Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / HeKo iksas kaj kondamnas sin mem

HeKo iksas kaj kondamnas sin mem

de Redakcio Laste modifita: 2006-09-23 20:39
La Akademio de Esperanto preparas novan rezolucion, laŭ kiu la uzo de surogataj skribsistemoj por la ĉapelitaj literoj ne estu konsiderata kontraŭfundamenta, kiam ĝi estas nura teknika rimedo, kaj ne celas reformi la ortografion de Esperanto. Ekzemplo de tia surogata sistemo estas la ikso-sistemo, kiam oni en komputile prilaborataj tekstoj anstataŭas ĉapelojn per postmetitaj iksoj. La proponatan rezolucion akre kritikas la redaktoro de Heroldo Komunikas. "Raŭmistoj restas strikte obeaj al la regulo en la Fundamento (la retagentejo HeKo uzas nur la H-sistemon), dum inter finvenkistoj manifestiĝas la deziro agnoski aliajn variantojn", skribas Anna Lászay. Leginte tion, akademiano Bertilo Wennergren ekmiris, ĉu la Civitanoj kondamnas ankaŭ esperantan stenografion. Eĉ pli li ekmiris, kiam li konstatis, ke la oficiala organo de la Civito mem ne nur uzas iksokodon kaj aliajn surogatajn skribosistemojn, sed ankaŭ nefundamentajn vortojn kiel "alies". "Sed eble ekzistas ia sagaca klarigo de tiu paradokso", li cerbumas.

En Heroldo de Esperanto, numero 11 (2092) 11-31 Aŭgusto 2006, aperas artikolo titolita "Ĉu atenco al la Fundamento?". Ĝi akre kritikas rezolucion, pri kiu nun diskutas la Akademio de Esperanto, sed kiu ankoraŭ ne estas aprobita.

La tekston de tiu rezolucio eblas legi en ĵus publikigita numero de Oficialaj Informoj de la Akademio. La temo de la rezolucio efektive estas tikla. La esencon oni povas resumi jene: Ne-Fundamentan surogatan skribosistemon, kiam ĝi estas nura teknika rimedo, ne celanta reformon de la ortografio de Esperanto, kaj kiam ĝi neniel kaŭzas konfuzon, oni ne rigardu kiel kontraŭ-Fundamentan.

La proponata akademia deklaro aparte konstatas, ke la fundamenta ortografio "konformas perfekte al la karaktero de la lingvo, kaj ke neniu ŝanĝo estas necesa aŭ dezirinda". Laŭplane okazos voĉdonado pri la rezolucio en Novembro. La praktika signifo kredeble estos precipe tio, ke trankviliĝos iuj personoj, kiuj bezonas uzi ekz. X-skribon, sed kiuj timas, ke la Akademio rigardas tion kiel kontraŭ-Fundamentan agadon.

En la artikolo en Heroldo, subskribita de Anna Lászay, tekstas interalie jene: Raŭmistoj restas strikte obeaj al la regulo en la Fundamento (la retagentejo HeKo [Heroldo Komunikas] uzas nur la H-sistemon), dum inter finvenkistoj manifestiĝas la deziro agnoski aliajn variantojn.

Leginte tion oni des pli konsternite konstatas, ke en la TTT-paĝoj de HeKo mem oni tamen povas elekti legi la tekstojn ne nur ĉapele, sed ankaŭ X-sisteme!, kaj aldone en du pliaj ne-Fundamentaj surogataj sistemoj. Ankoraŭ pliiĝas la konsterno, kiam oni konstatas, ke Anna Lászay ŝajne mem estas redaktorino de HeKo (aŭ estis tia ĝis antaŭ nelonge)! Kion diri?

La Herolda artikolo forgesas komenti Esperantajn stenografion, brajlon kaj morson, kiuj en la proponata rezoluciteksto estas eksplicite menciitaj kiel ekzemploj de ne-Fundamentaj skribosistemoj, kiujn oni ne rigardu kiel kontraŭ-Fundamentajn.

Laŭ la rigora tono en la artikolo de Heroldo oni tamen devas konkludi, ke ankaŭ tiaj manieroj skribi nian lingvon estu same kondamnataj kiel ekz. la X-skribo. Ĉu vere la Raŭmistoj estas tiel rigore obeaj al la reguloj en la Fundamento, ke ili kondamnas Esperantan stenografion kaj la kutimajn morsan kaj brajlan skribosistemojn Esperantajn? Espereble ne.

La artikolo interkonfuzas la nociojn "ne-Fundamenta" kaj "kontraŭ-Fundamenta", ĉar ĝi asertas, ke la rezolucio "igas X kaj alion egalrajtaj al H". La X-sistemo tamen kompreneble plu restos ne-Fundamenta, dum la H-sistemo estas unu el la du Fundamentaj skribosistemoj de nia lingvo, kaj tial do tute ne temas pri ia ajn egalrajtigo.

Cetere la ĝismedola Fundamentismo prezentita en tiu artikolo iom akre kontrastas kun ne-Fundamentaj vortoj kiel "alies", kiuj abunde uziĝas en Civitaj tekstoj, ankaŭ en la tekstoj de Anna Lászay. Sed eble ekzistas ia sagaca klarigo de tiu paradokso.

Bertilo Wennergren

arkivita en:
Ludoviko
Ludoviko diras:
2006-09-20 11:03

Mia kerna demando pri la proponita rezolucia teksto de la Akademio estas, kion signifu la sekva frazparto:

"kiam pro apartaj bezonoj la Fundamenta anstataŭa skribsistemo (ch, gh, hh, jh, sh, u) ne estas oportuna"

Multaj homoj uzas la x-sistemon en normalaj retleteroj au en retlistaj leteroj. En tiuj kazoj la tekstoj kutime ne estas automate prilaborataj, la ricevanto do devas legi la tekston en la x-formo. Chu tion oni nomu kazon de "aparta bezono"? Lau mi tiakaze ne estas bezono uzi alian skribsistemon ol la laufundamentan anstatauan h-sistemon. (Kompreneble jes estas tia bezono, kiam oni sendas tekston al redaktoro sciante, ke tiu perkomputile transformos ghin al chapelitaj literoj. Mi mem cetere uzis la x-sistemon dum kelka tempo, ghis kiam mi konstatis, ke la laudo al la x-sistemo pro la ebleco de automata transformado ne havas praktikan valoron - apenau iu ja automate transformas!

La kaoso shajne restos!

Mi konfesas, ke min ghenas la x-skribmaniero en retleteroj, kaj ech pli ghenas min, ke aliaj homoj skribas anstatau la h-sistemo per apostrofoj, per antau- au postmetitaj ^-signoj ktp. Necesus havi automatajn transformilojn, kiuj estigas la jam komputile ekzistantajn chapelitajn literojn el chirkau kvin diversaj skribsistemoj. Regas granda konfuzo kaj la akademia rezolucio shajne ne enhavas ideon kiel unuecigi la kaoson. Bedaurinde.

Lu Wunsch-Rolshoven

jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2006-09-20 14:53

Ludoviko tute pravas ke estas nebula la esprimo "apartaj bezonoj", cxar ili estas radikale malsamaj laux tio cxu oni rigardas lingvon kiel esprimilon aux komunikilon. Se komunikilo, tiam gravas la aspekto al la leganto; se esprimilo, tiam gravas la kutimoj de la tajpanto.
Mi mem rigardas la lingvon kiel esprimilon, kaj do estas tolerema al cxiuj substitu-sistemoj. La iksan sistemon mi adoptis unu fojon por cxiam, kiam mi devis fari lauxalfabetan vortoliston. Mi ne bezonis elpensi apartan manieron kompensi la malkapablon de la tekstoprogram gxuste alfabetigi la Esperanto-literojn; mi simple iksigis, ordigis kaj seniksigis. Oni neniam povas antauxscii cxu oni iam bezonos komputile retrakti la tekston kiun oni ajntempe skribas, do utilas konsekvence uzi substituon kiu estas facile lernebla kaj uzebla, kaj ebligas facilan konvertadon en ambaux direktoj.
La iksa sistemo estas iomete malpli bela ol la hoa, sed pli facile lernebla. Multaj kiuj kredas uzi la Fundamentan sistemon uzas "h" ankaux post "u" - kaj tio estas ecx pli malbela ol uzi ikson. Ekzemplo:
kontrauauta hhoro
kontrauxauxta hxoro
kontrauhauhta hhoro (unua penso: kontrauxhauxta?)

Preferinde, kompreneble, tamen estas uzi la verajn supersignitajn literojn en Unikodo. La plej multaj ekranoj nuntempe povas montri ilin gxuste. Sed ofte oni ne havas aliron al klavaro per kiu tajpi ilin - ekzemple mi, kiu cxiam retumas en publíkaj bibliotekoj. Cxu ne eblus al Libera Folio meti butonon kun "Seniksigu" cxe la komentoj? Hm, nun mi rimarkas ke mi devas alklaki la butonon 'Antaŭvidi komenton' se mi volas kontroli kiel mia komento aspektos; tiu butono ankaux mankas, kaj gxi eble estas pli urgxa...

bertilow
bertilow diras:
2006-09-21 07:06

Ludoviko skribis:

Multaj homoj uzas la x-sistemon en normalaj retleteroj aŭ en retlistaj leteroj. En tiuj kazoj la tekstoj kutime ne estas aŭtomate prilaborataj, la ricevanto do devas legi la tekston en la x-formo. Ĉu tion oni nomu kazon de "aparta bezono"? Laŭ mi tiakaze ne estas bezono uzi alian skribsistemon ol la laŭfundamentan anstataŭan h-sistemon.

Neeviteble oni devas lasi al ĉiu skribanto mem prijuĝi en ĉiu konkreta okazo, ĉu ekzistas tia aparta bezono. Ĉiam eblas aserti, ke povas esti, ke iu iam bezonos la tekston aŭtomate konverti. Ĉiu do agos laŭ propra respondeco. Gravas, ke neniu pensu, ke la Akademio severmiene rigardas ĉiun kaj ĉian uzon de ne-Fundamenta surogata sistemo kiel per si mem kontraŭ-Fundamentan.

Fakte jam delonge estas tiel, ke la Akademianoj ĝenerale tute ne kontraŭas tian uzadon. Multaj el ni mem uzadas diversajn tiajn ne-Fundamentajn sistemojn (en okazoj de aparta bezono...). La rezolucio nur celas oficiale diskonigi tiun fakton. Nu, ni ankoraŭ ne scias, ĉu la rezolucio estos akceptita.

Bertilo Wennergren

Ludoviko
Ludoviko diras:
2006-09-21 21:03

Mi shatus, se la Akademio kontribuus al la unueco de la lingvo Esperanto, inkluzive de ties skribaj formoj. Shajnas kontraste, ke la Akademio (au almenau la aktualaj proponantoj) preferas havi malsevermienan aspekton. Eble ech malsevermiene oni povus alvoki al unu versio - au almenau al ioma redukto de la nunaj multaj skribsistemoj.

Interesus min, kion diversaj multjaraj uzantoj de Esperanto opinias pri la kontribuo de la Akademio al la evoluo de Esperanto.

bertilow
bertilow diras:
2006-09-22 04:12

Ludoviko skribis:

"Mi shatus, se la Akademio kontribuus al la unueco de la lingvo Esperanto, inkluzive de ties skribaj formoj. Shajnas kontraste, ke la Akademio (au almenau la aktualaj proponantoj) preferas havi malsevermienan aspekton. Eble ech malsevermiene oni povus alvoki al unu versio - au almenau al ioma redukto de la nunaj multaj skribsistemoj."

Certe estas bone kontribui al la unueco de la skribaj formoj. Tiu vojo, por kiu la Akademio tiam devas pledi, estas uzado de la Fundamenta supersigna skribo. La teknika evoluo tamen jam tre bone plenumas tion. Ĉiam fariĝas pli kaj pli facile uzi Unikodan plen-ĉapelan skribon. Dume tamen necesas iafoje surogati, kaj ofte eĉ ne-Fundamente surogati.

La nun pritraktata rezolucio ne malebligos, ke iam poste la Akademio iel rekomendu unu certan ne-Fundamentan surogatan skribon super aliaj cele al unueco. Praktike tamen tio povos fariĝi ekstreme tikla. Tamen, kiam akuzoj kaj timoj pri kontraŭ-Fundamenteco estos forigitaj, eventuale multaj ebloj malfermiĝos. Ni vidos...

Ĉiuokaze ne povos vere temi pri unu sola ne-Fundamenta skribo. Krom ekz. la X-sistemo, la postchapela sistemo k.t.p, ekzistas ankaŭ brajla kaj morsa kaj stenografiaj skriboj de Esperanto. Ankaŭ ili estas ne-Fundamentaj, kaj ili estas ĉiuj bezonataj. La cirkonstancoj kaj bezonoj varias, kaj tial ankaŭ la skribosistemoj varias kaj devas varii.

Bertilo Wennergren

akueck
akueck diras:
2006-09-23 10:03

Mi trovas la proponatan decidon bona kaj aprobinda pro jenaj kialoj:

1) Ghi konfirmas la konservon de la lau-Fundamenta ortografio kaj pri ghia shangho esprimas malakcepton. 2) Pri anstatauigo, la proponata decido donas prioritaton al la "Fundamenta anstataua skribsistemo (ch, gh, hh, jh, sh, u)". Tio kune kun 1) kontribuas al la unueco de Esperanto. Espereble plachas al vi mia poeziajho "Unueco" en http://www.akueck.de/poeziajhoj.htm#unueco :-) 3) La proponata decido pliklarigas la (de iuj ja ankorau miskomprenatan) Fundamentan anstatauigregulon: Chi lasta ampleksas pli da cirkonstancoj, ol la nuran agon presi. 4) La ne eksplicite en la Fundamento difinitaj prezentomanieroj de Esperanto-teksto estas, se ilia uzo ne celas ortografi-shanghon kaj ne kauzas konfuzon, rigardeblaj kiel kodoj ne-"kontrau-Fundamentaj". Ekzemplo: Por per-Unikode aperigi la ghustajn supersignajn literojn en krozilo, oni devas ilin anstatauigi per Ĉ k. c. en la HTML-fontokodo. Plia ekzemplo: Post denova malfermo de la Vikipedia redaktilo aperas en ghi iksokodo, ech kiam oni estas antaue rekte entajpinta la ghustajn supersignajn literojn. Ke chio chi ne estas rigardebla kiel "kontrau-Fundamenta", tion klarigas la koncerna proponata decido. 5) Lau la proponata decido la prezentonto de Esperanto-teksto prijughu mem cirkonstancojn kaj oportunecon pri la uzo au prezento de kodo anstatau en la Fundamento difinita skribsistemo. Tio kune kun 4) bone kongruas kun mia jam en la 22-a de Novembro 2005 al la Akademia Konsultejo prezentita rekomendo ( http://www.akueck.de/eoskribo.htm#r7 ).

Nu, la ekzisto de tekstoj prezentitaj malsammaniere (foje en tiu au jena kodo, foje en tiu au jena skribsistemo) kredeble estas malhelpema en la uzo de komputilaj kaj interretaj serchmashinoj. Ion tian oni devas tolere akcepti. Au oni igu la farantojn de serchmashinoj programi tiujn chi konforme. Chu la proponata decido iam estos oficialigita au ne, interrete diversaj skribsistemoj kaj diversaj kodoj jam prezentighas, kaj ili certe prezentighos plue. Por klarigi la "lauleghecon" (tio estas la ne-"kontrau-Fundamenteco") de io tia, precipe al ne-esperantistoj kaj komencantoj, la koncerna (kaj ankorau ja nur proponata) decido Akademia certe estos tauga fundamento. - Andreas Kueck

akueck
akueck diras:
2006-09-23 10:16

En mia komentario la sistemo aperigis jenon "... oni devas ilin anstatauigi per Ĉ k. c. en la HTML-fontokodo". Fakte mi volis, ke aperigu "...oni devas ilin anstatauigi per & # 2 6 4 ; [tamen sen interspacoj] k. c. en la HTML-fontokodo." (Al mi ne estis ebligite antauvidi mian komentarion.) - Andreas Kueck

akueck
akueck diras:
2006-09-24 12:12

1) Lu Wunsch-Rolshoven afishis je 2006-09-21 21:03:

"Mi shatus, se la Akademio kontribuus al la unueco de la lingvo Esperanto, inkluzive de ties skribaj formoj. Shajnas kontraste, ke la Akademio (au almenau la aktualaj proponantoj) preferas havi malsevermienan aspekton. Eble ech malsevermiene oni povus alvoki al unu versio - au almenau al ioma redukto de la nunaj multaj skribsistemoj. Interesus min, kion diversaj multjaraj uzantoj de Esperanto opinias pri la kontribuo de la Akademio al la evoluo de Esperanto."

Unu el miaj konatoj diris al mi, ke la proponata decido igis lin chefe uzi la anstatauan Fundamentan skribsistemon (ch, gh, hh, jh, sh, u). (Laupropradire li antaue chefe estis uzinta la iksokodon.) - Espereble tio restas ne nur unuopa okazo.

2) Andreas Kueck afishis je 2006-09-23 10:16:

"Fakte mi volis, ke aperigu..."

Mi korektas: "Fakte mi volis, ke aperu..."

Andreas Kueck

bertilow
bertilow diras:
2006-09-25 14:21

Andreas skribis:

"Unu el miaj konatoj diris al mi, ke la proponata decido igis lin chefe uzi la anstatauan Fundamentan skribsistemon (ch, gh, hh, jh, sh, u). (Laupropradire li antaue chefe estis uzinta la iksokodon.) - Espereble tio restas ne nur unuopa okazo."

Koran dankon pro tiu interesa informo. La rezolucio do jam iel efikas, kvankam ĝi ankoraŭ ne estas aprobita de la Akademio. Ĝuste tian efikon mi ne vere antaŭvidis, sed mi ĝin kompreneble bonvenigas.

Bertilo Wennergren