Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / TEJO havas novan prezidanton

TEJO havas novan prezidanton

de Redakcio Laste modifita: 2006-08-26 18:55
Preskaŭ 300 el la 420 aliĝintoj al la ĉi-jara Internacia Junulara Kongreso en Sarajevo efektive partoprenis la aranĝon, kiu parte okazis tute proksime al la ejo de la unua Sarajeva IJK de la jaro 1973. Kvindeko da junaj partoprenintoj de la Universala Kongreso en Florenco komune vojaĝis per buso al Sarajevo, tra Slovenio kaj Kroatio. Lokaj amaskomunikiloj amplekse raportis pri la kongreso. Nova prezidanto de TEJO, elektita inter tri kandidatoj, nun estas David-Emil Wickström - pro personaj kialoj demisiis Heming Welde Thorbjørnsen, elektita pasintjare en Zakopane. En Sarajevo komencis sian mandatperiodon la nova komitato de TEJO, sed ĝia konsisto ĝis nun ne estis oficiale anoncita, ĉar ne aperis la gazeto de TEJO. Pro manko de kandidatoj ankaŭ ĉi-jare ne okazis balotado pri komitatanoj B.

La ĉi-jara Internacia Junulara Kongreso de TEJO estis fermita en Sarajevo dimanĉe, la 13-an de aŭgusto, sed plu daŭras la diversaj postkongresaj aranĝoj.

Laŭ la kvanto de aliĝintoj (420) la ĉi-jara IJK estis klare malpli granda ol la pasintjara kongreso en Zakopane (564 aliĝintoj), sed ja pli granda ol la ceteraj IJK-oj post 1999, kiam la kongreso en Veszprém, Hungario, kolektis la mirinde rondan kvanton de 500 aliĝoj.

La ĉi-jara kongreso ankaŭ estis multe pli granda ol la unua IJK en Sarajevo, okazinta en 1973 - tiam estis 282 aliĝintoj. Ĉi-jare la Internacia Junulara Kongreso unuafoje okazis en la ĉefurbo de sendependa ŝtato, ĉar en 1973 Bosnio-Hercegovino ankoraŭ estis parto de Jugoslavio.

En la 1990-aj jaroj, lige kun la disfalo de Jugoslavio, Sarajevo estis scenejo de kruelaj bataloj. Unu el la plej popularaj programeroj de la IJK en Sarajevo estis la diskutrondo pri la milito en eksa Jugoslavio, kaj multaj partoprenis ankaŭ aranĝon pri la rolo de islamo en tutmondiĝo kaj multkultureco. La temo de la kongreso estis ĝuste "Multkultureco kaj tutmondiĝo".

La akceptado de alvenantaj kongresanoj en Sarajevo estis nekutime rapida kaj bone organizita, opiniis spertaj kongresanoj, kaj preskaŭ ĉiuj planitaj eventoj okazis. Tamen la kurso de brazilaj dancoj estis anstataŭigita per kurso de dancoj el tute alia mondoparto, el Koreio. Okazis ankaŭ interalie kursetoj pri la brajla kaj araba alfabetoj, kiuj estis tre popularaj.

Laŭ LKK-ano Samir Ribić multaj muzikistoj opiniis la koncertajn aranĝojn en Sarajevo aparte sukcesaj.

- La muzikisto Jomo kaj la muzikgrupo Dolchamar diris, ke tiuj ĉi estis la plej bonaj el iliaj koncertoj. Krome okazis folklora vespero de popoldanca grupo "Trafikisto", filma revuo de bosniaj kaj alilandaj filmoj, teatraĵoj "Judita", "Galaktika stelŝipo Ludoviko en epizodo La muro de mallumo", kaj "La urso", koncertoj de "Esperanto Desperado" kaj de Doron Modan kun Kaja Farzsky...

Kiel kutime en paraj jaroj, en la IJK komencis sian mandatperiodon nova komitato de TEJO. La nomoj de la novaj komitatanoj tamen ĝis la IJK ne estis oficiale anoncitaj, ĉar ial ne aperis la dua ĉi-jara numero de la gazeto de TEJO, TEJO tutmonde.

Same kiel ĉe UEA, ankaŭ en la komitato de TEJO estas komitatanoj A, elektataj de la landaj kaj fakaj asocioj, komitatanoj B, principe elektataj de la individuaj membroj de TEJO, kaj komitatanoj C, elektataj de komitatanoj A kaj B.

La balotado pri komitatanoj B devis okazi printempe, sed ĉi-jare, same kiel jam dum multaj jaroj, ne okazis voĉdonado ĉar mankis kandidatoj. Por posteno kiel komitatanoj B ĉi-foje kandidatis nur du personoj, kvankam estis ses plenigeblaj lokoj.

Sekve la du kandidatoj, Ksenija Prilepskaja kaj Nicola Ruggiero, estis aŭtomate elektitaj, kaj kvar lokoj en la komitato restis vakaj. Ankaŭ en la periodo 2004-06 estis nur du B-komitatanoj, kio klare montras la organizan malfortiĝon de TEJO kaj la mankon de aktivuloj.

En Sarajevo kiel nova komitatano C estis elektita Ilja De Coster. Kiel ano de la financa komisiono de UEA li antaŭe forte kritikis la "konservativan kaj senperspektivan" financan politikon de UEA.

La nova komitato de TEJO ankaŭ starigis du novajn komisionojn: unu pri informila strategio kaj la alian pri eltrovado de novaj fontoj de subvencioj por la landaj sekcioj de TEJO.

La antaŭa komitato de TEJO pasintjare elektis novan estraron por dujara mandatperiodo, sed jam nun en Sarajevo aperis neceso kompletigi la teamon. Pro personaj kialoj, ŝajne ĉefe manko de tempo, Heming Welde Thorbjørnsen jam antaŭ la kongreso en letero sendita al la komitato de TEJO anoncis, ke li forlasos sian postenon.

"Mia decido baziĝas sur tio ke mi vidas ke mi ne kapablas plenumi miajn taskojn en kontentiga maniero. /.../ Mi substrekas ke mia demisio ne rilatas al la interna funkciado de TEJO aŭ la rilatoj inter TEJO kaj UEA. Mi spertis dum la lasta jaro bonan kunlaboron, kaj ne kritikos ajnan personon", li skribis.

En lia loko kiel nova prezidanto estis elektita David-Emil Wikström, doktoriĝa studento pri etnomuzikologio, kiu esploras pri rusa populara muziko en Sankt-Peterburgo.  Li ricevis 17 voĉojn en la komitato. Kandidatis ankaŭ estrarano pri eksteraj rilatoj Haris Subašić (7 voĉoj) kaj Katja Ignatieva (nul voĉoj).

Katja Ignatieva forlasis sian postenon kiel la kasisto de TEJO. En ŝia loko estis elektita Adenjo Charrière, kiu ankaŭ reprezentis TEJO-n en la kunsidoj de la komitato de UEA en Florenco.

La informila strategio de la ĉi-jara IJK evidente estis sukceso. La du ĉefaj gazetoj de Bosnio-Hercegovino (Dnevni Avaz kaj Oslobođenje) ĉiutage publikigis plurajn artikolojn pri la kongreso. Krome tri televidkanaloj kaj du radiostacioj havis diversajn elsendojn.

- Laŭ opinio de David-Emil, la nova prezidanto de TEJO, temas pri la amaskomunikile plej kovrita IJK ĝis nun, komentas LKK-ano Samir Ribić.

arkivita en:
FRC777
FRC777 diras:
2006-08-23 19:00
"ial ne aperis la dua ĉi-jara numero de la gazeto de TEJO, TEJO tutmonde"
la kialo efektive estis ke mankis materialoj. Rilate al tio, la estrara jarraporto ne aperis en la tria numero (kiel kutime) cxar la estraro ne sendis gxin al la redakcio, malgraux anticipa peto kaj averto pri tio. La TEJO-estraro sxajne ne aktive interesigxas pri la oficiala organo kaj gxenerale ne emas kontribui al gxi...
aleks
aleks diras:
2006-08-29 12:23

Kara Kalle,
denove mi petas vin korekti malgxustajxon : Sekve la du kandidatoj, Ksenija Prilepskaja kaj Nicola Ruggiero, estis aŭtomate elektitaj, kaj kvar lokoj en la komitato restis vakaj. Ankaŭ en la periodo 2004-06 estis nur du B-komitatanoj, kio klare montras la organizan malfortiĝon de TEJO kaj la mankon de aktivuloj.
Mi ne povas komenti pri la periodo 2006 - ..., ne plu estante en la estraro, sed por 2004-2006, bv. korekti : ne estis elektitaj 2, sed 5 novaj Komitatanoj B (por 5 lokoj). Vidu http://www.tejo.org/vikio/Komitato_2004-2006 . En 2005 en Zakopane, 3 el tiuj 5 B-Komitatanoj estraranigxis, kio montras gravecon de la "Kom B" posteno. Tiun informon vi povus kontroli ankaux en tiama numero de TEJO-Tutmonde, revuo al kiu la antauxa estraro de TEJO regule kaj akurate kontribuis. Dum nia mandatperiodo la ritmo ecx plioftigxis de 4 al 6 numeroj jare.
Kore
Aleks
eksa Gxenerala Sekretario de TEJO (2003-2005)
PS : kial mi ne povas antauxvidi mian komenton ?

amis
amis diras:
2006-08-29 16:05

Jes, efektive gxuste pro la atento kaj diligentaj klopodoj de Aleks Kadar, neniam mankis kontribuoj por TT dum li estis estrarano. Li ne nur kontribuis mem (kaj cxiam kompilis la estraran jarraporton akurate), sed ankaux persiste instigis la aliajn estraranojn kontribui. Domagxe ke tia persono ne trovigxas en la nuna estraro...

Dankon, Aleks!

aleks
aleks diras:
2006-08-29 17:08

Atentu, ke mi tute ne deziras kritiki la nunan estraron rilate al TT, ne konante la (labor aux mallabor-)cirkonstancojn ; des malpli la nunan GxenSek, kiu havis grandan meriton "denaski". (Cxu eblas diri tiel ?) En la antauxa estraro, ne la GxenSek denaskis, sed alia ano. Ecx se TEJO malmulte reklamas pri Eo alekstere, almenaux gxi kreskigas la esperantistaron de interne ;)

amis
amis diras:
2006-08-29 18:18
Ne, tio ne vere estas kritiko kiom klarigo. Se mankas kontribuoj (kaj flanke de la estraro kaj flanke de la membraro) TT suferas. Se la estraro kaj/aux membraro ne taksas TT-on prioritata afero, nu ili rajtas ne kontribui, sed ili devas kompreni ke TT proporcie suferos (kvalite kaj kvante). Mi certe komprenas la cirkonstancojn de la nuna GxenSek
sed sxi ne estas la sola persono en la estraro. En tiaj kazoj aliaj estraranoj devus levigxi por sxtopi la brecxojn. Mi tamen havas realisman esperon ke la nova prezidanto faros sian plejeblon por plibonigi la situacion.

Mi simple volis diri ke Aleks Kadar ja aktive interesigxis pri la bonfarto de TT kaj konkrete agis surbaze de tio. Se aperos estrarano nun kun simila sindedicxo al TT, nia organo profitos de tio. Sed cxio dependas de tio cxu oni taksas la oficialan organon prioritata aux ne.