Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / Corsetti pretas minaci Pollandon

Corsetti pretas minaci Pollandon

de Redakcio Laste modifita: 2006-11-09 10:01
Universala Esperanto-Asocio kontaktis la polan ministron pri eksterlandaj aferoj kaj pledis por la daŭrigo de elsendoj en Esperanto. UEA krome instigas individuajn esperantistojn skribi al ambasadoj de Pollando. Laŭ Renato Corsetti, la prezidanto de UEA, minaco ne aranĝi la jubilean Universalan Kongreson 2009 en Pollando estos uzata en la intertraktadoj.

Anna FotygaPost la disvastiĝo de la informo pri ebla ĉesigo de la Esperanto-elsendoj de Pola Radio jam multaj esperantistoj kaj Esperanto-organizaĵoj skribis al la Pola Radio aŭ al la ambasado de Pollando en sia lando por apogi la daŭrigon de la elsendoj. Nome de UEA prezidanto Renato Corsetti pledis ĉe la pola ministro pri eksterlandaj aferoj, Anna Fotyga, kaj ĉe la prezidanto de Pola Radio, Krzysztof Czabański (sur fotoj), por certigi la estontecon de la elsendoj.

czabanski.jpgEn sia letero Renato Corsetti referencis al la ligoj inter Esperanto kaj Pollando, kaj emfazis la valoron de la Esperanto-elsendoj el diversaj vidpunktoj.

La Esperanto-elsendoj portis al Pollando multe da novaj, fidelaj amikoj, kiuj pozitive influas al publika opinio pri Pollando en sia vivmedio. Por multaj el ili Pollando fariĝis ŝatata vojaĝ-celo kaj ankaŭ alimaniere ili pli profunde konatiĝis kun la lando, ne malofte eĉ lernis la polan lingvon. Por multaj aliaj pozitiva sinteno al Pollando estas parto de ilia mondbildo, skribis Corsetti.

UEA instigas esperantistojn kaj iliajn organizaĵojn multnombre skribi al la Pola Radio kaj, nacilingve, al reprezentejoj de Pollando por apogi, ke Pola Radio daŭre elsendu en Esperanto.

En reta diskutejo de UEA-membroj, Roy McCoy proponis, ke la loko de la planata Universala Kongreso de Esperanto povus esti uzata kiel armilo en la batalo por daŭrigo de la elsendoj.

- Eble tiu Jubilea Kongreso ne okazu en Pollando - ĉu? Eĉ se UEA volas ĉiaokaze kongresi en Pollando en 2009, mi ne kredas ke la pola registaro scias tion - kaj kredeble eblus do blufi minacon de retiro. Mi supozas ke ekzistas sufiĉe da poloj kiuj ŝatus ke Jubilea Kongreso tie okazu, kaj profitus de tio. Pri la rilatoj de tiaj homoj kun la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj mi ne scias, sed povas imagi ke tiaj rilatoj ekzistas.

Laŭ Renato Corsetti, kiu en la sama forumo dankis al Roy McCoy pro la ideo, la minaco ne aranĝi la jubilean kongreson en Pollando nepre estos uzata en iu fazo de la intertraktado.

- La ideo kongresi en Pollando estas ankoraŭ nur ideo esplorata. Tamen certe oni povos aludi je ĝi en la intertraktoj kun la polaj instancoj, li komentis responde al demando de Libera Folio.

[Laŭ gazetara komuniko de UEA kaj propraj informoj]

arkivita en: