Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / Franca parlamentano rekomendas Esperanton por EU

Franca parlamentano rekomendas Esperanton por EU

de Redakcio Laste modifita: 2006-02-02 21:23
La franca parlamentano Pierre Morel-A-L'Huissier faris formalan demandon al la ministro pri edukado rilate la ekuzon de Esperanto en EU. En sia demando, Pierre Morel-A-L'Huissier atentigas la francan registaron pri la raporto Grin, laŭ kiu la fortiĝanta rolo de la angla lingvo estas malutila ne nur al la kulturoj sed ankaŭ la ekonomioj de anglalingvaj landoj. La demando de Pierre Morel-A-L'Huissier estis farita post instigo de pluraj francaj esperantistoj, kiuj atentigis siajn reprezentantojn en la parlamento pri la koncerna raporto.
Franca parlamentano rekomendas Esperanton por EU

La franca parlamentejo.

En septembro 2005 aperis la tiel nomata Raporto Grin, mendita de la ministerio pri edukado en Francio. En sia raporto François Grin, profesoro pri ekonomio ĉe la Altlernejo pri Tradukado kaj Interpretado de la Ĝeneva universitato, atentigas pri la kreskanta influo de la angla lingvo en Eŭropo.

Laŭ la raporto, la superregado de la angla lingvo havas ne nur kulturajn kaj simbolajn efikojn, sed krome estas ekonomie avantaĝa al anglalingvaj landoj kaj malavantaĝa al aliaj landoj. Ekuzo de Esperanto laŭ la raporto povus ŝparigi al Francio 5,4 miliardojn da eŭroj jare, kaj al la tuta Eŭropa Unio 25 miliardojn. "Ĉar Esperanto estas nenies lingvo kaj, pro tio, povas facile iĝi ĉies lingvo, ĝia disvastiĝo estas malpli minaca por la aktualaj eŭropaj lingvoj ol estas la disvastiĝo de la angla", konstatas la raporto.

Baldaŭ post la apero de la raporto, esperantistoj precipe en Francio, sed ankaŭ en aliaj landoj de EU, komencis uzi ĝiajn konkludojn en sia argumentado. En Francio esperantistoj atentigis parlamentanojn pri la raporto, kaj en januaro la konservativa parlamentano (el la partio UMP de prezidento Chirac) Pierre Morel-A-L'Huissier faris formalan skriban demandon al la ministro pri edukado. Libera Folio publikigas la kompletan tekston de la demando en Esperanto:

morel.jpgPierre Morel-A-L'Huissier altiras la atenton de la ministro pri edukado al la instruado de fremdlingvoj en Francio. La konkludoj el la raporto de prof. François Grin pri instruado de fremdlingvoj kiel publika politiko, submetita al la Alta konsilantaro pri edukado, videbligas ke la hegemonio de la angla lingvo ne nur montriĝas malegaleca, kontribuas longperiode al erozio de la lingva kaj kultura diversecoj, sed ankaŭ havas koston taksitan je miliardoj da eŭroj: por tradukado kaj interpretado, verkado de tekstoj en la angla, instruado, kaj produktado de instrumaterialoj. Jen aparte trafa ekzemplo: en 1997 la proporcio de tekstoj verkitaj en la angla respektive en la franca estis egala ĉe la Konsilio de EU. En 2002 la angla kvaroble superis tie la francan. Du solvoj estas proponataj favore al lingvopolitiko pli ekonomia ol la sistemo nur-angla: ĉu plurlingveco ĉu alpreno de la internacia pontlingvo Esperanto. Pli ekonomia montriĝas la dua scenaro,  pro la pli facila lernebleco de Esperanto, kaj pro la plia egaleco, en la senco ke ĉiu devas akcepti egalan fortostreĉon por traduki kaj interpreti inter la internacia komuniklingvo kaj la patrina lingvo. Li do demandas kia estas la starpunto de la registaro ĉi-kampe.

Al formalaj skribaj demandoj de la parlamentanoj la franca registaro devas respondi ene de du monatoj. Ĉiujare aperas proksimume dudek mil skribaj demandoj, kaj ankaŭ la temo Esperanto regule revenas, eĉ kun kreskanta reguleco.

En la jaroj 1988-1993 estis faritaj sume ok demandoj kun mencio de la vorto Esperanto, en 1993-1997 nur du, sed en 1997-2002 sume dek ses, kaj post la jaro 2002 same jam dek ses. La nun aktuala parlamentano Pierre Morel-A-L'Huissier jam en 2003 faris alian demandon kun rilato al Esperanto. Tiam li demandis, kion la registaro intencas fari por disvastigi la instruadon de Esperanto, konsiderante ke rektaj interpersonaj kontaktoj multiĝas en EU.

La antaŭlasta demandanto (Lengagne, 21.6.2005) volis antaŭenigi la instruadon de Esperanto en la franca eduksistemo. Respondon al tiu demando ni ne sukcesis trovi, kvankam la dumonata limdato antaŭlonge pasis.

La antaŭ-antaŭlasta demandinto (Zumkeller 30.11.2004) ŝatus ke oni instruu Esperanton kromfake, kiel teknologion aŭ informadikon. Respondo: malsame al "fremdlingvoj vivantaj" kaj "regionaj lingvoj, pri kiuj oni povas abituriente ekzameniĝi kaj kies identeco ligiĝas al literaturio, historio kaj geografio, Esperanto, pro sia neŭtraleco mem, ne havas ĉi tiun kulturan dimension".

La sama frazo pri manko de ia kultura dimensio ripetiĝas en pluraj respondoj, simile kiel en la lastatempaj oficialaj respondoj de EU al demandoj pri Esperanto. Tamen laŭ la respondoj de la franca registaro "nenio malhelpas libervolan instruadon de Esperanto ekster normalaj instruhoroj". Oni respondas ankaŭ rilate la eŭropajn instituciojn, kvankam tio ne estis demandita: Francio subtenas plurlingvecon en EU - kaj sekve kontraŭas Esperanton.

La plejparto de la demandoj celas, en diversaj vortumoj, "antaŭenigi la instruadon de Esperanto en la franca eduksistemo", plej ofte petante ĝian inkludon inter la studmaterialoj pri kiuj oni rajtas abituriente ekzameniĝi. En unu respondo, la ministerio listigas la 23 lingvojn pri kiuj eblas abiturientiĝi, dirante ke tio igas Francion unu el la landoj kiuj "proponas plej malferman elekton al familioj", kaj paradokse konkludas ke ĝuste tial ne indas plidiversigi ĝin.

lang.jpgReirante al periodo pli frua, indas noti la demandon faritan de la plej konata demandanto inter ĉiuj, Jack Lang. Li estis kulturministro en 1981-1986 kaj 1988-1992, edukministro en 1992-1993 kaj 2000-2002.

Jack Lang en 1997 volis scii, kion intencas fari la registaro por favori la disvastigon de Esperanto kiel komunika helplingvo. Al la demando de Jack Lang venis la kutima respondo pri manko de kulturo ĉe Esperanto. Poste ankaŭ Jack Lang kiel ministro mem nenion faris pri Esperanto.

arkivita en: