Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / Landaj asocioj evitas Esperanton en la reto

Landaj asocioj evitas Esperanton en la reto

de Redakcio Laste modifita: 2006-07-07 10:10
Retpaĝoj de landaj Esperanto-asocioj havas du tute malsamajn celgrupojn: unuflanke ili celas informi neesperantistajn interesitojn pri la lingvo, aliflanke ili devas ankaŭ helpi movadajn aktivulojn enlande kaj tutmonde trovi informojn pri la koncerna asocio kaj kaze de neceso kontakti la ĝustan funkciulon. Por doni ioman superrigardon pri tio, kiel la dek plej grandaj naciaj Esperanto-asocioj sukcesas pri la dua tasko, Libera Folio vizitis iliajn retejojn. La plej bonan noton ricevis Unuiĝo Franca Esperantista. Tute ne havas esperantlingvan retpaĝon du el la plej grandaj landaj asocioj. Multaj landaj asocioj de UEA publikigas prekaŭ neniujn informojn pri si mem en Esperanto. Nur Japana Esperanto-Instituto mencias ciferon pri membrokvanto.
Landaj asocioj evitas Esperanton en la reto

La gajninto: UFE.

Ni klopodis trovi la retpaĝojn de la dek plej grandaj landaj asocioj de UEA, kaj en tiuj paĝoj serĉi informojn pri la estraro de la asocio, kvanto de membroj, kaj manierojn kontakti funkciulojn de la asocio. Ni donas noton laŭ la skalo 0-5, kie 5 estas la plej alta takso, kaj 0 indikas kompletan mankon de informoj pri la taksitaj eroj.

La landaj asocioj ĉi tie estas ordigitaj laŭ la kvanto de aligitaj membroj, alivorte membroj por kiuj la asocioj pagis kotizon al UEA. Tiu cifero montras la kvanton de esperantistoj, kiuj opiniis membrecon en la landa asocio sufiĉa, kaj ne volis elspezi monon por membreco en UEA. Kompreneble la kvanton de individuaj membroj en diversaj landoj influas ankaŭ aliaj aferoj ol bona funkciado de la landa asocio - ne malpleje la ĝenerala enspez-nivelo en la koncerna lando. Ian indikon pri la organiza forteco de landaj asocioj la cifero tamen donas.

Ankaŭ la proporcio de individuaj membroj kompare kun la kvanto de aligitaj membroj en la koncernaj landoj donas ian aludon pri la organiza forteco de la landa asocio, tamen malfacile interpreteblan. Se en lando troviĝas 100 individuaj membroj, kaj 100 aligitaj membroj, tio signifas ke estas 200 membroj de UEA en la lando, sed tute ne diras, ekzakte kie inter 100 kaj 200 troviĝas la efektiva membronombro de la landa asocio.

Ĉar la asocioj ne devas pagi al UEA kotizon por tiuj el siaj membroj, kiuj jam mem pagis kotizon de individua membro al UEA, la vera ordo de grandeco de la landaj asocioj estas ne tute facile trovebla - preskaŭ neniu landa asocio publikigas sian membrokvanton en facile trovebla loko. Oni povus ordigi la asociojn ankaŭ laŭ la sumoj de aligitaj kaj individuaj membroj, sed tiu nombro estas iom mismontra, ĉar ne ĉiuj individuaj membroj de UEA membras en landa asocio.

chinreto.jpgLa landa asocio de UEA kun la plej multaj aligitaj membroj estas Ĉina Esperanto-Ligo, kiu en 2005 pagis al UEA kotizon por sume 1.050 aligitaj membroj. En Ĉinio loĝas krome 131 individuaj membroj de UEA, do entute estas 1.181 membroj de UEA.  Tamen ĈEL ne havas propran retpaĝaron, almenaŭ ne en Esperanto.

La ĉina registaro forte investas en informado pri Ĉinio por eksterlanda publiko, kaj la oficiala informejo Ĉina Interreta Informa Centro havas ankaŭ esperantlingvan version.

Krome ekzistas alia ŝtata retejo, kies ĉefa celo evidente same estas doni ĝeneralajn, favorajn informojn pri Ĉinio, sed ĉar la celgrupo de la esperantlingva paĝaro estas ĝuste eksterlandaj esperantistoj, enestas ankaŭ bazaj informoj pri Ĉina Esperanto-Ligo, eĉ se en ne tute facile trovebla loko.

Tie legeblas ankaŭ ampleksa nomlisto de la estraro, komitato kaj honoroficuloj. Mankas individuaj adresoj al estraranoj, sed ja troveblas retpoŝta adreso kaj aliaj kontakt-informoj de la oficejo de ĈEL. Tamen la retpoŝta adreso ŝajnas erara kaj efektive tute ne funkcias. Neniuj aktualaj informoj pri la agado de la asocio troveblas, kaj la tuta paĝo estas nur pene trovebla. Ĝenerala noto: 1

japanreto.jpgLa dua landa asocio de UEA laŭ la statistiko de 2005 estis Japana Esperanto-Instituto, kun marĝeno de 9 membroj: JEI pasintjare pagis kotizojn por entute 1.041 aligitaj membroj. En Japanio loĝas aldone 401 individuaj membroj de UEA, do entute estas 1.442 membroj de UEA en la lando, kaj kredeble JEI estas la plej granda landa asocio de UEA.

JEI ja havas propran retpaĝon kun ĉefe japanlingva, sed parte ankaŭ esperantlingva enhavo. Japanlingva indiko sur la enirpaĝo ŝajnas montri, ke la lasta ĝisdatigo de la enhavo okazis antaŭ nur du semajnoj, sed la esperantlingva parto ŝajnas klare malpli aktuala.

La plej freŝa "raporto kaj plano" koncernas la jaron 2003. La retpaĝo indikas, ke "nun JEI havas ĉirkaŭ 1.500 da anoj", sed ne klaras, pri kiu jaro temas. Pli sube tamen  troviĝas listo de estraranoj kaj ties fakoj, ĝisdatigita en januaro 2005. Retpoŝtaj adresoj de la estraranoj mankas, sed troveblas la retpoŝta adreso kaj aliaj kontakt-informoj por la oficejo de la asocio.

La ĝenerala aspekto de la paĝaro estas tre malnovmoda, listeca kaj senbilda. Anstataŭ ĉapeloj aperas iksoj, krom se oni en la paĝo aparte elektas la jam malmulte uzatan kodigon "latin-3". La kvanto de vizitoj estas indikata per kalkulilo, kiu montras sume 6.500 vizitojn al la esperantlingva paĝo post aŭgusto 2004, aŭ proksimume dekon da vizitoj ĉiutage. Ĝenerala noto: 3.

germanreto.jpgLa tria landa asocio de UEA laŭ kvanto de aligitaj membroj en 2005 estis Germana Esperanto-Asocio, kun 781 aligitaj membroj. En Germanio loĝas sume 568 individuaj membroj de UEA, do la suma membrokvanto estas 1.349.

La paĝaro de Germana Esperanto-Asocio ne nepre facile troveblas per Google, sed ja per la simpla rimedo, aldono de la landa kodo "de" al la kutima www.esperanto. Ĉe www.esperanto.de oni trovas ampleksan germanlingvan paĝaron pri Esperanto, kun ligo al Germana Esperanto-Asocio.

Tamen la tuta paĝaro de GEA estas germanlingva, kun unu sola escepto: la ampleksa agad-programo de la asocio, kun la iom misgvida nomo "Gvida principo de Germana Esperanto-Asocio" aperas ankaŭ esperante. Ĉio alia, inkluzive de la listo de estraranoj, troveblas nur se oni komprenas la germanan aŭ alimaniere divenas, ke oni klaku "Vorstandsmitglieder". Kontaktinformoj de la oficejo tamen troveblas jam sur la unua paĝo, tiel ke ilin ne necesas aparte serĉi. Informon pri la kvanto de membroj oni tamen ne trovas eĉ kun modera scio de la germana.

La aspekto de la germanlingva ĝenerala informpaĝo pri Esperanto estas iom malmoderna, sed se la paĝaro de JEI ŝajnas postresti la ĝeneralan evoluon je preskaŭ jardeko, GEA malfruas eble nur kvin jarojn. Se la takso temus pri la ĝenerala informa parto, GEA povus ricevi klare pli altan noton, sed la esperantlingva parto ricevas nur noton 2, simple ĉar malmultaj informoj pri GEA troveblas sen almenaŭ rudimenta scio de la germana lingvo.

italreto.jpgLa kvara landa asocio de UEA en 2005 laŭ la kvanto de aligitaj membroj estis Itala Esperantista Federacio kun  la cifero 761. En Italio loĝas aldone 223 individuaj membroj de UEA, do sume estas 984 membroj de UEA en la lando.

La retpaĝo de IEF troviĝas ne tuj per www.esperanto.it, sed post kelkaj nenecesaj kromaj musoklakoj, kaj la informriĉa ĉefpaĝo estas nur itallingva, same kiel ĉe Germana Esperanto-Asocio. Sendube bona solvo, se la ĉefa celo estas informi neesperantistojn, kaj la ĝenerala aspekto de la ĉefpaĝo estas relative bona, kvankam la koloroj ne estas tre plaĉaj kaj la aranĝo ŝajnas ne tute moderna.

En Esperanto troviĝas neniu vorto, krom la butoneto "Hejm'", kiu gvidas... reen al la sama itallingva paĝo. Se oni divenas, ke la literoj FEI estas la itallingva mallongigo de Itala Esperanto-Federacio, oni povas pluklaki al mallonga informo pri la asocio, tamen ankaŭ ĝi estas nur itallingva. Se oni denove provas diveni kaj klakas je "consiglio nazionale", oni trovas liston de iaj estraranoj aŭ komitatanoj, kun retpoŝtaj adresoj. Troveblas ankaŭ adreso kaj aliaj kontaktinformoj pri la oficejo de la asocio.

La informa parto en la itala povus ricevi klare pli altan noton, sed por eksterlandaj esperantistoj la paĝaro apenaŭ utilas, ĉar komplete mankas informoj en Esperanto. Ĝenerala noto: 1.

flandrareto.jpgSur la kvina loko en la statistiko de aligitaj membroj troviĝas Belgio, kun 559 anoj. En Belgio estas 171 individuaj membroj de UEA, do sume troviĝas 730 membroj de UEA en la lando.

La facile divenebla adreso www.esperanto.be gvidas al esperantlingva menuo, kun aliaj elekteblaj lingvoj. Eblas klaki pluen al Flandra Esperanto-Ligo, sed nenio estas menciita pri Belga Esperanto-Federacio, la landa asocio de UEA en Belgio. Ĉar la Jarlibro de UEA rakontas, ke Belga Esperanto-Federacio konsistas el tri partoj, el kiuj unu estas Flandra Esperanto-Ligo, ni povas konstati ke la aliaj du eroj estas neglekteblaj, ĉar ankaŭ ili ne estas menciataj sur la enirpaĝo.

Sub Flandra Esperanto-Ligo troveblas informoj pri la eldonaĵoj kaj retbutiko de FEL, pri la oficejo kaj kunvenoj de FEL, sed neniu mencio pri la estraro de la asocio. Tiajn informojn oni povus supozi trovi sub la ligo "Aktivuloj", sed je unua vido ili ŝajnas manki. Tamen, je dua rigardo oni trovas la komplikan vorton "organigramo", kiu gvidas al pdf-dokumento kun amaso da informoj pri la gvidantoj de la asocio - tamen nur en la nederlanda lingvo.

Estas klare ke FEL grandparte direktas la enhavon de sia paĝaro al internacia legantaro, sed ĉefe kiel eldonejo, ne kiel asocio. Tamen la plej gravaj informoj troveblas post iom da serĉado, kaj la strukturo de la paĝaro estas klara, eĉ se ne eleganta. Ĝenerala noto: 3.

Sesan lokon en la statistiko iom surprize okupas Vjetnama Esperanto-Asocio kun 535 aligitaj membroj. La kvanto de individuaj membroj en Vjetnamio estas 46, do sume iĝas 581 membroj de UEA en la lando. Vjetnama Esperanto-Asocio ne ŝajnas havi retpaĝon en Esperanto - nenio troveblas per Google, kaj la adreso www.esperanto.vt kondukas nenien. Do la noto iĝas nula.

polareto2.jpgSepan lokon havas Pola Esperanto-Asocio kun 500 aligitaj membroj. En Pollando estas 170 individuaj membroj de UEA, do sume 670 membroj. La retpaĝaro de Pola Esperanto-Asocio troviĝas per la facile divenebla adreso www.esperanto.pl, kaj ebligas elekti esperantlingvan aŭ pollingvan version. Tamen ŝajnas, ke oni tute ne pensis pri la diverseco de la celgrupoj: la esperantlingva paĝaro informas la legantojn, ke "Esperanto estas la internacia lingvo kies celo estas faciligi komunikadon inter la homoj de diversaj landoj kaj kulturoj".

Per klako al la butono "PEA" oni venas al paĝo, kie supozeble devus esti aktualaj informoj pri la asocio. Tamen tie troviĝas nur pollingva statuto kaj malnovaj, pollingvaj protokoloj de kunsidoj. La plej freŝa protokolo estas de la jaro 2002. Krome troviĝas ligo al asocia forumo, kie la plej freŝa esperantlingva mesaĝo demandas: "Kie estas polaj esperantistoj. Ĉu ili dormas? Ĉu ili faras ion ajn? Mi atendas viajn respondojn." La respondo estas: "Eble ili forveturis eksterlanden kiel multaj aliaj poloj? Tio ĉi estas tre malgaja. Mi nur esperas, ke tie ili uzas Esperanton." Ĝenerala noto: 1.

Okan lokon en la statistiko okupas Unuiĝo Franca por Esperanto, kun 465 aliĝintaj membroj. La kvanto de individuaj membroj en Francio en 2005 estis 665, do sume 1.130.

La ret-adreso www.esperanto.fr kondukas ne al UFE,  sed iu tute senrilata reklam-agentejo. La retejo de UFE troviĝas post iom da serĉado ĉe tute alia adreso, www.esperanto-france.org. La franclingva fasado donas tre riĉan kaj relative modernan impreson. Iom malpli impresa estas la aspekto de la esperantlingva sekcio, sed la enhavo estas relative riĉa.

En la paĝaro estas diversaj elŝuteblaj informiloj, kaj post iom da serĉado troveblas tute aktuala listo de estraranoj kun retpoŝtaj adresoj. Estas ankaŭ mapo por trovi la oficejon, kaj indiko pri la malferm-horoj. Ĝenerala noto: 4. GAJNINTO, bildo plej supre.

britaretejo.jpgLa naŭan lokon havas Esperanto-Asocio de Britio kun 419 aligitaj membroj, dum en Britio loĝas 169 individuaj membroj de UEA (sume 588). La retejo de la asocio troviĝas ĉe la ne tute facile divenebla adreso www.esperanto-gb.org kaj aspektas sufiĉe simpla sed riĉ-enhava kaj havas logikan navig-sistemon. Oni povas elekti Esperanton en la enirpaĝo, sed se oni poste klakas ekzemple la butonon "organizo", tamen aperas anglalingva paĝo. Ĉiuj aliaj informoj same aperas en la angla, krom la revuoj La Brita Esperantisto kaj EAB Update.

Informoj pri la estraro troviĝas nur en la angla. La enhavo de la retejo estas riĉa,  sed preskaŭ nur anglalingva,  tial la ĝenerala noto iĝas 2.

svedreto.jpgLa dekan lokon okupas Sveda Esperanto-Federacio kun 359 aligitaj membroj, dum en Svedio loĝas 188 individuaj membroj de UEA (sume 547). La retejo de SEF troviĝas ĉe la facile trovebla adreso www.esperanto.se kaj havas sufiĉe plaĉan, preskaŭ komplete dulingvan, sed iom malnovmodan aspekton. Pluraj el la ligoj en la enirpaĝo ne plu funkcias, supozeble pro la forpaso de la kreinto de la retejo, kaj la nun daŭranta laboro por krei tute novan paĝaron.

Pri Sveda Esperanto-Federacio troviĝas neniuj informoj en Esperanto, kaj multaj el la paĝoj estis laste ĝisdatigitaj en 1999. La retejo estis tre bona kiam ĝi estis kreita, sed ĝi ne estas aktualigata de multaj jaroj. Ĝenerala noto: 1

arkivita en:
goberiko
goberiko diras:
2006-07-03 21:51

Lau mia scio chi tiu artikolo estas la unua pri reteja taksado en kaj pri eo. Ne klaras al mi la metodo pritaksi la nivelo de la retejoj mem. Tio plialtigos la valoron de via analizo. Ekzistas ech kelkaj sciencaj artikoloj pri chi tiu temo.

Mi proponas al vi similan artikolon pri la junularaj asocioj, kies engaghado en retaj aferoj ghererale plialtas.

edmundo
edmundo diras:
2006-07-04 12:26

Se vi havas ideon pri pli facile divenebla TTT-adreso por Esperanto-Asocio de Britio, bonvolu sugesti ĝin EN PRIVATA MESAĜO el komitatano de EAB, ekzemple al mi.

Tamen, ĉu multe gravas la divenebleco de TTT-adreso? Mi mem preskaŭ neniam divenas TTT-adreson; mi uzas Guglon. Tial, laŭ mi, ne indas elspezi multe da mono por aĉeti retnomon jam prenitan de spekulisto.

javergara
javergara diras:
2006-07-04 21:50

Dankon pro interesa artikolo pri tre grava temo. Mi ne estas fakulo pri informado, sed shajnas al mi salutinde ke la landmovadaj E-retejoj pleje uzas sian respektiva(j)n etnolingvo(j)n char ghuste celas tion, informi la eksteran publikon. Hereze (kvankam jam ie audite) : ech pli utile ol Esperantlingva ero estus uzi iu(j)n mondlingvo(j)n vaste uzata(j)n en la reto, nome la angla, almenau por kernaj informoj el la tipo "kio ni estas?, kion ni celas ?", ktp. Por eviti fushojn, tiuj tekstoj devus esti kontrolitaj de angladenaskuloj.

Aldona, kompletiga pritakso lige al la problemo kiu kaj kiel informu, estus studo pri la kvalito, ghisdateco, seriozeco kaj kultura taugeco de la argumentoj prezentitaj pri/por Esperanto en tiuj retejoj

José Antonio Vergara

edmundo
edmundo diras:
2006-07-04 23:27

Jam ne mankas informoj pri Esperanto en la angla, ktp. Mi pensas, ke landaj asocioj devas uzi la koncernan landan lingvon por montri sian subtenon por naciaj lingvoj. Ekzemple, la irlanda asocio (esperanto.ie) prave havas informojn en la irlanda, kvankam apenaŭ iu scias legi la irlandan, kiu ne povas legi ankaŭ la anglan. Eble la TTT-ejo de la brita asocio devus doni informojn ankaŭ en la kimra, kiel faras ĉiuj gravaj registaraj instancoj en Britio.

javergara
javergara diras:
2006-07-05 03:01

Prave, Edmund. Mi ekz. memoras ke la retejo de Meksika E-Federacio havis informojn pri la lingvoj de la etnaj malplimultoj de tiu lando. Se entute estus Esperantaj retejoj por minoritataj lingvokumunumoj, tio pli efike ligus nian aferon al la movadoj por lingva ekologio.

Pri la alia afero: certe jes, feliche rete estas jam multaj informoj pri Esperanto en la angla, sed krome ne malhelpus havi ion simplan ankau en la landaj retejoj, char la vojoj eniri en la temon estas potenciale tre diversaj, lauokazaj.

José Antonio Vergara

Bartsch
Bartsch diras:
2006-07-06 09:50

Saluton,

Jen utila artikolo kiu helpos nin en Francio por plibonigi nian retejon kaj ankau aliajn asociojn kiuj shatus kompari antau ol komenci de nenio.

Amike, François Bartsch VP Francio por informado