Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / Germana futbal-komentisto esperas je UK en 2010

Germana futbal-komentisto esperas je UK en 2010

de Redakcio Laste modifita: 2006-07-18 12:54
Post kiam la lando de la Universala Kongreso de Esperanto jam triafoje gajnis la mondpokalon de futbalo, ankaŭ unu el la plej prestiĝaj gazetoj de Germanio ekinteresiĝis pri la ligo inter la decidoj de la estraro de Universala Esperanto-Asocio kaj la rezultoj de la mondĉampionado. En ampleksa sport-komentario Frankfurter Allgemeine Zeitung diskutas, ĉu Germanio povus gastigi la Universalan Kongreson en la jaro 2010, kiam okazos la sekvaj futbalaj mondpokal-ludoj. "Ĉu vere nur hazardo? Ni scivolas: Kiel ili faras tion? Kie okazos la monda Esperanto-kongreso en 2010?" demandas sin la aŭtoro de la artikolo.

La ĵurnalisto Jörg Hahn en sia artikolo, publikigita en la presita gazeto la 12-an de julio, konstatas, ke ankoraŭ restas multo dirinda pri la ĵus pasinta ĉampionado, kiun gastigis Germanio. Al sia artikolo li donis esperantlingvan titolon: Ĉampiono 2010, tamen sen la ĉapelo.

Multaj legantoj atentigis lin, ke Frankfurter Allgemeine Zeitung ja prognozis kaj matematike pruvis, ke la ĉampionecon ĉi-jare devos gajni Germanio. La matematika pruvo estis simpla: obligu 54 (la jaron de la unua germana ĉampioneco) per 74 (la dua germana ĉampioneco), minusu 1990 (la tria ĉampioneco), kaj la rezulto estas 2006.

Estis tamen ankaŭ aliaj similaj matematikaj pruvoj, kiuj prognozis, ke la ĉampionecon devas gajni Brazilo, aŭ - laŭ alia kalkulmaniero - Italio. Sed post la finala matĉo la vero riveliĝis, konstatas Jörg Hahn:

Nun kiam Italio akiris la titolon, ne plu eblas dubi: pri la futbala mondĉampiona titolo antaŭdecidas la esperantistoj. Fakte, jam la trian fojon la tiujara gastiganto de la monda Esperanto-kongreso gajnis la turniron: en 1998 la kongreso okazis en la franca urbo Montpeliero, en 2002 en la brazila Fortalezo, kaj ĉi-jare kelkmil esperantistoj el la tuta mondo kunvenos en Florenco. Ĉu vere nur hazardo? Ni scivolas: Kiel ili faras tion? Kie okazos la monda Esperanto-kongreso en 2010? Ĉu Germanio povas ankoraŭ kandidatiĝi?

Poste li iom rezonas pri futbalo kaj lingvo, asertas ke brazilanoj havas 37 vortojn por "pilko", kaj konstatas ke oni tamen povas perfekte bone ludi futbalon kun homoj, kies lingvon oni ne konas: futbalo mem estas la mondolingvo:

Oni interkompreniĝas pere de futbalo. Per Esperanto tio okazas iom pli pene; en 120-o da jaroj la planlingvo ne vere fariĝis internacia aso. Universala Esperanto-Asocio, kiu do interalie antaŭdecidas pri la futbala mondĉampiono, havas modestan membraron kvinciferan.

Li ankaŭ konstatas, ke ja ne necesas tiom da vortoj por "pilko", kiom laŭdire estas uzataj en Brazilo, sed iuj vortoj estas nepre bezonataj por futbalado:

La interreta tradukilo, kiun ni pridemandis, montras neklarigeblajn mankojn: por la vortoj Kopfstoß (kapumo) aŭ Platzverweis (ekskludo) mankas respondaj konceptoj en Esperanto.

Kompreneble tamen la konceptoj ekzistas, ŝajnas ke la ĵurnalisto simple ne sufiĉe serĉis por trovi la terminaron La sporta lingvo en Esperanto, deŝuteblan ĉe Eventoj. Li ankaŭ preteratentis, ke jam en 1974, kiam Germanio gajnis la ĉampionecon, la Universala Kongreso okazis samlande. Eble la aŭtoro ne emis tro peni, sed preferis jam prepariĝi por la ferioj:

Por ni ĉiuokaze plej taŭgus se en la venontaj semajnoj ni povus senĝene ĝui la someran atmosferon [Esperante en la teksto]. Pri la sekva MĈ ni pensu nur kiam ties tempo venos, estas ja dume klare ke oni multe tro bruas pri la ĉampiono [Esperante en la teksto]. La esperantistoj ja aranĝos la aferon.

arkivita en:
gunnargallmo
gunnargallmo diras:
2006-07-17 17:46

La malkovro de cxi tiu natura legxo ja ebligas novan enspezfonton al UEA:

Oni tutsimsple kontaktu cxiujn landojn partoprenontajn en la venonta cxampionado kaj eksciu, kiu oferas la plej grandan subacxetsumon por ke ni kongresu tie...

Gunnar Gällmo

kdleith
kdleith diras:
2006-08-09 18:59

Anstatau demandi monon oni povus ankau starigi aliajn kondichojn: la nacia teamo lernu Esperanton kaj uzu nur la internacian lingvon en interparoloj kun jhurnalistoj ... Klaus