Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / Esperanto-elsendoj ĉesos en Zamenhof-tago

Esperanto-elsendoj ĉesos en Zamenhof-tago

de Redakcio Laste modifita: 2006-12-15 11:41
La lasta esperantlingva elsendo de Pola Radio estos aŭdebla vendrede, la 15-an de decembro. Tion anoncis Barbara Pietrzak kaj Gabi Kosiarska en la esperantlingva elsendo dimanĉe. La Esperanto-redakcio mem ricevis la oficialan informon nur vendrede, kiam la redakcion vizitis reprezentanto de la estraro de Pola Radio. Laŭ la opinio de la Esperanto-redakcio, la ĉesigo estis ideologie motivita. Al la redakcio dum la lastaj monatoj estis senditaj pli ol 300 paĝoj da leteroj, en kiuj aŭskultantoj petis konservi la elsendojn, kaj informis pri siaj leteroj senditaj al aliaj instancoj. Leteroj de Universala Esperanto-Asocio al Pola Radio, al la ministerio de eksterlandaj aferoj kaj al la prezidento de Pollando restis sen respondo. Samtempe kun la anonco pri la ĉesigo de ordinaraj elsendoj, Pola Radio diskonigis, ke la 22-an de decembro komenciĝos novaj retaj elsendoj en Esperanto. Por produkti la novajn elsendojn oni planas dungi unu personon. La kunlaborantoj de la Esperanto-redakcio jam ricevis anoncon pri maldungo, kaj neniu el ili aŭtomate rajtas ricevi la novan postenon, tuj disanoncotan.

La decidon pri nuligo anoncis al la Esperanto-redakcio Jerzy Targalski, membro de la estraro de Pola Radio, respondeca pri Radio Polonia. La decido estis farita jam antaŭlonge, sed ĝis nun ĝi ne estis komunikita al la koncernitoj. Jam komence de novembro la konata pola ĵurnalisto kaj esperantisto Roman Dobrzyński atentigis, ke ĝuste Jerzy Targalski havas la ĉefan respondecon pri la sorto de la esperantlingvaj elsendoj.

- Ĝuste li lanĉis la ŝanĝon de la programprofilo, direktante ĝin al la oriento kaj zorgante speciale pri la programoj en la belorusa kaj ukraina lingvoj. Por realigi la taskon oni bezonas specialistojn pri tiuj temoj kaj lingvoj. Koincide Jerzy Targalski estas profesoro en la fakultato pri slavaj filologioj de Varsovia Universitato kaj memkompreneble klopodas krei laborlokojn por siaj finstudintoj. Unu el ili estas doktoriĝanto de Jerzy Targalski, Adam Burakowski, kiu, kvankam li neniam antaŭe laboris, estis nomita vicdirektoro de Radio Polonia. Verŝajne estas li, kiu formale respondecas pro la malfondo de la Esperanta redakcio, skribis Roman Dobrzyński en Libera Folio.

La informo pri  la ĉesigo de la elsendoj estis diskonigita de Barbara Pietrzak kaj Gabi Kosiarska en la dimanĉa programero Nia leterkesto. Lunde vespere informo pri la ĉesigo de la elsendoj aperis ankaŭ en la retejo de Pola Radio. Tie oni samtempe anoncis pri planata podkasta esperantlingva elsendo. Tamen ne klaras, kion enhavos tiu elsendo. Jen la anonco, aperinta en la retejo:

Kun profunda bedaŭro kaj aflikto ni informis/as, ke nia lasta espernatlingva elsendo en la nuna formulo estas okazonta la 15-an de decembro 2006. Tamen konforme al la interparolo kun Jerzy Targalski, respondeculo pri Radio Polonia el la 11-a de decembro nunjare ni povas doni certe ĝojigan informon. Nome estis alprenita decido – interkonsentite kun la pola ministerio por la eksterlandaj aferoj - pri la funkciigo de la esperantlingva elsendo podkasta en la interreta programo de Pola Radio. Ĝia funkciigo estas planata je la 22-a de decembro. Por ĝi oni serĉas kandidatojn.

Laŭ informo kiun ricevis Libera Folio, anonco pri la nova posteno jam estas afiŝita en la internaj retpaĝoj de Pola Radio. Monon por la posteno disponigos la pola ministerio de eksterlandaj aferoj. La informo pri nova posteno aperos ankaŭ en gazetara anonco. Laŭ la teksto en la interna reto de Pola Radio, oni serĉas kapablan ĵurnaliston kun perfekta scio de Esperanto kaj bona kompreno pri komputilaj aferoj.

Podkasto estas relative nova maniero dissendi radiajn programojn tra la reto. Uzantoj abonas podkastojn per aparta programo,  kiu aŭtomate serĉas novajn eldonojn de la elsendoj, kaj laŭdezire povas ankaŭ aŭtomate elŝuti ilin el la reto, tiel ke novaj programeroj senprokraste estos aŭskulteblaj en la komputilo aŭ transmeteblaj al porteblaj son-reproduktiloj, ofte nomataj mp3-ludiloj.

La Esperanto-redakcio de Pola Radio jam ekde la komenco de oktobro reklamas siajn podkastojn. En podkasta formo ĝis nun estis proponataj la elsendoj Pollando en Eŭropo kaj en la mondo, Ni invitas al Pollando, kaj Esperanto-ekspreso. Tamen la elsendoj ne estis regulaj, kaj momente en la retejo haveblas nur kelkaj malnovaj programoj.

Kion enhavos la novaj podkastoj, kiujn anstataŭ trikapa redakcio devos produkti unu homo, oni ankoraŭ tute ne scias.

Ni redonas la informojn pri la ĉesigo de la ordinaraj esperantlingvaj elsendoj de Pola Radio en tiu formo, en kiu ili estis elsenditaj dimanĉe en la programero Nia leterkesto. Unue oni legis bondezirajn leterojn, senditajn al la redakcio.

Barbara Pietrzak: Ni unue dankis pro tiuj tre agrablaj mesaĝoj kiuj venis de vi, sed ni tutcerte devas tute aparte danki al tiuj...

Gabi Kosiarska: ...kiuj dum la lastaj semajnoj klopodis doni al ni sian apogon lige kun la ekŝvebinta minaco, endanĝeriganta la ekziston de nia redakcio. Ekde la fino de septembro ĝis nun ni ricevis kelkcent korespondaĵojn kun subtenaj vortoj, kun viaj deklaroj, kion signifas por vi niaj programoj.

Barbara Pietrzak: La ebleco informiĝi pri Pollando, pri ĝiaj atingaĵoj kaj zorgoj, pere de Esperanto. Por konatiĝi kun la lando de la kreinto de la internacia lingvo.

Gabi Kosiarska:  Multaj el vi elmontradis, ke niaj elsendoj tre ofte estas unusola fidinda fonto de la scioj pri nia lando en la maro de la amaskomunikila bruo. Listigitaj per la tiparo Ariel 9 tiuj leteroj okupas pli ol 300 paĝojn.

Barbara Pietrzak: Multaj el tiuj korespondaĵoj, kiel ni en liaj Leterkestoj informis, enhavis apendice informojn pri leteroj kiujn vi sendis al la polaj kulturcentroj, ambasadoj, same kiel ni plensente, kaj sciante ke la poreksterlanda programo de la Pola Radio aŭdiĝas surbaze de la interkonsento kun la ministerio de eksterlandaj aferoj kun la Pola Radio.

Gabi Kosiarska:  Viaj leteroj estas materiala pruvo pri la vigla interesiĝo pri la Esperanto-elsendoj en la tuta mondo. Pruvo, ke en ĉiu mondangulo ni, kaj pere de ni Pollando, havas fidelajn amikojn.

Barbara Pietrzak: Kaj kompreneble ni povas konstati, ke ni estas fieraj, ke ni estis bonŝancaj labori en ĉi tiu rolo.

Gabi Kosiarska:  Satisfakcio kaj plezuro labori ĉi tie... mi pensas ke estas nekomparebla kun io ajn alia.

targalskiBarbara Pietrzak: Iuj el ni laboris pli, aliaj malpli longe, sed hodiaŭ, gesinjoroj, venis momento deklari, ke nia lasta Esperanto-elsendo el Varsovio, en la konata por vi formo, estas aŭdiĝonta la plej proksiman vendredon. Tio estas la 15-an de decembro. Vendrede la unuan fojon nian redakcian ĉambron vizitis la respondeca pri radio Polonia, en Pola Radio Akcia Kompanio, Jerzy Targalski. Li komunikis en sia nomo al la ĉeestantaj en la redakcio Barbara Pietrzak, tio estas mi, Gabi Kosiarska kaj Milada Szwedo, ke malgraŭ vastskala subten-kampanjo, lia deziro, ĝis kiam li postenas, estas ĉesigi la Esperanto-elsendon. Kiel la pravigo, aŭdiĝis konstatoj kun ideologia emfazo, kiujn ĉi-momente ni ne citas.

Gabi Kosiarska: Tiaj estas faktoj. Povas esti, ke pli multe ni povos komuniki en nia lasta elsendo la 15-an de decembro.

Barbara Pietrzak: Do, post kelkaj tagoj ni ĉesigos la esperantlingvan emisiadon. Sed mi samtempe devas informi vin, gesinjoroj, ke niaj intervenaj klopodoj, komenciĝintaj tuj kiam ni eksciis eventuala minaco, daŭras kaj daŭros, kaj tiuj klopodoj sekvas ofican interven-vojon.


arkivita en: