Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / Kiu sakras plej suke?

Kiu sakras plej suke?

de Redakcio Laste modifita: 2006-12-14 16:14
Norvega Junularo Esperantista konstatis, ke esperantistoj sakras tro malmulte. Tial la asocio nun aranĝas sakraĵ-konkurson, kaj promesas al la plej inventema sakristo kvin esperantajn muzikdiskojn.

En la konkurs-anonco NJE skribas interalie:

Laŭ nia impreso homoj tre malofte sakras en esperanto, multe malpli ofte ol en naciaj lingvoj. Kial? Ĉu ĉar esperantistoj ne estas sakremaj aŭ ĉu pro limigita vortprovizo? Ĉiukaze, ni ŝatus kreskigi la fivortprovizon de esperanto kaj tial invitas vin ĉiuj sendi al ni kiel eble plej trafajn, vulgarajn, ofendajn kaj originalajn fivortojn. Uzu vian fantazion aŭ traduku de alia lingvo. Nur unu kondiĉo: La vortoj ne ataku unuopulojn.

La juĝkomisiono konsistos el Jardar Eggesbø Abrahamsen, Otto Prytz kaj Heming Welde Thorbjørnsen. Apartajn meritojn havas Otto Prytz, ĉar li devenas el la norda, plej sakrema parto de Norvegio.

Ĉar oni sakras tre malsimile en diversaj partoj de la mondo, NEJ esperas ricevi sukajn kontribuojn el laŭeble multaj landoj. Ĉiuj proponitaj sakraĵoj aperos en la retejo de NJE, kaj tie troviĝas ankaŭ pliaj informoj pri la konkurso.


arkivita en: