Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / Pola prezidento petas klarigojn pri Esperanto-elsendoj

Pola prezidento petas klarigojn pri Esperanto-elsendoj

de Redakcio Laste modifita: 2006-12-31 16:42
La prezidento de Pollando, Lech Kaczyński, konas la situacion de la Esperanto-elsendoj ĉe Pola Radio kaj ricevis multajn leterojn pri la temo. Pere de sia ŝtat-sekretario Maciej Łopiński la prezidento turnis sin al la estraro de Pola Radio kaj petis pliajn informojn pri la afero. Tio estas la ĉefa enhavo de la respondo, kiun Universala Esperanto-Asocio ricevis el la oficejo de la pola prezidento. Samtempe la respondeculo en la prezidenta oficejo klarigas, ke la prezidento ne havas la rajton enmiksiĝi en la aferojn de Pola Radio, kiu mem decidas pri siaj programoj. Laŭ Renato Corsetti, la prezidanto de UEA, la respondo estas "komplete nekontentiga", kaj li opinias ke la oficialaj instancoj de Pollando agas "hontinde" en la afero. La planoj de UEA pri kongreso en Pollando laŭ li momente ne progresas, pro la okazaĵoj en Pola Radio.

La prezidanto de UEA, Renato Corsetti, en novembro turnis sin al la pola prezidento, Lech Kaczyński, pledante por la daŭrigo de la elsendoj en Esperanto de Pola Radio. Pli frue Renato Corsetti jam skribis al la pola ministro pri eksterlandaj aferoj kaj al la direktoro de Pola Radio.

En sia letero Renato Corsetti atentigis la polan prezidenton, ke la nuligo de la Esperanto-elsendoj povus endanĝerigi la okazigon de la Universala Kongreso en Pollando en 2009. Li jam tiam menciis, ke pro la juda deveno de Zamenhof, iuj povus opinii nuligon de la esperantaj elsendoj manifestiĝo de antisemitismo.

Tiu suspekto kompreneble iĝis pli serioza post la rimarkoj de la vic-prezidanto de Pola Radio, Jerzy Targalski, pri la juda deveno de Zamenhof. Lige kun tio, Renato Corsetti sendis ankoraŭ unu malfermitan leteron al Lech Kaczyński.

La leteroj de Renato Corsetti estis ricevitaj de la oficejo de Lech Kaczyński kaj plusenditaj al la Civitana Oficejo pri Leteroj kaj Opinioj, kiu pristudis la temon kaj sendis respondon al UEA. La respondo tamen klare montras, ke Lech Kaczyński jam mem konas la temon kaj instrukciis al sia oficejo pli bone informiĝi pri la afero.

La letero sendita al Renato Corsetti aparte informas, ke Maciej Łopiński, ŝtatsekretario en la oficejo de Lech Kaczyński, kontaktis la prezidanton Pola Radio, Krzysztof Czabański, kun peto analizi la kazon kaj doni klarigojn pri ĝi. La enmiksiĝo de ŝtatsekretario Maciej Łopiński estas interesa, ĉar li pli frue ĉi-aŭtune vizitis Israelon kaj argumentis, ke kontraŭjudaj sintenoj ne estas akcepteblaj ĉe polaj radi-elsendoj.

Li tiufoje parolis aparte pri la katolika radi-stacio Radio Maryja, kaj konsentis, ke en iuj programoj pli frue la programestro ne reagis al kontraŭjudaj eldiraĵoj de aŭskultantoj, sed ke tiel ne plu estas.

- Nuntempe, kiam ajn tiaj opinioj estas prezentataj en elsendo, do, atentu bone, de aŭskultantoj en rektaj elsendoj al kiuj eblas telefoni, la programestro reagas forte kontraŭ tiaj eldiraĵoj, li diris en intervjuo de Radio Polonia.

La respondo ricevita de Renato Corsetti samtempe atentigas, ke la kompetentoj de la prezidento de Pollando estas strikte difinitaj, kaj ke li ne rajtas enmiksiĝi en la redakcian politikon de Pola Radio. Renato Corsetti opinias la tutan leteron nekontentiga.

Renato Corsetti- Mi kredas, ke tiu respondo estas komplete nekontentiga. Ĝi evitas respondi per banala tekniko: la radia kaj televida instanco en Pollando estas memstara, kaj ĝi decidas memstare. Kompreneble ĉiuj scias ke la radia kaj televida instanco estas estrata de novaj homoj venantaj el la partio de la ŝtatprezidanto, kiuj nur aplikas la ĝeneralajn politikajn liniojn de tiu partio. Ĝi ne respondas pri la kontraŭjudismaj aludoj. Ĝi ne respondas pri la Universala Kongreso en 2009. La sola konkreta atingo estas, ke la afero estis prezentata al la prezidanto persone.

Libera Folio: Ĉu vi, aŭ UEA ĝenerale, nun entreprenos iajn pliajn paŝojn rilate la Esperanto-programojn de Pola Radio?

- Certe ni daŭrigos la subtenon al la eksa redaktistaro de Pola Radio kaj al la venonta redaktistaro de la retaj dissendoj. Mi persone insiste pluprezentos nian vidpunkton per respondo al la Prezidanto kaj per nova letero al la ministro pri eksterlandaj aferoj. Ili sciu, kion ni pensas pri ilia ag-maniero, kiu estas hontiga por Pollando.

Kiel progresas la planoj kongresi en Pollando, kaj ĉu la okazaĵoj ĉirkaŭ la Esperanto-redakcio povos iel influi tiujn planojn?

- Apenaŭ progresis en la lasta tempo pro la okazaĵoj ĉirkaŭ la redakcio. Oni povos pli sobre reanalizi la situacion en la venonta jaro.

arkivita en:
esperanto
esperanto diras:
2011-02-15 23:18
Interese, ke chi tie tute mankis reagoj.