Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / "Ni devas defendi la jam fositajn sulkojn"

"Ni devas defendi la jam fositajn sulkojn"

de Redakcio Laste modifita: 2006-11-13 22:47
Laŭ Roman Dobrzyński, honora membro de UEA kaj konata pola ĵurnalisto, la nuna plano nuligi la esperantlingvajn elsendojn de la Pola Radio grandparte estas rezulto de la politiko de la nun reganta partio. Tamen influas ankaŭ personaj preferoj de novaj radi-estroj. Frapa ekzemplo de tio estas, ke dum la unua duono de la nuna jaro, la Esperanto-redakcio ricevis pli ol 1.800 leterojn de aŭskultantoj, dum la beloruslingva redakcio ricevis nur 56 leterojn, kaj la ukrain-lingva nur 10. Tamen la Esperantlingvan redakcion, kiu havas nur du plentempajn dungitojn, oni planas tute malfondi, dum la belorus- kaj ukrainlingvajn oni volas plifortigi. Laŭ li necesas koni la fonon de la afero por funde pripensi, kiujn argumentojn uzi kaj al kiuj personoj sin turni. Unu el la argumentoj laŭ li estu la planata jubilea kongreso en 2009. "Ne sufiĉas fosi nian sulkon, ni devas defendi la aliajn jam fositajn", li konkludas.

La nova estraro de Pola Radio SA., ĵus transpreninta la regadon en tiu ĉi plej grava publika radiostacio en Pollando, ne plu trovas lokon por Esperanto en sia elsendprogramo planita por la jaro 2007. La estraro reprezentas la regantan partion, "Leĝo kaj Justeco".

La Esperanta Redakcio de Pola Radio estis fondita 1959, en la favoraj historiaj cirkonstancoj de tiel nomata "degelo" en la internaciaj rilatoj, kies rezulto ankaŭ estis renaskiĝo de la Esperanto-movado en kelkaj komunistaj landoj. En Pollando eliris el siaj katakomboj la maljunaj esperantistoj, mirakle saviĝintaj dummilite, kaj subite elkreskis tute nova generacio, kiu en Esperanto ekvidis "fenestron al la mondo" kaj grandparte unuigis siajn fortojn en Pola Esperanto-Junularo.

Tiu avantaĝa situacio bonŝance koincidis kun la centjara datreveno de la naskiĝo de Ludoviko Zamenhof. Ĝi estis unika preteksto por la 44-a Universala Kongreso de Esperanto en Varsovio, la unua entute UK en la komunista bloko. Enkadre de la kongrespreparoj, kiujn partoprenis interalie Ludoviko Zaleski-Zamenhof, estis lukse eldonitaj ĉefverkoj de la Esperanto-literaturo, nome "Sinjoro Tadeo" de A. Mickiewicz (trad. A. Grabowski) kaj "La Faraono" de B. Prus (trad. K. Bein). En la samaj cirkonstancoj Pola Radio komencis elsendadi en Esperanto. La historio de la Esperanto-elsendoj en Pollando estas aparta temo, kiun povas komenti pli kompetentaj personoj, interalie la tiama Konstanta Kongresa Sekretario de UEA, Gian Carlo Fighiera.

Mi volas nur atentigi, ke nuntempaj historiistoj foje simpligas la pasintecon, prezentas ĝin en nigra-blanka koloroj. Laŭ ilia vidpunkto la Esperantaj disaŭdigoj de Pola Radio estis por la komunista ŝtato nur unu el la formoj utiligi la lingvon por siaj propraj propagandaj celoj. Jes, tio estas vero, sed ne la tuta. La redaktoro de Libera Folio, Kalle Kniivilä, dissendis enketon pri tiu ĉi afero. Ni atendu respondojn de la aŭskultantoj. Laŭ mia opinio establi la Esperanto-redakcion estis same malfacile, kiel nun reteni ĝian ekziston. La esenca diferenco konsistas en tio, ke en 1959 la esperantistoj estis sufiĉe fortaj por influi la starigon de la redakcio. Ĉu ni estas nun sufiĉe fortaj por ĝin defendi?

Laŭ la helpkria letero de Barbara Pietrzak la Esperantlingvaj disaŭdigoj estas la plej multe aŭskultataj el inter ĉiuj poreksterlandaj dissendoj de Pola Radio. En 2005 Radio Polonia (eksterlanda fako de Pola Radio) ricevis 8.210 korespondaĵojn, inkluzive de 5.548 al la Esperanto-redakcio, 1204 – al la angla, 912 – al la germana, 268 – al la belorusa, 168 – al la pola, 113 – al la rusa kaj 65 – al la ukraina redakcioj. En la unua duonjaro de 2006 alvenis entute 2.528 leteroj, el kiuj 1.825 estis senditaj de esperantistoj.

Onidire la publika radio troviĝas en kriza financa situacio, ĉar ĝi ne sukcesas konkurenci kun multaj privataj radiostacioj. Kial do oni ne malfunkciigas la malpli aŭskulktatajn elsendojn en la germana aŭ la angla lingvoj, sed la Esperantajn, kiujn redaktas apenaŭ tri personoj en du plentempaj postenoj? La respondo estas bedaŭrinde tre facila. Nia malgranda kaj diserigita movado ne plu havas influpovajn individuojn.

En totalismaj reĝimoj estis danĝera por Esperanto la multnombreco de esperantistoj, nun inverse – ilia malmulto. Por la politikaj partioj esperantistoj ne vidindiĝas kiel voĉdonantoj. Mi scias, ke tiu ĉi konstato estas banala, sed en ĝi kaŝiĝas nuntempe fundamenta kaŭzo de (mal)sukcesoj. La estroj de Pola Radio povis facile fari sian decidon ankaŭ pro manko de pozitiva scio pri Esperanto, kio aliflanke respegulas la malfortecon de nia movado, la malaperon de propagando pri la lingvo internacia kaj ĝiaj idealoj. Dum Esperanton ŝarĝas amaso da falsaj stereotipoj, ofte ankritaj ankoraŭ en la epoko de la persekutoj de Esperanto fare de la stalinisma kaj nazia krimreĝimoj. Jen ĝeneralaj premisoj, kiuj kondiĉis la forpelon de Esperanto el Pola Radio. Tamen la senperaj kaŭzoj de la malfeliĉa decido povis esti tute malgrandaj.

Oni likvidas la esperantajn elsendojn kaj konservas la malplej aŭskultatajn ukrainajn, belorusajn kaj rusajn. Mia bone informita kolego el Pola Radio interpretas tiun ĉi mirigan fakton jene. La aktuala registaro returnas sian eksterlandan politikon direkte al la orientaj najbaroj kaj vidas la rolon de Pola Radio, kiel tiun de la iama Libera Eŭropo. La afero vekas dubojn. Jam ekde kelkaj jaroj la elsendoj en tiuj lingvoj okazas, sed ilia percepto malmulte kreskas. En la unua duono de 2006 la belorusa redakcio ricevis 56 leterojn kaj la ukraina 10, dum la Esperanta 1.825. La kialo estas sufiĉe klara. En Belorusio la belorusa lingvo estas uzata ĉefe en la kamparo. En urboj tute ne ekzistas mezlernejoj kaj universitatoj kun la belorusa lingvo. Ankaŭ en orienta Ukrainio oni parolas preskaŭ ekskluzive la rusan.

Ĉu eblas, ke la estraro de Pola Radio ne konscias pri tio? Tutcerte konscias s-ro J. Targalski, membro de la estraro respondeca pri Radio Polonia. Ĝuste li lanĉis la ŝanĝon de la programprofilo, direktante ĝin al la oriento kaj zorgante speciale pri la programoj en la belorusa kaj ukraina lingvoj. Por realigi la taskon oni bezonas specialistojn pri tiuj temoj kaj lingvoj. Koincide J. Targalski estas profesoro en la fakultato pri slavaj filologioj de Varsovia Universitato kaj memkompreneble klopodas krei laborlokojn por siaj finstudintoj. Unu el ili estas doktoriĝanto de J. Targalski, Adam Burakowski, kiu, kvankam li neniam antaŭe laboris, estis nomita vicdirektoro de Radio Polonia. Verŝajne estas li, kiu formale respondecas pro la malfondo de la Esperanta redakcio.

La ĉefa atuto de la Esperanto-elsendoj estas iliaj aŭskultantoj. Pruvas tion la nombro de leteroj sendataj al Pola Radio. Tiun ĉi nombron necesas okulfrape multobligi. La tutmonda esperantistaro devas bombardi la Polan Radion per leteroj defendantaj la Esperanto-redakcion. Nura alvoko, miaopinie, ne sufiĉas. La leterkampanjo devas esti iel stirata, por eviti mistrafajn pledojn de aparte zelotaj verduloj. Necesas suflori al la esperantistoj kelkajn celtrafajn argumentojn. La pola movado disponas pri multaj tiuspecaj kliŝoj, kiel "patrujo de Esperanto" kaj nomojn de la famaj poloj, kiel Baudouin de Courtenay, Kotarbiński kaj Klemensiewicz, kiu nomis Esperanton "frukto de la pola kulturo". Aparte substrekinda estas la personeco de L. L. Zamenhof, perceptata ĝenerale kiel polo en la tuta mondo kaj kun sia amaso de monumentoj, superanta ĉiujn aliajn filojn de la pola tero (kiel li mem sin nomis).

La leteroj ne iru al Pola Radio kiel institucio, ĉar tiamaniere ili rekte trafos rub-korbojn. La adresatoj devas esti konkretaj personoj, tutcerte la decidintoj, sed ne sole. La ĉefadresato estu la estro de la tuta institucio, Krzysztof Czabański. Tamen la superrigardan rolon pri Radio Polonia plenumas la ministro pri eksterlandaj aferoj. Nuntempe okupas la postenon Anna Fotyga. La leteroj devas esti skribitaj rekte al ŝi.

Skribado al polaj ambasadoroj ne ŝajnas ĉi-momente celtrafa. La nova registaro efektivigas radikalan ŝanĝon de la diplomata personaro. La prezidento de Pollando dum sia oficiala vizito al Britio ne estis akompanata de la ambasadoro, kio en si mem estas diplomatia kuriozaĵo. Simple mankas pola ambasadoro en Londono. En Vilno oficas ambasadoro, sed la prezidento Lech Kaczyński tute ne volis vidi lin dum sia vizito al Litovio. Por skribi al ambasadoroj, oni devas scii, kiu estas nova kaj kiu atendas sur valizoj.

La leterkampanjo permesos ĉeokaze mezuri la efektivan forton kaj solidarecon de la Esperanto-movado. Sendube devas ĝin superrigardi UEA mem, ankaŭ por konfirmi sian realan povon mobilizi la tutmondan esperantistaron. Por tion scii, oni devas havi informon pri la nombro kaj enhavo de la leteroj. Kiel? Eble oni kopie sendu ilin al Libera Folio.

Alia utiligebla avantaĝo estu la UK 2009. La forpelo de Esperanto el Pola Radio enskribiĝas kiel evidenta mispaŝo en la planon kongresi en Pollando. Dum okaze de la 100-jara naskiĝdatreveno de L. L. Zamenhof la Esperanto-redakcio estis fondita, oni ĝin likvidas antaŭ la 150-jara jubileo. Ŝajnas al mi, ke kun tiu afero oni devas sin turni senpere al Lech Kaczyński, ne nur kiel prezidento de Pola Respubliko, sed ankaŭ kiel centra persono de la reganta partio. Mi pensas, ke en letero al la prezidento necesas aludi lian deziratan honoran protektantecon de la planata kongreso. Estas memkomprenebla afero, ke la sendantoj de la letero estu UEA kaj PEA. Klare, ke la samon devas sekvi amase esperantistoj el diversaj landoj.

Tria avantaĝo povas esti la planata en 2007 kongreso de IKUE en Pelplin. En tiu tasko povas celtrafe agi same la prezidanto de IKUE, s-ano Šváček, kiel la organizantoj, Jadwiga Wasiuk kaj Edward Kozyra. Ili plej bone scias, kiujn altrangajn personojn de la eklezio inklinigi al la defendo de la E-elsendoj. Grava atuto estas la rilato al Esperanto de Johano Paulo la Dua kaj de la aktuala plej alta Pontifiko, pri kio la decidintoj eble tute ne scias. Do ili eksciu de la eksterlandanoj.

Se ni parolas pri la papoj, mi turnas la atenton al la "Medalo de Toleromo" kaj al la distingitoj, nome Johano Paulo la Dua, Władysław Bartoszewski kaj Monda Skolta Asocio. Verŝajne estus eĉ imageble sin turni al arkiepiskopo Stanisław Dziwisz, kiu decide kontribuis al la akcepto de la medalo fare de la papo. Mi pensas, ke en tiu afero ne rifuzos sian helpon d-ro Zaleski-Zamenhof kaj la prezidanto de la Zamenhof-Fondumo, Jarosław Parzyszek, kiu enmanigis la "Medalon de Toleremo" al profesoro Bartoszewski.

Sendube gravaj estus voĉoj alvenantaj el la Eŭropa Parlamento. S-ino Margareta Handzlik tutcerte scias, kiel agi, same kiel s-ro Seán Ó Riain, prezidanto de Eŭropa Esperanto-Unio. Krome en la helpkrio de Barbara estas ĝenerala sugesto, ke ĉiu esperantisto uzu siajn eblojn en la politikaj medioj, ŝtataj kaj partiaj instancoj, amaskomunikiloj kaj influpovaj rondoj por savi la Esperanto-redakcion. Se oni unufoje ĝin malfondos, ĝia restarigo estos neverŝajna. Ne sufiĉas fosi nian sulkon, ni devas defendi la aliajn jam fositajn.

Roman Dobrzyński

arkivita en:
madridano
madridano diras:
2006-11-13 11:54
Ĉar la elsendoj de Pola Radio per Interreto restariĝis regule ekde 5 Novembro, oni havas scivolemon ĉu la situacio pliboniĝis iom. Ĝuste Roman Dobrzynski, tre proksima al Pola Radio, povus informi pri la evoluo de la afero, ĉar dum la elsendoj de Pola Radio, pro logika diskreteco, oni preskaŭ nenion komentas.