Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / Petskribo al UN dividas esperantistojn

Petskribo al UN dividas esperantistojn

de Redakcio Laste modifita: 2006-03-02 23:06
La 18-an de februaro la nova usona esperantisto Martha Cardenas iniciatis retan kolekton de subskriboj subtene al Esperanto. Jam dum la unuaj dek tagoj la petskribo estis subskribita de pli ol tri mil homoj, inter tiuj multaj konataj esperantistoj. Aliaj konataj esperantistoj ne volis subskribi la tekston, ĉar ili opiniis ĝin parte mensoga kaj ĝenerale neserioza. "Ŝajnas al mi ke Esperantujo estas dormema urbeto, kaj mi volus veki ĝin. Mi intencas sendi la liston al UEA kaj mi vere esperas ke ili plusendos ĝin al UN", komentas Martha Cardenas al Libera Folio. "Se la bildo de esperantistoj ĉe UN estas ne tre brila, tio okazas pro tio, kion ni ne faras, ne pro tio, kion iuj faras", replikas Renato Corsetti.

Ni demandis al la iniciatinto de la petskribo kiel ŝi ekhavis la ideon.

- Fakte, ĝi ne estas mia originala ideo. Mi serĉis “Online Petitions” kaj trovis la jenan petskribon, verkitan de Stancel Spencel. Mi rimarkis ke la petskribo estis malnova kaj ke ĝi havis nur 15 subskribojn! Mi ne sciis kial. Do, mi provis kontakti Stancel rete, sed mia mesaĝo revenis al mi. Mi decidis komenci novan petskribon en du retejoj. Mi estis tute surprizita kiam mi revizitis la duan post kelkaj tagoj kaj trovis pli ol mil subskribojn! Bedaŭrinde, mi ne provlegis la tekston de Stancel kaj mi nun scias ke la informo ne estis tute ĝusta kaj ke ĝi havis almenaŭ tri tajperarojn. Mi nun komprenas ke necesis skribi ĝin ankaŭ esperante, sed la retpaĝaro ne permesas fari ŝanĝojn nun, kompreneble!

Andrea Fontana en Italio subskribis la petskribon, kvankam li opiniis ĝin nerafinita, kaj kvankam li konstatis ke ĝi enhavas plurajn malprecizaĵojn.

- Jes, mi ĝin subskribis ĉar, kvankam mi opinias ke ĝi neniam povos serioze antingi oficialajn instancojn kiel UN, ĝi povas esti bona okazo por scivoligi neesperantistojn pri la Internacia Lingvo. Mi opinias ke ĉi tiu petskribo ne povas damaĝi la movadon kaj ke, se estos iuj ajn efikoj, ili verŝajne estos bonaj aŭ bonetaj...

Zlatko TišljarAlia el la multaj esperantistaj subskribintoj estas Zlatko Tišljar, sekretario de Eŭropa Esperanto-Unio:

- Ĝi estas iom naiva, sed ĝi ne povas malutili. Mi subskribis ĝin, ĉar mi opinias ke ĝi povas provoki almenaŭ iom da diskuto en UN, aŭ se UN ignoros ĝin, en la gazetaro. Aliflanke la nombro de kolektitaj subskriboj povas esti indiko pri tio kiom fortaj ni estas.

Kritikantoj de la petskribo atentigas interalie, ke Zamenhof ne estis pola lingvisto, kaj Esperanton ne parolas du milionoj da homoj, kiel asertas la teksto. 

Unu el la kritikantoj estis akademiano Bertilo Wennergren. Li ne opiniis la tekston subskribebla.

bertilow.jpg- Tiajn neseriozajn petskribojn mi kompreneble ne subskribas. Krome estas ege dubinde, ĉu iu ajn lasos sin konvinki de tia petskribo. UN mem certe ĝin ignoros plene. Se temus pri serioza teksto, povus eble, se multaj subskribus, rezulti bona reklamo por Esperanto, sed se la enhavo estas tiel aĉa kiel nun, nenio bona povas elveni el la afero.

Kritikantoj atentigis ankaŭ, ke la petskribo tute ne klarigas, kial Esperanto pli bone taŭgus kiel internacia lingvo ol la angla, en kiu la petskribo estas verkita. Ankaŭ la aserto ke komuna lingvo estus "grava paŝo direkte al monda paco" ne konvinkis ĉiujn.

- En multaj militoj oni havis la saman lingvon ambaŭflanke de la batalfronto. Estas inverse: pli paca mondo povos konsideri eĉ Esperanton, opiniis Jouko Lindstedt en la diskut-forumo BJA-listo.

La aserto pri la ekzisto de du milionoj da esperantistoj aperas de tempo al tempo. La fonto de tiu cifero estas Sidney Culbert, mem esperantisto kaj iama profesoro en fakultato de psikologio en usona universitato. Liaj esplor-rezultoj antaŭ multaj jardekoj aperis en la usona konsultlibro World Almanac.

Poste, kiam la cifero estis kritikata, li klarigis en kelkaj leteroj kiel li atingis tiun rezulton. Ni petis Sten Johansson, fakulon pri statistikaj esploroj, trarigardi la klarigojn de Sidney Culbert. La klarigoj pri la esplor-metodoj uzitaj de Sidney Culbert laŭ Sten Johansson estis ekstreme nespecifaj, kaj la tuta studo tial nefidinda.

Sten Johansson- Mia provizora konkludo estas, ke la fama esploro de Culbert estas tute nefidinda. Tion mi kredis jam antaŭe, ĉar li venis al rezulto ne kredinda laŭ mia prijuĝo. Sed nun mi dirus, ke se sciencisto tiel ekstreme nebulumas pri siaj metodoj ("I made an extremely thorough search" [Mi efektivigis ekstreme zorgan serĉon] - jes, bone, sed kiel?) oni devas supozi ke ili estas malseriozaj.

Mem Sten Johansson ne subskribis la petskribon, kiun li opinias naiva stultaĵo.

- Ĝi estas malseriozaĵo kiu evidente ne celas  min, ĉar anglalingva. Mi estas svedlingva.

Bertilo Wennergren same ne opinias realisma la aserton pri la ekzisto de du milionoj da esperantistoj:

- Tio estas granda troigo, por ne diri malvero.

Spite la seriozajn dubojn de tre multaj esperantistoj pri la ekzisto de du milionoj da Esperanto-parolantoj, la cifero daŭre estas uzata en informado, kaj la iniciatinto de la pet-skribo supozis ĝin ĝusta.

marthacardenas.jpg- Laŭ multe da informiloj, mi kredis ke tiu nombro estis sufiĉe ĝusta. Denove, mi ne verkis la tekston. Mi estas certa ke Stancel ankaŭ kredis tion, diras Martha Cardenas.

Ŝi esperas ke la petskribo povos utili, kvankam ĝi enhavas kelkajn misojn.

- Mi esperas pruvi ke ekzistas sufiĉa apogo por Esperanto, eĉ inter neesperantistoj, kaj ke ni esperantistoj volas vidi gravajn ŝanĝojn dum niaj vivtempoj. Ŝajnas al mi ke preskaŭ ĉiuj apogas la petskribon, krom la gravuloj en la movado.

Ankaŭ la prezidanto de UEA, sendube gravulo en la movado, subskribis la petskribon:

- Jes, ĉar mi provas helpi tiujn, kiuj volas fari ion. En la malplej bona kazo, tiu pet-skribo ne utilos al io, sed al kio utilas, krom al uzado de la lingvo, 97 elcentoj de ĉio, kio iras tra la diskutaj listoj, demandas Renato Corsetti.

Libera Folio: Ĉu UEA do transdonos la petskribon al UN, kaj se jes, kiel tio influos la publikan bildon de UEA ĉe UN?

Renato Corsetti- La iniciatinto, kies entrepreno meritas laŭdon, pro la multaj kritikoj, kiujn ŝi ricevis, nun serĉas elirvojon kaj elpensis pri ĉi tiu solvo kaj ankaŭ pri la ŝanĝado de la teksto, kion oni ne plu povas fari post la subskriboj. Do la tuto estos utilinta por konigi Esperanton al kelkaj neesperantistoj al kiuj komencantoj plusendis la informon. Ne estas nun la tempo pensi pri sekvoj de tiu iniciato. Se la bildo de esperantistoj ĉe UN estas ne tre brila, tio okazas pro tio, kion ni ne faras, ne pro tio, kion iuj faras.

arkivita en:
pep
pep diras:
2006-02-27 23:26

Leginte tri iniciatojn ( http://www.ipetitions.com/campaigns/ESPERANTO/ , http://www.petitionspot.com/petitions/ESPERANTO , http://www.petitiononline.com/eo2004/petition.html ) por ekuzi Esperanton en Unuigxintaj Nacioj en tri interretaj peticioj, Kataluna Esperanto-Junularo volas esprimi publike sian opinion.

Tia strategio estas erara kaj ne cel-trafa, sed nur komforta por tiuj, kiuj kredas, ke la sxangxoj kaj luktoj de la mondo okazas dank' al petoj aux almozoj. Pro tio, ni tute malkonsentas kun tiaj agadoj.

Ni kredas ke interretaj peticioj neniam donos fruktojn al niaj luktoj.

Ni rifuzas la fakton ke nia agado bazigxu sur atendoj kaj esperoj de politikistoj. Ni ne atendu, ni agu.

Ni opinias ke la uzado de la angla en tia iniciato estas tute maltauxga kaj malkohera al nia lingva konscio. Kial ne uzi ankaux aliajn lingvojn?

Ni pensas, ke strategioj fiaskintaj en pluraj okazoj lacigas kaj frustras la esperantistaron, des pli se oni proponas subskribi trifoje en tri malsamaj ttt-ejoj.

Ni konsideras, ke unuopaj agadoj plej ofte malsxaparas tempon kaj fortojn, kiuj ege mankas al ni. Nia agado por esperanto devas lauxeble bazigxi sur unuecaj agadoj kaj kune pridiskutitaj projektoj, cxefe cxe la plej ambiciaj projektoj, kiel tiu cxi.

Ni ne povas apogi iniciatojn enhavantajn gravajn erarojn, kiel i.a. avertis Bertil Wennergren en soc.culture.esperanto: ke Zamenhof estis Pola lingvisto ("Polish linguist"), ke la titolo de la libro, kiun Zamenhof publikigis en 1887 estis "Unua Libro", ke Esperanton parolas 2 milionoj da homoj.

Esperanto bezonas bonkvalitan disvastigon faritan de ni cxiuj unuece, ne unuopulajn mesiajn agadojn.

Bonintence kaj bondezire

Kataluna Esperanto-Junularo www.esperanto-ct.org/kej

Garymar
Garymar diras:
2006-02-28 01:24

Mi ne rekomendas ke ni ne uzu la petskribon cxe "PetitionsOnline" cxar la kreinto ne estas atingebla ne plu kaj neniu alia povas kontroli gxin.

Mi povas trovi kaj forvisxi ripetitajn, nekompletajn, aux nevalida subskribojn cxe la aliaj du.

mateno
mateno diras:
2006-02-28 23:26

ja konsentite, ke la peticio ne estas tiom brila; mi subskribis ĝin, ĉar mi *ĉiel* volas subteni Esperanton; cetere... montru al mi tiun brilan; kie ĝi estas? mi subskribos ankaŭ ĝin!

pep
pep diras:
2006-03-01 19:40

La problemo ĉiel subteni ion estas, ke oni facilanime furaĝas fuŝulojn, kiuj ja bedaŭrinde svarmas en Esperantio (kaj nur en ĝi, kompreneble). Ni prefere koncentriĝu ĉe pli fruktodonaj (aŭ minimume promesplenaj) iniciatoj.

javergara
javergara diras:
2006-03-02 13:06

Mi ankau inercie subskribis, eble pro tro tuja, senpensa reflekso subteni chion rilatan al E-o, kvankam verdire la afero aspektas ekstreme dubinda. Du lokoj antau mi, iu fiulo ankau "subskribis" anglalingve per maldeca pseudonomo, kun aldonita samlingva komento ke la angla estas la plej disvastigita lingvo kaj ke ne estus problemo se la japanoj kaj chinoj adekvate uzus kondomon ! Do ne temas nur pri tio ke la informoj pri Esperanto au la lingvo uzita ne taugas, sed ke malferma sistemo kiel tiu chi riske permesas la eniron de rasistoj kaj aliaj malplachaj uloj.

Samkiel aliiuj, mi opinias ke sistemoj tiaj tute ne kapablas garantii ech la plej minimuman seriozecon, kaj ni do forgesu pri ili.

José Antonio Vergara

javergara
javergara diras:
2006-03-04 01:56

S-ino Cardenas afable klarigis al mi ke shi klopodas forvishi la malglatajn enmiksajhojn (ofendajn au misajn subskribojn, ktp), do feliche tiu achulo kiun mi menciis ne plu trovighas inter la subskribintoj.

Mi diru ke kvankam la peto mem plej eble ne estas vere esperdona, ja io tia estas la alveno en nian komunumon de entuziasmaj kaj agemaj homoj kiel la lanchinto de tiu chi iniciato.

José Antonio Vergara

Batalanto
Batalanto diras:
2006-03-22 01:15

Vi certe jam vidis la peticion de Martha Cardenas. http://www.petitionspot.com/petitions/ESPERANTO La celo de tiu peticio estas kolekti unu miliono da subskribintoj ĝis la fino de 2006. Eble vi jam subskribis ĝin. Mi jes. Mi eĉ plusendis la inviton al multaj aliaj homoj. Al miaj gekolegoj kaj geamikoj. Mi tradukis (kaj mallongigis) la enhavon por miaj gepatroj. Sed tiuj ĉiuj ne gravas. Mi pripensis la aferon kaj sekvis la diskoutojn ĉe „libera folio“. Nun mi volas mencii keljkajn rimarkojn.

....

La celo de tiu peticio estas kolekti unu miliono da subskribintoj ĝis la fino de la jaro. Teorie dank interreto devus esti facile ricevi la dezirantan numeron. Do 100 mil da homoj monate devus supteni ĝin. Post unu monato estis nur 4500! Estas tro malrapide por esperi ke ĝi havos sukceson.

Ĉu tio okazas ĉar: la nuna loko http://www.petitionspot.com/petitions/ESPERANTO aspektas strange? Homoj kredas retpoŝtaj adresoj estos uzata por sendi spam-mesaĝojn? Tro multe da varbo por aliaj aferoj/peticioj (kaosa)? (Ne torveblas ligoj al pliaj informoj pri Esperanto aŭ kursoj.) > lernu > esperanto.net la kolektitaj datumoj ne sufiĉas. > Serioza peticio bezonas personajn faktojn detalajn? Celo de la peticio ne sufiĉe bone priskribita au tro nebula? Argumentoj por Esperanto ne sufiĉe bone priskribita? La klarigo pri Esperanto kaj la peticio estas nur en la angla legebla? La iniciato estis unpersona ago. = Manko de pofesieco/kvalito?

Bonvolu ankaŭ tralegu la kritikojn ĉe „libera folio“ http://www.liberafolio.org/2006/petskribo

Lau mi temas pri ege bona iniciato! Fakte Martha Cardenas komencigis la peticion ĉar ŝi trovis alian similan peticion. Bedaŭrinde tiu peticio (trovis kaj) subskribis nur cent homoj. Do ŝi iniciatis novan pruvon. Sekvis multaj plendoj de la movado sed bonŝance ankaŭ laŭdoj de malmultaj famuloj. Tial ni ne forgesu la bonan iniciaton, sed plibonigi ĝin.

Une mi devas konfesi, ke fakte ne temas nur pri simpla peticio. Temas pri granda varbado por informi la homado pri la ekzisto de Esperanto. 1.Por altigi la gardo de konateco de Esperanto. 2.Pligrandigi la kvanto de eblaj komencantoj. 3.Plijunigi la kvanto de eblaj komencantoj.

Lasu nin ellabori novan retpaĝon apartan. Por aspeti serioze. Sen varbado por ne-Esperanto aferoj. Devus esti kunlaboro de diversaj asocioj/grupoj.

Ĉiuj informoj devus esti trovebla en multaj lingvoj. Memkompreneble...

La kadro de la peticio ankaŭ estus ĉefa afero kaj celo de la retpaĝo. Sed laŭ mi estas pli taŭga se ni kolektos simpatiantojn de Esperanto. Do: „Mi subtenas la ideon de Esperanto ...“ Ankaŭ revivigo de zamenhofa ideo eblas... .. „se aliaj dek milionoj da homoj subtenas tion peticion, tiam mi eklernos Esperanton.“

La celo de la peticio devas esti klare definita. Ĉu Esperanto kiel oficiala lingvo por UN aŭ EŬ? Ĉu lernado de Esperanto en elementaj lerneoj? Ĉu esplori Esperanton serioze? Ĉu Esperanto kiel dua mondlingvo por ĉiuj homoj? Ĉu...... ? Laŭ mi ne ekzistas unu opinio en la movado pri tiuj argumentoj (utopiaj). Tial indas ke ni petas la subskribontojn ke ili subtenas la malantaŭan ideon de Esperanto.

Enhavo de la retpaĝo: - Mallonga klarigo pri Esperanto kaj la celo de la peticio. - Ligoj al diversaj kursoj - Ligoj al diversaj landaj asocioj, - Ligoj al diversaj rekontiĝoj ...

Ne sufiĉas por bona serioza peticio nur kolekti la nomojn de la subskribntoj. Laŭ mi oni almenaŭ bezonas kelkajn aliajn faktojn. http://europa.eu.int/comm/justice_home/fsj/citizenship/ombudsman/fsj_citizenship_ombudsman_en.htm Ekzemple: nomo, aĝo, lando, urbo, (profesio, retpoŝta adreso), eble aliaj

Certe indas ankaŭ havi diversajn invitmesaĝojn por la peticio. Ili povas esti similaj al la diversaj informoj pri Esperanto trovebla en la retpaĝo. I Ili devus alparoli diversajn grupojn de homoj. Ekzemple por: infanoj, lernantoj, studentoj, instruistoj, programistoj, politikistoj, ĵurnalistoj, membroj de diversaj asocioj, kutimaj homoj, vojaĝantoj, ktp. Se la retpaĝo jam estus preta je la 1a Januaro 2007 tiam indus sendi novjarajn salutmasaĝojn kiujn varbas por la peticio. Dum la jaro 2007 (kaj sekvaj) ĉiuj gazetaj artikoloj pri Esperanto kaj ĉuj retpaĝo de la movado povus mencii la retpaĝon por la peticio

Ĉu indas doni premion?. .. Elbe cent foje partoprenataj kotizoj al UK aŭ alia renkontiĝo. Eble mil foje partoprenataj kotizoj por komencanto-kurso. Eble dek mil lernlibroj aŭ lernKD de Esperanto

Certe indas komenci la projekton „Peticio Esperanto“ se ĝi venos per granda verbado. Dum 2007 Esperanto iĝos 120-jara. Se ne tiam certe kvin jarojn poste dum 2012 por la 125-jara ekzisto de Esperanto ni devus fari ion por kaj pligrandigi kaj pluvivigi kaj junigi la movadon.

Ĝis la ĉijara UK kaj IJK ankoraŭ estas sufiĉe da tempo por kaj pripensi kaj diskuti kaj plani venontajn paŝojn. Dum la UK kaj IJK indus plilabori la enhavon kaj eble eĉ la aspekton de la retpaĝo. Eble ni devos voĉdoni por realigi la ideon...

Por kundiskuti bonvolu aliĝu ĉe: http://groups.yahoo.com/group/Peticio_por_Esperanto

amike salutas Carsten MISCHKE

Estrano de FLEJA Dumviva membro de TEJO Estrano de FEL Dumviva membro de UEA Membro de GEJ Membro de GEA

kokele
kokele diras:
2006-05-28 17:14

Mi apogis la petskribon certe senpripense. Eble nur pro tio ke ĝi estas proesperanta agado.

Post ioma pripensado, tamen, nun mi konsideras ke tiu petskribo ne nur estas naiva, sed eĉ povas esti kotraŭefika. Kial? Ĉar kolekti unu milionon da subskriboj estas fakte neeble. Tio necesigas ke la duono de la supozataj du milionoj da geesperantistoj ĝin subskribu. Ĉu tio eblus? Estas naive kredi tion.

Sed tio povas kontraŭefiki, kiel dirite. La retejo por la petskribo estas en la angla. Tio signifas ke la subskribintoj pli-malpli parolas ĝin. Kion la subskribintoj faras estas atesti la disvastigon kaj faktan superregon de la angla. Do, por la neesperantistoj, la demando staras jene: se eĉ la geesperantistoj povas komuniki en la angla, por kio la mondo bezonas esperanton?

aleks
aleks diras:
2007-04-01 22:09
Estimata Jorge Luis,

Cxu tamen rajtas la peticio esti en la angla, se gxin iniciatis usona Esperantisto ?
Tio laux mi estas bona kialo por gxia angleco !
Kaj plie, bona argumento favore al Esperanto

"Vidu, ecx en la superrega lando en la mondo, Usono, estas homoj preferantaj la justan Internacian Lingvon, Esperanton!"

Kore
Aleks