Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / La retejo de Radio Vatikana

La retejo de Radio Vatikana

de Redakcio Laste modifita: 2006-12-19 22:55
Radio Vatikana gastigas Esperanton inter siaj lingvoj, disponigante "antenan spacon" por la elsendoj en la internacia lingvo, prizorgataj de IKUE ekde 1977. Komence temis pri unu elsendo semajne, dimanĉe vespere. En 1980 estis aldonita elsendo ĵaŭde, kiu poste estis translokita al merkredo. Oktobre de 1998 estis enkondukita tria elsendo (denove ĵaŭde). Ekde 1999 la dimanĉa elsendo estas ripetata dek minutojn antau noktomezo.