Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / Tri kaŝitaj demisioj en la LKK de Florenco

Tri kaŝitaj demisioj en la LKK de Florenco

de Redakcio Laste modifita: 2006-08-08 13:29
Multaj kongresanoj en Florenco miris pri enigma deklaro de Michela Lipari, aperinta en la kongresa libro. Niaj esploroj montris, ke okazis tri demisioj el la Loka Kongresa Komitato de la ĉi-jara Universala Kongreso, sed ili ĉiuj estis zorge kaŝitaj de la publiko. Krom Michela Lipari, ankaŭ alia demisiinto, Edvige Tantin Ackermann, elektis publike montri sian amarecon al la LKK.

La nomo kaj foto de Michela Lipari mankas en la listo de LKK-anoj, sed ambaŭ aperas en ŝia aparta deklaro, kiu tekstas jene:

Karaj florencaj gekongresanoj, mi pardonpetas, ĉar - pro personaj kialoj - mi ne povas plenumi la promeson eldiritan dum la oficiala fermo de Pekina UK, kiam mi eliris de UEA-estraro, tio estas labori por organizi por vi neforgeseblan florencan UK. Certe ĝi estos unika kaj neforgesebla, sed mi ne havas ajnan meriton kaj respondecon pri ĝi. En Florenco mi estos simpla kongresano, do bonvolu ne turni vin al mi starigante organizajn demandojn. Ĝis revido en Florenco!

La deklaro, kiu tre mirigis multajn kongresanojn, aspektas kiel ordinara kongreslibra teksto, sed pliaj esploroj montris, ke ĝi fakte estas pagita anonco, mendita de Michela Lipari mem. Montriĝis ankaŭ, ke Michela Lipari, dua vicprezidanto de la Loka Kongresa Komitato, demisiis el la LKK en aprilo. La demisio neniam estis publike diskonigita aŭ entute menciita.

Komparo de la listo de LKK-anoj en la kongresa libro kaj la origina konsisto de la LKK montras, ke okazis du pliaj demisioj, kiuj same restis nekonataj al la ĝenerala publiko. Laŭ fontoj proksimaj al la LKK, la kunsidoj de la LKK ekde la komenco estis nekutime laŭtaj kaj akratonaj.

La plej akraj disputoj laŭdire okazis inter Michela Lipari (dua vicprezidanto) kaj Edvige Tantin Ackermann (informado). Tiuj disputoj fine kaŭzis, ke Edvige Tantin Ackermann demisiis el sia posteno fine de la jaro 2004. Tio tamen ne igis la kunsidojn multe pli trankvilaj.

En februaro 2006 okazis la dua demisio - sian postenon forlasis Paola Giommone, LKK-ano pri ekskursoj, kaj en aprilo 2006 ankaŭ Michela Lipari demisiis kiel LKK-ano, kaj poste mendis la iom enigman kongreslibran anoncon, pri kiu multaj kongresanoj tre miris.

Kvankam Michela Lipari en la anonco asertis esti "simpla kongresano", ŝi kunorganizis la Klerigan Lundon, interpretis por ne-esperantistaj vizitantoj, gvidis la Nacian Vesperon kaj prizorgis aliajn taskojn. Sekve ŝi estis ankaŭ dankita en la Fermo, sed ŝi ne venis sur la podion por akcepti floron malgraŭ tio, ke ŝi sidis en la salono je kelkaj metroj de la podio.

Michela Lipari iĝis la dua vicprezidanto de LKK en februaro 2004.  Post ŝia demisio en aprilo 2006 ŝi ne estis anstataŭigita, ŝajne ĉar la LKK konsideris unu vicprezidanton (Antonio De Salvo) sufiĉa. La aliaj demisiintoj ja estis anstataŭigitaj, ĝuste en aprilo 2006 Brunetto Casini transprenis la respondecon pri  informado post Edvige Tantin Ackermann, demisiinta fine de 2004, kaj pri la ekskursoj respondecis Flavia Dal Zilio.

Krom Michela Lipari ankaŭ Edvige Tantin Ackermann sentis bezonon publike elmontri sian amaron al la LKK el kiu ŝi demisiis. En la vendreda kunsido de la Komitato de UEA ŝi forte reagis, kiam la subkomitato pri kongresoj en sia raporto kuraĝis diri, ke la movada foiro kiu enkondukis la tradician interkonan vesperon estis sukceso. Ne nur la interkona vespero, sed ankaŭ la nacia vespero laŭ ŝi estis fiasko.

- Se la lokaj organizantoj ne elturniĝas pri la tasko, oni lasu la lokon al aliaj. Mi volas kiel italo pardonpeti al vi ĉiuj pro la nacia vespero. Kaj mi absolute ne konsentas pri la interkona vespero, ĝi ne estis sukcesa. Movada foiro estis bona projekto, sed oni devis ne fari tiel kiel nun. La kantoj kaj dancoj fuŝis la tuton, homoj forlasis la standojn de la movada foiro.

Tian interpreton ne akceptis Claude Nourmont, estrarano de UEA pri kongresoj.

- Movada foiro, ĝi ja estas foiro, okazas diversaj aferoj, oni muzikas en iu loko ja, kaj tio eble ĝenas en alia loko, sed tio donas ian viglecon, tio estas provo doni amikan viglan atmosferon, kaj ne serioza ekspozicio.

arkivita en: ,
franmau
franmau diras:
2006-08-09 17:55

En c'iuj familioj okazas kelkaj disputoj. G'i estas tute normala afero. Sed demisioj ne c'iam rilatas al personaj rilatoj kaj disputoj. Organizi UK-n estas grandega laboro kiu dau'ras dum jaroj, do personaj situacioj povas s'ang'i kaj kiu povas labori antau'e povas ne plu havi tempon poste kaj inverse. La esenca afero estas ke kiam estis bezono, c'iuj kapablis doni sian plej bonon en amikeca etoso.

mlipari
mlipari diras:
2006-08-11 10:41

nur hodiaux, informita de itala amiko, mi legis la artikolon pri miaj rilatoj kun LKK Florenco. Bedauxrinde la redaktoro, kiun mi kelkfoje renkontis dum UK, ne opiniis inde pridemandi min pri la okazajxoj kaj el tio fontas iuj eraroj, kiujn mi nun gxustigas: 1. mi ne demisiis de LKK en aprilo cxi-jare. Mi sendis oficialan leteron al la prezidanto en decembro 2005 kiam mi devis enhospitaligxi pro operacio kaj ne povis tiam taksi gxiajn sekvojn rilate al mia kapablo movigxi kaj labori por UK. 2. Komence de nuna jaro, en la dua bulteno, fakte estis listigitaj la LKK-anoj sen mia nomo 3. En aprilo la demisioj estis protokolitaj okaze de LKK-kunsido 4. Kleriga lundo estas programo de UK kiun mi kunorganizas (kun prof. Tonkin) jam de kvar jaroj. Gxi estas parto de la kongresa programo kaj, kiel eksa estrarano certe scias, pri gxi ne respondecas LKK sed UEA. 5. Dum la UK, kiun mi felicxe povis partopreni, la KKS invitis min interpreti por la skabeno (inauxguro kaj urbestra akcepto) kaj LKK-ano pri artaj arangxoj invitis min prezenti duonon de la nacia vespero kaj mi volonte akceptis. 6. Dum la fermo mi ne supreniris la podion kun la aliaj volontuloj por ricevi dank-espriman rozon, cxar mi taksis mian kontribuon al LKK-laboroj tro minimuma kompare kun tiu de aliaj. Sincere michela lipari

redakcio
redakcio diras:
2006-08-16 15:55
En sia komento Michela Lipari asertas, ke estas eraroj en la artikolo. La sola konkreta eraro kiun ŝi montras estas, ke laŭ ŝia opinio ŝia propra demisio okazis en decembro 2005 kaj ne en aprilo 2006. Tamen, oficiale la demisio ja estis protokolita nur en aprilo.

Kalle Kniivilä
redaktoro de Libera Folio
edvige
edvige diras:
2006-08-21 12:10

Verdire mi neniam havis "akrajn disputojn" kun Michela Lipari kaj miaj demisioj sxuldigxis al aliaj homoj, sintenoj kaj agoj. Mi bedauxras ke la redaktoro ne rekte pridemandis min..... Eble li estus povinta kunmeti pli "sukan" artikolon kaj pli realan. Pri la movada foiro: jes gxi estis bona, bonega kaj interesa ideo, domagxe ke la realigo estis fusxa. Krome.... la kompatindaj polaj knabinojn devis dancadi sur sxtona grundo: kiu povis elpensi ion similan? Kore, Edvige Tantin Ackermann