Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / Marcos Cramer nova redaktoro de TEJO tutmonde

Marcos Cramer nova redaktoro de TEJO tutmonde

de Redakcio Laste modifita: 2006-11-05 22:27
En sia kunsido, komencita vendrede la 13-an de oktobro, la estraro de TEJO elektis novan redaktoron de sia oficiala gazeto kaj akceptis novan TEJO-volontulon, kiu ekdeĵoros en la Centra Oficejo. La nova redaktoro de "TEJO tutmonde" aktivas ankaŭ por la drogo kanabo.

La estrarkunsidon en Roterdamo partoprenis la prezidanto de TEJO David-Emil Wickström, la nova-malnova kasisto Katja Ignatieva, vicprezidanto Haris Subašić kaj estrarano Chuck Smith. Ne partoprenis ĝenerala sekretario Valetina Sidorova kaj estrarano François Hounsounou. Ĉeestis la kunsidon ankaŭ la antaŭa TEJO-volontulo Martin Minich, kies deĵorado en la Centra Oficejo komenciĝis en decembro 2004.

Vendrede la ĉeestantaj estraranoj diskutis kun Derk Ederveen, la prizorganto de Pasporta Servo. Oni decidis, ke la nuna retpaĝaro de Pasporta Servo estos en januaro kunigita kun la paĝaro de TEJO. Poste oni kreos novan administran sistemon, kiu faciligos la prizorgadon kaj evoluigadon de la paĝaro de Pasporta Servo. Jam nun eblas uzi la sistemon Google Earth por spekti satelitajn fotojn kun indiko pri la loĝlokoj de gastigantoj de Pasporta Servo. Tiun servon kune ellaboris du gastigantoj, Tim Morley kaj Marek Blahuš.

Marcos CramerKiel nova redaktoro de la oficiala gazeto de TEJO, post la demisiinta Joel Amis, estis elektita la konata vikipediisto Marcos Cramer. Joel Amis transprenis la taskon en 2004. Antaŭ li TEJO tutmonde estis redaktata de Rick Newsum dum ok jaroj.

La nova redaktoro Marcos Cramer naskiĝis en Argentino, estas la interreta respondeculo de Germana Esperanto-Junularo, sed nuntempe loĝas en Oksfordo en Britio. Krom Esperanto, li aktivas por ke la drogo kanabo estu leĝe permesita kaj proponas la fondon de Internacia Kanabemula Asocio.

La nova volontulo de TEJO en la Centra Oficejo estas Katarzyna Marcinik el Pollando.

La estraro de TEJO decidis ankaŭ iniciati novan informkampanjon kun la titolo "TEJO - pli ol IJK". La celo de la kampanjo estas videbligi la asocion, ĝiajn celojn kaj servojn ene de la junulara Esperanto-movado.

arkivita en:
Marcos
Marcos diras:
2006-10-17 21:10
Amuzas min vidi, ke la redakcio elektis mencii mian aktivadon por la lauleghigo de kanabo en la titolo, dum ghi mencias la chi-rilate pli gravan fakton, ke mi estas longtempa aktiva vikipediisto, nur poste en la artikolo. Mi certe povas kompreni homojn, kiuj plendas pro la troa sensaciemo de libera folio, sed al mi ghi iel plachas...

Paranteze, ankau la antaua TEJO-volontulo Martin Minich poras la lauleghigon de kanabo, kaj kantis bonegan tradukitan hiphop-kanton pri chi tiu temo dum la IJK en Sarajevo.

Aldone, indas mencii ke mi fordonos la chefan respondecon pri la retpagharo de la Germana Esperanto-Junularo, por ke mi havu pli da tempo por dedichi in al la redaktado de Tejo Tutmonde.

Marcos Cramer.
redakcio
redakcio diras:
2006-10-17 22:10
Mi ne vidas mencion pri via kanabemo en la titolo. Cetere, ĉu vi certas ke estas sensacie esti kanabema? Ajnakaze, mi ĝojas se vi ŝatas Liberan Folion.

Kalle Kniivilä
eksredaktoro de TEJO tutmonde (1993-97)
Marcos
Marcos diras:
2006-10-18 20:40
Eble mi devus skribi "subtitolo" anstatau "titolo". Au kiel nomighas tiu dike skribita enkonduko tuj post la titolo?

Mi sentis ke temas pri sensaciemo, char en malsensacia artikolo mi atendus ke oni pli emfazas la ecojn kiuj gravas en la menciita kunteksto; do en chi tiu kazo mi atendus pli da emfazo je mia Vikipedia laboro. Lau mi, mia lauleghigemo neniel rilatas al mia onta redaktoreco. Do mi chi tie atendus ke oni nur ne-emfaze mencius ghin, se oni entute mencius ghin.

Interese ke ankau vi iam estis redaktoro de Tejo Tutmonde.

Marcos Cramer.
fjmoleon
fjmoleon diras:
2006-10-18 21:54
Fakte mi tre surprizighis pri tiu plene ekstertema komento pri "kanabo" kaj eksuspektis, legonte, ke Libera Folio akuzos Marcos de utiligo de TEJO tutmonde por disvastigo de kanabo, char neniun alian kialon povas havi la mencio...!

Nu, chi tiu afero estas pure anekdota, sed efektive mi pledus por nemencio de nenecesaj, iel sensacisoifaj detaloj. Ja vershajne Marcos faras kaj shatas pli da aferoj en sia vivo (automobilojn, blondajn knabinojn/knabojn, chinan filozofion...), kaj tion oni ne mencias - nek menciu.

Francisco Javier Moleón
Kaj se oni parolas pri redaktoreco... Eksredaktoro de UNU numero de Kontakto (jes, tiu aparte inda).

piter
piter diras:
2006-10-19 00:58
mi konsentas kun marcos kaj francisco - mi trovas ke temas pri detalo tute ne grava rilate al la redaktoraj kapabloj de marcos kaj siaj antaŭaj movadaj aktivaĵoj (kiel eksa aktivula en gej mi jam spertis ke li estas ege kapabla aktivulo).
por mi la detalo pri kanabo pli kongruas kun ia sensaciema puŝado de artikoloj ĉe libera folio lasta tempe.
Jorge
Jorge diras:
2006-10-19 15:49
Nu, lau mi temas pri unu plia informero. Chu kashinda? Kial? Mi fakte nur tiel ekscias ke ekzistas grupo da kanabemaj esperantuloj - plia signo de normaleco. Multaj el miaj madridaj (kaj ghenerale hispanaj) geamikoj kanabemas, fumas rulajhojn ktp, sed ghis nun mi apenau renkontis similajn rondojn en Esperantujo. Koncerne drogojn, mi rekomendas mian propran verketon pri la temo, "La chapo de la sterkovermo", eldonitan de La KancerKliniko kaj mendeblan de la libroservo de UEA (ghi enhavas glosaron pri drogoj). Cetere, ghuste la plendoj pri sensacieco kreis sensacion. Kiel diras la tao: prefere agi senage.
piter
piter diras:
2006-10-20 00:17
nu, mi preskaŭ ĉiam konscias pri rondoj de kanabfumantoj en esperantujo. en la junulara movado almenaŭ tio estas sufiĉe disvastigita (ne nur ĉe hispanoj).
sed mi daŭre ne vidas kiel tio rilatas al redaktora laboro...
Jorge
Jorge diras:
2006-10-20 09:21
Ne temas pri tio, ke li private shatus kanabi, sed ke li publike aktivas por akcepto de kanabo. Tio do povas formi parton de lia publika bildo, kial ne? Au chu oni simple diri ke TEJO elektis iun s-ron M. C., sen pliaj detaloj?