Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / ombro

ombro

de Redakcio Laste modifita: 2006-10-14 12:30
(El la poemaro "Kantoj de Anteo" de Mao Zifu)


suno, ĉokolado ora
en la loko netuŝebla.
ombro ĉe kapturno,
kuras for mi ne scias kien.
birdo konkuras kun mi,
ankaŭ arbo masto.
 
ombro trompema
sin kaŝas en mia vesto.
estas varme.
birdo arbo masto sub piedoj.
belino dolĉas pli ol ĉokolado.
 
oraĵo fariĝas birdo.
staras masto arbo
kun ombro.
 
kaj nokto estas kies ombro?