Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / Barbara Pietrzak kaj Gabi Kosiarska en intervjuo de Radio Vatikana

Barbara Pietrzak kaj Gabi Kosiarska en intervjuo de Radio Vatikana

de Redakcio Laste modifita: 2006-12-19 17:36
Dimanĉe la 17-an de decembro Carlo Sarandrea de la esperantlingva redakcio de Radio Vatikana telefone intervjuis la kunlaborintojn de le Esperanto-redakcio de Pola Radio, Barbara Pietrzak kaj Gabi Kosiarska. Laŭ la informoj en la intervjuo, ĝuste Gabi Kosiarska post la jarŝanĝo sola prizorgos la podkastajn esperantlingvajn ret-elsendojn el Pollando. Ni publikigas la tutan tekston de la intervjuo.

Carlo Sarandrea: Barbara, la informo pri la ĉesigo de la elsendoj ĉe la esperantistaro estigis ne nur malĝojon sed ankaŭ protestojn. Sed ĉefe, kiel vi fartas nun?

Barbara Pietrzak: Mi devas intere diri, ke dum longa periodo, dum tiuj du monatoj, ĉi tie estis okazantaj tre delikataj klopodoj ke oni revenigu la elsendojn, ke oni reĝustigu la decidojn faritajn pri kiuj ni ne povis paroli. Ni parolis pri kelkaj aferoj sed tamen ne pri ĉiuj. Sed fakte favoris la absolute skandala, ne pripensita eldiro, kiun ni devis aŭdi vendredon antaŭ unu semajno. Kaj tio jam elvokis lavangon, ĉar mi, kiel eble ne scias niaj aŭskultantoj, mia reago estis dum la kunveno de la prezidanto de pola radio.

Carlo Sarandrea: Jes, eble aŭskultantoj ne scias, ke temas pri deklaro lige kun la fakto ke Zamenhof estis hebreo, ke do se Israelo ne honoras sian civitanon, kial tion faru Pollando.

Barbara Pietrzak: Nu jes, tio estis... tion ni devis aŭdi, ni tuj intervenis, kaj mi tuj demandis la dirinton, ĉu lia eldiro havas antisemitan emfazon. Kaj tiam mi ricevis la respondon, ke estus mi, kiu estus akuzita pri antisemitismo. Nu, bone, ne gravas. La pli grava afero estis, ke mi povis publike, en la akompano de gekolegoj el ĉiuj landaj programoj, de nia programo, demandi la prezidanton de Pola Radio kaj peti pri komento. Tiu komento ne venis, sed la sekvan tagon evidentiĝis, ke komencis serĉi min Gazeta Wyborcza. Mi... temas pri letero de aŭskultanto kiu verŝajne venis al ili, eble ne unu, kiu elvokis lavangan reagon.

Carlo Sarandrea:  Do fakte la esperantistoj montris sin sufiĉe agemaj en ĉi tiu momento?

Barbara Pietrzak: Absolute solidaraj, kaj mi volas kore danki al ĉiuj pro la leteroj, pro senditaj kopioj, estas fakto ke al neniu ni preskaŭ respondis, estas neeble, ĉar samtempe estis... ni devis fari la programon. Mi certe respondos al ĉiuj, iuj el niaj aŭskultantoj atentigas ke ankaŭ estonte ni estu kune, ke ni ne formalaperu, do mi volas certigi, dankante pro ĉiuj reagoj, ke certe ne malaperos, ke ni tenos la kontaktojn. Tute aparte, ĉar estas granda espero, estas pli ol espero, ĉar tio estas en la komuniko de PAP-agentejo, ke Gabi estos tiu persono kiu daŭrigos la interretan Esperanto-programon. Aŭ...

Carlo Sarandrea:  Jes, ni jam aŭskultis ŝin hieraŭ kaj ankaŭ hodiaŭ kiam ŝi prezentis felietonan elsendon pri William Auld, ĉu?

Barbara Pietrzak: Nu jes, estis diversaj plukaĵoj el la jam elsenditaj programeroj. Do, estas ŝia tasko ĉion ĉi kompili, mi ĝis la jarfino ordigas la dokumentojn en la redakcio, sed jam post la nova jaro certe ĉefe deĵoros ĉi tie Gabi.

Carlo Sarandrea: En via fina saluto antaŭhieraŭ vi diris: "mi ne diras ĝis revido, sed mi diras ĝis la revido"...

Barbara Pietrzak: Do, mi estas certa ke ne ĝis reaŭdo, sed ĝis la reaŭdo, sed kiam mi estis diranta tiujn vortojn, tiam mi ankoraŭ ne sciis pri tiu decido ke la elsendoj aŭdiĝos, tiam ni ankoraŭ ne sciis pri tio ke ĝis la jarfino aŭdiĝos tiuj ĉi elsendoj prilaborataj de Gabi.

Carlo Sarandrea: Do, vi plurfoje menciis Gabi, ĉu mi povas aŭskulti ŝian voĉon?

Barbara Pietrzak: Kompreneble.

Carlo Sarandrea: Saluton Gabi, mi dezirus scii, ĉu vi sentas vin preta alfronti la novan defion de ĉi tiuj podkastaj elsendoj?

Gabi Kosiarska: Do, mi povas diri, ke mi evidente ja iomete timas, ĉar tio estas tute nova defio, sed mi esperas ke kun la helpo de Barbara, je kiu mi kalkulas, kun la helpo de niaj fidelaj aŭskultantoj kaj gekolegoj, ke jes, mi sukcesos. Ĉar tio ne estos io kion mi faros por mi mem.

Carlo Sarandrea: Vi deklaris ke pere de Esperanto vi kreskis?

Gabi Kosiarska: Jes, tio estas parto de mia vivo, kaj ĉar mi pere de ĝi kreskas, do mi kreskas ne nur  sur tiu ĉi kampo, aŭ en tiu ĉi parto de mia vivo, kiu koncernas Esperanton, sed ĝenerale en mia vivo.

Carlo Sarandrea: Tio estas tre valora deklaro. Multaj ligoj ekzistas inter la katolikaj esperantistoj kaj Pollando. Ĝuste por fari nur unu nomon, Johano Paŭlo la 2-a.

Gabi Kosiarska: Jes, ĝuste, sed tio ankaŭ montras ion tre belan, ke malgraŭ ke oni povas percepti kaj Radion Polonia kaj nian redakcion kaj vian redakcion kvazaŭ konkurencon, se estas io grava, ni kapablas ion fari komune.

Carlo Sarandrea: Karega Gabi, mi deziras al vi ĉion bonan!

Gabi Kosiarska: Ĉion bonan al vi, por la kristnasko kaj por la nova jaro!

Barbara Pietrzak: Kaj eble mi tuj aldonu, ke tiuj ĉi bondeziroj koncernas kompreneble vin, kiel la redaktoron de Radio Vatikana, ĉiujn kolegojn kiuj laboras en la Esperanto-redakcioj, sed unuavice ĉiujn geaŭskultantojn kiuj restas en mia koro, kaj mi pensas ke estas en la koro de Gabi.

Carlo Sarandrea:  Jes, sen ili ni ne ekzistus.

Barbara Pietrzak: Absolute ne, kaj la fakto ke Esperanto daŭre aŭdiĝos el Pola Radio estas ilia merito.

Carlo Sarandrea: Jes.

Barbara Pietrzak: Jes, estas tre bele anonci tion hodiaŭ, dimanĉe, kiam en la katolika mondo  oni festas tiun apartan dimanĉon...

Carlo Sarandrea: Karega Barbara, tutcerte esprimante la sentojn de niaj aŭskultantoj, ni volas sendi al vi fratan ĉirkaŭbrakon kaj tutkorajn bondezirojn por la kristnaskaj festoj, kaj ĉion plej bonan por via vivo, ankaŭ al via redakcio.

Barbara Pietrzak: Mi reciprokas viajn ĉirkaŭbrakojn, mi reciprokas ĉirkaŭbrakojn de ĉiuj niaj aŭskultantoj. Benitan kristnaskon, kaj feliĉan, prosperoplenan novan jaron!

La sondosiero estas elŝutebla ĉi tie.

arkivita en: