas same stulte kiel kredi ke ili lernos flugi se oni devigas ilin ĉiutage salti el la dua etaĝo."

Kaj Allén diris:

"Kio estas la kaŭzo de la granda disvastiĝo de la angla? Ĝi ne estas, kiel oni povas foje aŭdi, ke ĝi estus pli riĉa ol aliaj lingvoj. Nek estas, kiel certaj angloj volas aserti, ke ĝi ĝenerale malhavas lingvoflegadon. Ne, anstataŭe estas nerifutebla historia fakto ke la angla lingvo disvastiĝis surbaze de kanonoj kaj militŝipoj, nuntempe asistataj de usonaj ’sap-operoj’."
gunnargallmo
gunnargallmo diras:
2006-12-27 18:32
Menciindas ke post la UK en Gotenburgo 2003, Akedemio de Esperanto kunlabore kun Sveda Akademio arangxis simpozion, kie cxeestis Allén.

Kaj eble, iom malice, ke la eks-eks-cxiama kaj jxus forpasinta sekretario de Sveda Akademio, Lars Gyllensten, en siaj memuaroj kritikis Allén cxar tiu, dum vizito al Franca Akademio, solene alparolis gxin - angle, kvankam pluraj membroj de Sveda Akademio flue majstris la francan.