Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / Elsendoj de Pola Radio ĉesos la 30-an de novembro?

Elsendoj de Pola Radio ĉesos la 30-an de novembro?

de Redakcio Laste modifita: 2006-11-28 21:16
En la Esperanto-redakcio de la Pola Radio oni kredas, ke la elsendoj en la plej malbona kazo povos ĉesi jam post kelkaj tagoj, fine de novembro. Gabriela (Gabi) Kosiarska, ĵurnalisto ĉe la Esperanto-redakcio , nun ricevis informon ke ŝi estos maldungita. Similan informon jam kelkajn tagojn pli frue, la 14-an de novembro, ricevis Wojciech (Wojtek) Usakiewicz. Renato Corsetti vizitis la ambasadon de Pollando en Romo por esprimi sian proteston kontraŭ la planoj nuligi la elsendojn.

Al Wojtek Usakiewicz la 14-an de novembro estis enmanigita kelkfraza maldunga letero, kiu referencis al decido pri malfondo de la Esperanto-redakcio. Ankaŭ la oficiala dokumento pri la malfondo de la redakcio estis voĉlegita al li, sed malgraŭ lia peto oni ne donis ĝin al li en skriba formo, ĉar "temas pri interna dokumento de la radio".

Tiun decidon la estraro de la Pola Radio laŭ la maldunga dokumento faris jam la 26-an de oktobro. Ĝis nun la decido pri la malfondo ne estis oficiale konigita al la ĵurnalistoj de la Esperanto-redakcio.

Gabi KosiarskaKelkajn tagojn poste simila maldunga letero estis transdonita ankaŭ al Gabi Kosiarska, la dua el la konstantaj kunlaborantoj de la Esperanto-redakcio. Ĉar ŝi havas multajn neuzitajn libertemp-tagojn, la estroj de radio Polonia povos devigi ŝin forlasi la redakcion jam komence de decembro. Tio praktike povus malebligi la daŭrigon de la elsendoj, ĉar mankos laborfortoj por prizorgi la redaktadon.

Krom Gabi Kosiarska kaj Wojtek Usakiewicz, en la Esperanto-redakcio konstante laboras nur ĝia estro, Barbara Pietrzak. Wojtek Usakiewicz devos foriri fine de februaro. Barbara Pietrzak ne ricevis averton pri maldungo, sed jam diskutis kun la estroj de la Pola Radio pri sia baldaŭa emeritiĝo, kaj momente havas forpermeson.

Intertempe la prezidanto de Universala Esperanto-Asocio, Renato Corsetti, turnis sin al la prezidento de Pollando, Lech Kaczyński, pledante por la daŭrigo de la elsendoj en Esperanto de Pola Radio. Pli frue Renato Corsetti jam skribis al la pola ministro pri eksterlandaj aferoj kaj al la direktoro de Pola Radio. Lige kun transdono de la letero adresita al Lech Kaczyński, Renato Corsetti estis akceptita en la ambasado de Pollando en Romo. Pri tiu vizito li rakontis en mesaĝo sendita al la komitatanoj de UEA:

- La vera surprizo estas, ke de la unua momento, kiam mi kontakti ilin, ili estis tre pretaj fari sian eblon, unue por akcepti min rapide, kaj poste por kompreneme rilati al la afero. Evidentiĝas ke la pola Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, efektive informis la diplomatajn reprezentejojn eksterlande ke ili bonvolu kolekti la protestojn de esperantistoj kaj plusendi ilin tuj al Varsovio.

Tial Renato Corsetti petas, ke esperantistoj skribu al la pola ambasado en sia lando kaj klarigu, ke daŭrigo de la elsendoj en Esperanto estas en la interesoj de Pollando, kiu tiel kreas al si multajn amikojn en la mondo.

- La mallongeco estas konsilinda, ĉar oni ĉefe kalkulas la nombron de la alvenintaj mesaĝoj aŭ leteroj. Oni iom hontigis min, ĉar el Italujo venis nur 5 protestoj, kaj 5 ne estas granda nombro en lando loĝata de dekoj da milionoj da homoj, li skribas.

arkivita en: