Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / Ĝangalo reaperis kun malnova enhavo

Ĝangalo reaperis kun malnova enhavo

de Redakcio Laste modifita: 2006-12-23 19:33
Post dektaga foresto, la 20-an de decembro revenis en interreton Ĝangalo. Tamen la enhavo sur la unua paĝo estas tre malnova, ĉefe de la jaro 2005. Aperas ankaŭ iuj pli novaj eroj, ekzemple anonco pri busvojaĝo al la Universala Kongreso en Florenco, kiu finiĝis komence de aŭgusto. Mankas ajnaj informoj pri tio, kio nun okazos pri la retejo, kies vendiĝo estis anoncita en oktobro. Post oktobro la enhavo de Ĝangalo ne estis ĝisdatigata, kaj la 10-an de decembro ĝi komplete malŝaltiĝis. Samtempe kun Ĝangalo, komplete malaperis el la reto ankaŭ la alia granda projekto de Flávio Rebello, la reta televido ITV. Ĝia retejo daŭre restas neatingebla.

La artikoloj nun aperantaj en Ĝangalo estis unuafoje publikigitaj en diversaj monatoj de la jaro 2005. La malnovaj enhaveroj supozeble aperas, ĉar la enhavo de la retejo estas iom post iom restarigata en nova servilo, helpe de malnova sekurkopio.

Duonan tagon post la ekfunkcio de Ĝangalo en la ĉefpaĝo kiel novaĵo estis reafiŝita la artikolo "Ekestas debato en Usono pri la neceso oficialigi la anglan lingvon". La sama artikolo jam unu fojon aperis sub alia adreso, en majo 2006.

Interne de la sekcioj troveblas ankaŭ relative novaj enhaveroj. Ekzemple en la sekcio Blogaro estas enskribaĵoj de la somero 2006, kaj en la sekcio Ĉefartikoloj la plej freŝa kontribuo estas de majo 2006. Tamen mankis tie ekzemple la artikolo de Flávio Rebello pri la vendiĝo de Ĝangalo, aperinta ĉi-aŭtune. Tiu artikolo ja estis aldonita kelkajn tagojn poste, sed sen klarigoj pri la nuna stato de la afero.

La reapero de Ĝangalo kun frontpaĝo de la jaro 2005 povus signifi, ke Flávio Rebello efektive sukcesis vendi sian retejon al brazila grupo, kiel li asertis en mesaĝo sendita al Libera Folio en novembro. Pri tio tamen eblas nur diveni, ĉar mankas ajnaj freŝaj informoj en la retejo.

Ni plurfoje provis kontaktiĝi kun Flavio Rebello por ricevi pliajn informojn. Tio tamen ne eblis, ĉar lia retadreso ĉe Ĝangalo, same kiel alia adreso indikita en la registraj informoj de Ĝangalo, ĉesis funkcii.

arkivita en: